• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-17 17:42:01    
Bingxin: Soldato kaj Knabo

cri

Ĉiutage Xiaoling devis preterpasi kazernon por viziti lernejon. Li iris kaj iris, jen milde saltante, jen iom kuretante, kvazaǔ kato, kun librosako sub la akselo. Atinginte placon antaǔ la kazerno, li malrapidigis la paŝadon, por rigardi matenan gimnastikon de soldatoj, vice starantaj, baniĝantaj en aǔroraj radioj kaj portantaj malhele flavajn uniformojn. Rebrilis iliaj bajonetoj. Regis tiaj ordeco kaj freŝeco, ke Xiaoling, kies piedoj jam alnajliĝis, dronis en plezuriga admiro. "Ankaǔ mi fariĝu soldato, ankaǔ mi portu tian veston! Ankaǔ pafilon! Jes, pafilon, zorge mi rigardos, kio en ĝi estas. Bonege!" En ĉiu tago ĉi tia ideo lin obsedis.

Foje, kiel kutime, Xiaoling estis absorbite ĝuanta la samon sur la placo. Subite li sentis ion super la ŝultro. Li returnis la kapon kaj vidis, ke soldato, gardanta la enirejon de la kazerno, staras malantaǔ li kaj, kun la kapo klinita al lia ŝultro, ridete rigardas lin. La knabo iom tremis, tamen ne kuraĝis tuj forkuri.

"Kiel vi nomiĝas, malgranda lernanto?" milde demandis la soldato, ankoraǔ afable ridetanta.

"Xiaoling."

"Kiom vi aĝas?"

"Ok!"

Iom rigidis la soldato, kun la manoj sur sia fusilo, plantita surloke. Tio timigis la knabon, ke li estis kvazaǔ fascinata. Post longa tempo li aǔdis ties murmuron:

"Ĝuste ok jarojn mia Sheng'er aĝis, kiam mi forlasis la hejmon!" Ĉi tiujn vortojn la sentinelo diris al si mem.

Trovinte la soldaton kontempla kaj al si parolanta, Xiaoling revenigis sian kuraĝon, malrapide sin movis kaj, post kelkaj paŝoj, fluge kuris, kaj eĉ laǔeble galopis. En sufiĉe granda distanco li returnis la kapn kaj rimarkis, ke tiu soldato ankoraǔ staras tie, kvazaǔ ŝtona kolono.

Vespere, liberiĝinte el lecionoj en elementa lernejo, Xiaoling same pasis preter la kazerno. Subite li vidis, ke la sama soldato ridetante svingas la manon al li. Povante fari nenion alian, la knabo sin trenis al li, sidanta antaǔ la kazerno. La soldato diris, ke Xiaoling sidiĝu ĉe li. Liaj forte sunbrunigita vizaĝo kaj profundaj okulbriloj montriĝis tiom afablaj kaj teneraj, ke la timemo de la knabo pli kaj pli forvaporiĝis kaj li eĉ aǔdacis etendi, tre malrapide, la manon al ties pafilo. La soldato ride donis la pafilon al li. Xiaoling tre ĝojis. Li koncentris la tutan atenton al la fusilo. Li ludis ĝin jen karesante jen turnante jen milde frapante kun la kapo klinita. Hazarde li levis la kapon kaj trafis tion, ke la soldato, kiel matene, kontemplas.

Poste ambaǔ fariĝis ege bonaj amikoj. La soldato donis la nomon "Sheng'er" al Xiaoling kaj ĉi lasta ĝoje akceptis ĝin. Ĉu matene, ĉu vespere, la soldato ĉiam lin atendis antaǔ la kantonmento, tial la knabo povis ĉiutage je du fojoj sin amuzi per lia pafilo. Dume ambaǔ malmulte parolis – ludis la pafilon, la knabo; lin fikse rigardis, la soldato.

Xiaoling estis nur knabo, kiu facile enuiĝis. Ja ja, poste la peza pafilo jam tedis la elementan lernanton. Preterpasante la kazernon li nek haltis nek vizitis sian amikon, kiu vane lin atendis. Foje la soldato, lin ekvidinte, tuj alkuris, kio malplaĉis al la knabo, kiu forkuris rezignante eĉ spektadon al la matena ekzercado de soldatoj.

Ho, soldato kompatinda! Li perdis la kompanon, ne povante plu agrable kaj rememore rigardi la naivan kaj amindan knabon. Sed kian rajton aǔ potencon li havis por venigi la knabon? Ĉi tiu "Sheng'er", fakte ne lia filo.

Malgraǔ ĉio li restis la knabon atendanta, kaj matene kaj vespere. Li eĉ sin kaŝis malantaǔ arbo, por ne fortimigi la knabon. Li rondigis la okulojn. Jen Xiaoling, lia "Sheng'er", saltanta kaj kuretanta, venas de la malproksimo, kuretas preter la kazerno kaj baldaǔ foriĝas kun aminda rideto! La soldato lante ekpaŝis, fiksis rigardon al la dorso de la knabo kaj sin apogis ambaǔmane al la fusilo. Kaj vento forportis larmajn gutojn el liaj okuloj.

Tiel, ĉiam tiel, en ĉiu tago. Pasis tagoj. Pasis ankaǔ monatoj.

Matene de iu tago, Xiaoling same ekiris al la lernejo. Malferminte la pordon de la hejmo, li trafis ion kiu tuj falis al liaj piedoj. Li klinis sin kaj levis ĝin. Jen ligna pafileto, ruĝe lakita, kun blanka papero gluia sur la kolbeto. "Al Sheng'er! Vin amanta malnova amiko." legiĝis sur la papero.

Xiaoling legis la vortojn plurfoje, tenante la kolbeton en la manoj. Fine li vidis la lumon. Li ekgalopis, kun la pafileto en la aero, kvazaǔ persekutante venton, en la direkto al la kantonmenta placo.

Sed vidiĝis neniu el la soldatoj – malpleniĝis la kazerno.

Fostis homa figuro antaǔ la kazerno, per ambaǔ manoj firme tenante pafilon, kun rigardo fiksita al la lontano, kun larmoj ŝvebantaj en la vento – ne la forte sunbruniĝinta, afable ridetanta soldato, sed la naiva kaj aminda Xiaoling.