• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-20 15:31:26    
La Ĉina Proleta Esperantista Unio

cri

En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la monda Esperanto-movado donis profundan influon al la ĉina. Interne de la monda movado funkciis du internaciaj organizoj. Unu el ili estis la Universala Esperanto-Asocio, kiu fondiĝis en 1908. Ekde sia fondiĝo ĝi estis por neŭtralismo, nome, neŭtraleco en religio, politiko, sekso kaj raso, kun la celo ricevi la konfirmon per ideo de Zamenhof pri egaleco kaj frateco de la homaro. Post la Unua Mondmilito, sekve de la leviĝo de la Esperanta movado de dverslandaj laboruloj naskiĝis en Parizo en 1921 la alia internacia progresema organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi rigardis Esperanton kiel armilon de la tutmonda laboristaro por plifortigi la internacian solidarecon kaj fari klasbatalon. En 1929 ĝi havis 6 329 membrojn kaj UEA- 9 113. Poste, la gvidantoj de SAT kuraĝigis supernaciismon kja neis ĉian ajn batalon por gajni la nacian sendependecon, kontraŭ kio oponis progresemaj esperantistoj de Sovetunio kaj Germanio. Ili forlasis la Sennaciecan Asocion Tutmondan kaj establis la Internacion de Proleta Esperantistaro. La establiĝo okazis en 1932 en Berlino. Krom sia organo Internaciisto kaj diversaj libroj, la Internacio de Proleta Esperantistaro eldonis kaj distribuis ĉefe PEK-Bulteno.

La ĉinaj progresemaj esperantistoj, kiujn repreezntis Hujucz, Zhang Qicheng, Joŝaŝien Ĉoĉa, Chen Shide, Lou Shiyi kaj ĵelezo, influate de la Internacio de Proleta Esperantistaro, decidis fondi tian organizon en Ĉinio. La 3-an de decembro 1931, en Ŝanhajo fondiĝis la Ĉina Protela Esperantista Unio. La 14-an de decembro, samjare, la raporto pri fondiĝo aperis en la revuo Novaĵoj de Literaturo kaj Arto sub la aŭspicioj de la Unio de Maldekstraj Verkistoj de Ĉinio. Ĝi tekstas:

Influate de la monda nova Esperanto-movado kaj sub la urĝa bezono de la ĉina kultura laboro, multaj ĉinaj junaj esperantistoj sentis, ke la Esperanto-movado enpaŝis jam en novan etapon, kaj ke ĝi nepre devas adaptiĝi al la epoko por sia plua ekzistado. Tial ili iniciatis la Ĉinan Proletan Esperantistan Union kaj okazigis la unuan kunvenon en la tetrinkejo Xinya de la norda Sichuan-strato la 3-an de decembro 1931. En la kunveno s-roj Hujucz kaj Lou Shiyi parolis pri la nova tasko kaj signifo de Esperanto. La ĉeestantoj aprobis la rezolucion kaj programon el kvar punktoj kaj elektis provizoran plenuman komitaton el kvin membroj, kun Hujucz kiel sekretario kaj Lou Shiyi kiel respondeculo pri organizado.

La nomo Ĉina Proleta Esperantista Unio (ĈPEU) aperis en la revuo nur unufoje kaj poste oni ne plu uzis ĝin. La unio aliĝis al la Ĝenerala Maldekstra Kultura Unio de Ĉinio sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio. La ĝenerala unio gvidis la Union de Maldekstraj Verkistoj, la Union de Maldekstraj Socisciencistoj, la Union de Maldekstraj Teatristoj kaj aliajn kulturajn grupojn. Inter ili ĈPEU estis la plej malgranda kaj estis la lasta, kiu aliĝis al la ĝenerala unio. S-ro Hu Qiaomu, eksmembro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj eksprezidanto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, estis unu el la respondeculoj de la ĝenerala unio. Li lernis nian lingvon kaj kontaktiĝis kun ĈPEU nome de la ĝenerala unio. La fondiĝo de ĈPEU markis la novan etapon de la ĉina Esperanto-movado.