• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-20 10:57:29    
Posteuloj de la maro

cri

Ĝing-oj estas ĉina naciminoritato, tamen eĉ en Ĉinio oni malmulte konas ilin, ĉar ili estas malmultaj kaj vivas ne sur la ĉeftero de Ĉinio, sed sur tri insuloj en Beibu-golfo.

La unuaj loĝantoj de la insuloj

La folkloristoj nomas la ĝing-ojn nacio de la maro. En Ĉinio ili estas la unika naciminoritato vivanta ekskluzive sur maraj insuloj kaj vivtenas sin ĉefe per fiŝado. 20 mil ĝing-oj vivas ĉefe sur la insuloj Wutou, Wanwei kaj Shanxin sub la administrado de la urbo Fangcheng de Guangxi.

Antaŭ pli ol 400 jaroj la supre menciitaj insuloj estis kovritaj de densaj arbaroj. Dank' al la varma subtropika klimato la loko estis favora por sovaĝaj bestoj, kiaj serpento, boao, tigro kaj leopardo. Ĝing-aj maljunuloj diris, ke iliaj prapatroj venis al la insulo Wutou en 1511.

Vivi de la Maro

La maro garantias la vivon de ĝing-oj. Ĝi influas ĉiun parton de ilia vivo. Fiŝado estas ilia plej grava okupo. Krome ili ankaŭ faras terkulturadon kaj entreprenas salfaradon, komercadon kaj diversajn metiojn, kiuj ĉiuj strikte rilatas al la maro. La unuaj loĝantoj de la insuloj fiksloĝiĝis tie ĝuste pro tio, ke al ili plaĉis la bona natura fiŝejo de Beibu-golfo. La tradicia fiŝkaptado kaj iliaj bambuaj domoj malaltaj kaj malgrandaj ne multe ŝanĝiĝis eĉ ĝis la komenco de la 90-aj jaroj. Antaŭe ili fiŝis ĉefe en malprofunda maro, kaj nur de la lastaj 20-3- jaroj ili komencis fiŝadi en profunda maro sur motora velŝipo kaj prilumita boato.

Fiŝado sur maro estas okupo ekskluzive de la viroj, dum virinoj kolektas krabojn, konkulojn k.a. sur plaĝoj. Por eviti eventualan danĝeron sur la maro la fiŝistoj ofte laboras arope kun sperta fiŝisto kiel gvidanto. Li ĉiam per bukcena trupetado konigas al siaj subuloj alvenon de fiŝaro kaj tajfuno. Je la jarfino oni okazigas solenan kulton al la mara dio, por ke tiu protektu la fiŝistojn sur la maro. Spertaj fiŝistoj ne nur povas bone antaŭscii fluson kaj malfluson, ŝanĝiĝon de la vetero sur la maro, sed ankaŭ bone konas leĝojn pri movado de diversaj fiŝaroj.

Solena Festo

Kanto-festo, la plej solena por la ĝing-oj, okazas por rememori la kantofeon, kiu instruis kantojn kaj dancojn al la ĝing-oj kun la celo mobilizi la popolon kontraŭ despotismo. Memore al lia justa konduto, la ĝing-oj konstruis kanto-pavilonojn el eritrofleo (Erythrophloeum Fordii).

La festo okazas ĝenerale en tiaj pavilonoj. En la loĝloko de ĝing-oj troviĝas 4 tiaj pavilonoj, el kiuj la plej nova estis konstruita antaŭ pli ol 200 jaroj.

Nur viroj, kiuj atingis difinitan aĝon, rajtas partopreni aktivadon en la pavilonoj, dum la virinoj—nur aŭskulti kantadon ekstere. Tiam kaj viroj kaj virinoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, ĉiuj en festaj vestoj kolektiĝas ĉe la pavilonoj. Plenuminte hejmajn laborojn, ili kun ĝojo venas ĝui toreadon kaj luktadon far de viroj. En la festo la plej alloga programero kompreneble estas kantado: Du knabinoj kantas alterne kaj unu knabo ludas muzikilon por ilin akompani. La enhavoriĉa festo daŭras tri tagojn kun amafero kiel la eterna temo.

Sendute, gejunuloj tre ŝatas la festajn spektaklojn, kiuj donas bonajn ŝancojn al ili por kontakto. Sub hela luno kaj sur ora plaĝo la gejunuloj duope aŭ triope sin amuzas. Ili levas per piedpinto sablon al sia amato kaj ĵetas disŝiritajn foliojn al sia amatino por sondi ties koron. Se gejunuloj korinklinas unu al la alia, ili kune foriras de la homamaso.

Strebo al Bela Estonteco

La ĝing-oj ĉiam strebas al bela vivo. Hodiaŭ ili havas pli da ŝancoj realigi sian deziron. Nun la averaĝa jara enspezo de la loĝantoj de Wutou-vilaĝo jam atingis 7 000 juanojn. Kun tiu sumo la vilaĝanoj ja povas esti rigardataj kiel bonhavuloj en Ĉinio. Ilia ĉefa okupo restas la sama kiel antaŭe, tamen kun pli racia labordivido. Nun la fiŝkaptado, mara bredado kaj landlima komercado estas iliaj tri gravaj okupoj. Ili invitis fakulojn el Taiwan por kulturi teknikistojn pri peneobredado. Dank' al la bredado, prilaborado de kaj komercado per la marproduktaĵoj la ĝing-oj pli kaj pli sin riĉigas. Iuj junuloj mem establis prilaborejon de marproduktaĵoj kaj ilia entreprenado fariĝis pli kaj pli granda.

Nun la ĝing-oj havas monon por konstrui instruan domon, ŝoseon, maljunulejon kaj kablan televidostacion. Dank' al la konstanta leviĝo de ilia vivnivelo, en la lastaj jaroj en ilia loĝloko okazis neniu grava kriminala afero.