• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-20 15:24:25    
Dazhao-templo,Bakuo-Strato kaj Namucuo-lago

cri

La Dazhao-templo en la urbcentro de Lasao ekkonstruiĝis en la jaro 647 por renkonte edzinigi princinon Wencheng de la Tang-dinastio fare de la tibeta reĝo Songzan Ganbu. En la templo estas budha halo, sutra halo kaj aliaj konstruaĵoj. La budha halo havas 4 etaĝojn kun ora kaj bronza tegmento, pompa kaj brila. La konstruaĵo montras kaj la konstruan stilon de la Tang-dinastio kaj tiun de la konstruaĵoj de Nepalo kaj Hindio.

En la centro de la halo oni kultas la orumitan bronzan statuon de Ŝakjamunio, kiu estis kunportita de la princino Wencheng el Chang`an. La koridoro de la templo kaj ĉirkaŭaĵo de la halo plenas de tibetaj murpentraĵoj priskribantaj la solenaĵon de entibetiĝo de la princino Wencheng kaj aliajn fabelojn. La murpentraĵoj longas je proksimume mil metroj.

Strikte proksimiĝa al Dazhao-templo estas strato Bajiao. Lokaj komercistoj kaj komercistoj el Nepalo kaj Hindio funkciigas butikojn unu ĉe alia. Ili vendas metiartaĵojn kun apartaĵoj. La plej okulfrapaj estas homoj, kiuj longtempe klinas la kapon al la tero, tio estas la plej alta omaĝo de la lama-a religio, montrante la senliman sincerecon de la adeptoj al la budho. Inter ili, iuj venis el malproksimo, kaj ankaŭ lokanoj, kiuj fojrefoje riverencas ĉirkaŭ la Dazhao-templo, post duona horo ili revenis hejmen por ŝanĝi vestojn, lavi la manojn kaj matemanĝis kaj poste ili iras al la laboro. Klinado de la kapo al la tero estas tutkorpa sporto. Kvankam ĝi estas religia agado, tamen kvazaŭ iuj novaj enhavoj aldoniĝas kaj estas speciala vivmaniero de la urbanoj de Lasao.

En la tibeta lingvo, oni prononcas "Cuo" por esprimi lagon. En la Tibeta Aŭtonoma Regiono troviĝas pli ol 1,500 lagoj aŭ lagetoj kun la totala areo de pli ol 240 kvadrataj kilometroj, je 1/3 okupante la areon de ĉiuj ĉinaj lagoj. Lagoj sur la alta ebenaĵo estas grandareaj kaj profundaj, tre abundas la enteniĝo de akvoriĉfonto.

La plej granda lago estas Namucuo, kies signifo estas "Ĉiela Lago" aŭ "Dia Lago". Estas fama sanktejo de la tibeta budhismo. Ĝi situas inter la urbo Lasao kaj gubernio Bange de la regiono Naqu. Ĝia sudorienta parto estas ĉefpinto de la Tanggula-monto neĝe kovrita tutjare. La norda flanko dependas de milda kaj kontinua altebenaĵo kaj montetoj. Vasta stepo ĉirkaŭas la lagon. La ĉiela lago ŝajnas grandega spegulo inkrustiĝanta en la stepo de la norda Tibeto. La blua ĉielo, la verda lago, la blanka neĝo, la verdaj herboj, la tendoj de paŝtistoj kaj koloraj montfloroj interbriligas, konsistigante belan kaj kortuŝan bildon de la naturo.