• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-17 17:08:14    
Tie multas mirindaj vegetaloj

cri
 En la densa primitiva arbaro de Xiŝuangbanna de Yunnan-provinco en la sudokcidenta Ĉinio kreskas multaj mirindaj vegetaloj.

Multaj niveloj de flaŭro. En la subtropika kaj mezvarma zonoj la arbaroj havas nur 1-3 nivelojn, sed en la tropika pluvarbaro de Xiŝuangbanna kreskas pli ol 5 niveloj, kaj en iuj lokoj 8 niveloj. La plej alta paraŝoreo altas 88 metrojn kaj estas tre bona materiala ligno. En la meza nivelo la arboj altas ĝenerale 20 metrojn. La malsupran nivelon konsistigas arbustoj kaj rampuloj en longo de centoj da metroj. En la baza nivelo kreskas herboj kaj muskoj de tre diversaj specoj.

Unu arbo faras arbaron. Proverbo diras, ke "unu arbo arbaron ne faras, unu fadeno ŝnuron ne faras". Sed en Xiŝuangbanna ĉie oni povas vidi arbarojn el sola arbo. Banjano havas ne nur dikegan trunkon, sed ankaŭ 20-30 en-aerajn radikojn, kiuj formas arbaron.

Arbotrunko floras kaj fruktas. Kutime arboj havas florojn sur branĉoj. Sed artokarpo en Xiŝuangbanna havas florojn kaj fruktojn sur la ĉefa trunko. La granda dolĉa kaj bonodora frukto pezas 15 kilogramojn.

Arbeto strangolas arbegon. Kurtipo kaj iuj aliaj arboj havas multajn en-aerajn radikojn, kiuj ĉirkaŭvolve rampas malsupren laŭ la trunko de arbego kaj enradikiĝas en la tero. Iom post iom la arbego estis strangolita. Tian arbeton oni nomas "murdisto en arbaro".

Dancanta herbo. Kodariokaliko, du futojn alta, havas sur sia tigopinto foliolojn, kiuj tremetas pro sono. Kiam oni kantas aŭ muzikon ludas apud ĝi, la folioloj tremetas samtakte. Oni nomas tiun herbon "dancisto en vegetala regno".

Vegetalo manĝas animalon. Estas herbo Porkokaĝo, sur kies foliopinto elkreskas sako. La sako estas belkolora kaj odoras per agrabla odoro. Tentite, insekto eniras en la sakon, kaj la sako tuj fermiĝas, dume sekrecio de la sako malkomponas la insekton.

Nemortigebla herbo. Tia herbo havas fingrodikan tigon rektan. Ĝi ne havas branĉojn kaj la folioj kreskas rekte sur la tigo. Se oni dispecigas ĝin, ĝi rapide rehavas radikon kaj novan tigon.

Plej venena arbo. En Xiŝuangbanna kreskas la plej venena arbo antiaro. Ĝi estas altega kaj ĝia blanka suko estas terure venena. Lokanoj ŝmiras sagopintojn per miksaĵo de ĝia suko kun tabaka suko por ĉasado. Trafite, bestoj mortas en palpebruma daŭro.

Arbo kreskanta plej rapide. Tie kreskas arbo nomata ronda floro. Ĝi havas rektan trunkon kaj malmultajn branĉojn. Ĉiujare ĝi povas kreski je 2-3 metroj kaj povas atingi 16-17 metrojn. En la Monda Forstuma Konferenco en 1972 la ĉeestantaj forstumaj fakuloj unuvoĉe nomis ĝin "mirakle rapide kreskanta arbo".

Plej alta arbo paraŝoreo. Ĝi havas rektan trunkon sen branĉoj. Ĝi povas atingi 50-60 metrojn kaj la plej alta estas 88-metra. Ĝia krono similas al ombrelo, kaj la lokanoj nomas ĝin ombrel-arbo.

Botanika ĝardeno sur arbo. Oni povas vidi, ke sur multaj arboj, ekzemple olepalmo, kreskas dekoj aŭ eĉ pli ol cento da specoj da parazitaj vegetaloj. Ili havas tre diversajn formojn kaj donas florojn ruĝajn, flavajn, blankajn k.a. La parazitaj kreskaĵoj formas belan miniaturan ĝardenon sur arbo.

Plej malpeza arbo. Ĝia ligno estas tre malpeza, ke 1 kubmetro da ligno pezas nur 115 kilogramojn, 1/9 de samkvanta akvo. Ĝi estas malpeza kaj elasta, kaj povas transigi sonon kaj izoli varmon. Ĝi estas multe uzata kiel remburaĵo en farado de raketo, aviadilo kaj motorboato.

Plej peza arbo pterokarpo. 1 kubmetro da tia ligno pezas 1150 kilogramojn. La ligno estas masiva, fajna, bela kaj malmolega, taŭga por luksa meblaro kaj dekorado.

Olea reĝo en arbaro - olea kukurbo. Tia frukto estas flav-verdeta kaj pezas 0.5-1 kilogramon. La karno de frukto estas laktoblanka kaj en ĉiu frukto estas 8-12 semoj, kies enteno je oleo estas 71-77%. Sed la olea palmo, nomata monda olea reĝo, kies enteno je oleo estas nur 50%. La oleo de olea kukurbo estas tre delikata, la frukto manĝebla kaj riĉa je graso kaj proteino.