• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-20 09:09:51    
Riverenco

cri

Fininte la lernadon en altlernejo, ni ricevis la geedziĝan legitimaĵon en la urbo. Poste oni sendis nin al ĉi tiu montvilaĝa mezlernejo. Tute krevis la lasta veziko de revo pri la kariero kaj diablo prenis jam la aspiritan vivon. Ŝi ploris, ploradis tre malĝoje. Kion fari? Mi kun ŝi kaj ŝi kun larmoj kune venis ĉi tien.

La lunlumo de montvilaĝo estis tiel serena, kvieta kaj ĉarma. Ĝi ame banis nian dometon kaj karesis fenestrajn paperojn*. Ĉio ĉi tio ankoraŭ pli fortigis nian senton solecan kaj sopiron al nia hejmloko. Malantaŭ la dometo susuris monte rivereto kaj de tempo al tempo disaŭdiĝis kantado de najtingaloj.

"Ĉu vi estas preta?" mi ĵetis la rigardon al ŝi, kiu sin ornamis, kaj milde demandis. Ŝi kapjesis, kun seriozeco kaj eksciteco, sed melankolio en la mieno. Tiel ni komencis nian geedziĝan ceremonion en tiu dometo de la mont-vilaĝa mezlernejo. Tion ni decidis nur en la tago. Feliĉe, ke nia geedziĝo estis tre simpla. Ni nur kunmetis niajn litojn kaj kovrilojn el nia respektiva ĉambro. La muroj de la dometo estis nove stukitaj, kaj la fenestraj paperoj estis nove algluitaj. Ili ankoraŭ disdonis bonodoron de farungluo. Ĉion faris la lernejo speciale por ni, antaŭ ol ni venis ĉi tien. Tio donis al ni iom da konsolo. Sur la malnova tablo du ruĝaj kandeloj malforte disradiis treman lumon, kiu faris la atmosferon pli mistera kaj solena.

"La novedzo kaj la novedzino faru tri riverencojn!" mi estis kaj novedzo kaj mastro de la ceremonio.

Ni staris vizaĝ-al-vizaĝe. Ŝi ruĝiĝis kaj ekridis. Fine ni komencis nian ceremonion.

"Unuan riverencon! Duan riverencon! Trian riverencon!" mi serioze kriis per tirata voĉo. Ni ambaŭ riverencis pli kaj pli profunde.

"Faru tri riverencojn al la gepatroj!"

Sur la tablo inter la du kandeloj estis la fotoj de ŝiaj kaj miaj gepatroj. Pro amo kaj sopiro ni fariĝis pli seriozaj kaj riverencis antaŭ ili pli profunde kaj sincere. Post riverencado mi trovis, ke sur ŝia vizaĝo pendas du gutoj da brilaj larmoj.

"Faru tri riverencojn al atestanto de la geedziĝo!" Mi min turnis vizaĝe al la fenestro, ankaŭ ŝi komprene faris la samon. Ekster la fenestro pendis la plenluno.

"Finiĝon de la ceremonio. La novaj geedzoj iru en sian dormoĉambron*!"

Ni iris al la lito formita el niaj respektivaj littabuloj, brak-en-brake. Ni iris tiel malrapide kaj atenteme, kvazaŭ ni komencus fari longan kaj penigan vojaĝon. Ni ambaŭ sentis ŝajne tragikajn kaj kortuŝajn batojn ĉe niaj solecaj koroj.

Momenton!" ekster la pordo subite aŭdiĝis krio.

Ni surpriziĝis. Post kiam mi malfermis la pordon, ni vidis la maljunan lernejestron kaj grupon da geknaboj en la lunlumo. La maljuna lernejestro kun afableco rigardis nin kaj serene diris:

"Unue faru riverencon al la gastoj. Tio estas moro de nia montvilaĝo."

Tiam ni vidis, ke ĉiu el la gastoj tenas donacon en la mano. Mi kaj ŝi tuj komprenis, varmo ekondis tra nia korpo. Ni ne sciis, kiel la maljuna lernejestro trovis nian sekreton de la tago. Ni ankaŭ ne atendis, ke la afabla maljuna lernejestro estas tiel zorgema kaj atentema.

Ni ambaŭ ne povis eldiri vorton longatempe kaj tenis larmojn en la okuloj. Fine ni kune riverencis profunde antaŭ ili foje, refoje kaj refoje…

* fenestraj paperoj: Al la fenestroj de malnovtipaj domoj oni algluas paperojn anstataŭ munti vitrojn.

* iri en dormoĉambron: Laŭ la malnova kutimo de Ĉinio, post geedziĝa ceremonio la novaj geedzoj devas iri en sian dormoĉambron. Ĉi tie ili prenas la liton por sia dormoĉambro.