• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-20 16:22:07    
Seksa edukado en Ĉinio

cri

Kun senĉesa profundiĝo de reformado kaj pordmalfermo kaj iom-post-ioma pliboniĝo de la materia vivo de la ĉina popolo, la pubereca edukado nun estas rigardata kiel urĝa socia laboro. Oni malkontentas la antaŭan seksan edukadon kaj forigas miskomprenojn en tiu kampo per scienca, humanisma kaj sana eksplikoj.

Historio de la pubereca edukado

En la primitiva socio de Ĉinio la seksa edukado strikte rilatis al adoro al la seksorganoj. En la sklava socio aperis privata posedsistemo kaj la patriarka socio anstataŭis la matriarkan kaj seksumado ne povis esti farata publike kaj la seksaj aferoj fariĝis sekretaj kaj la seksa edukado fermiĝis. En la feuda socio oni pledis por ĉasteco morale katenanta virinojn.

En 1912 la internacia higiena konferenco prezentis koncepton pri seksa edukado, kio markis la oficialan naskiĝon de la seksa edukado. Fine de la 19-a jarcento Tan Sitong, fama ĉina reformisto, laŭte alvokis, ke oni ne tenu la seksajn problemojn en sekreto, sed faru sciencan seksan edukadon al la gejunuloj.

En 1922 profesoro Zhang Jingŝeng de la Pekina Universitato skribis en sia verko "Leĝo pri la estetika socia organizo": "La seksa edukado koncernas la homan vivon, kaj tiu problemo estas pli granda ol sciencoj kaj artoj."

En la 20-a jarcento fama literaturisto kaj pensulo s-ro Lusin iam lekciis pri genera sistemo kaj seksaj scioj en la fiziologia leciono de normala lernejo de Hangzhou.

En 1939 "Seksa psikologio" de brito Havelock Henry Ellis estis ĉinigita, kio estis tre utila al la seksa edukado en Ĉinio.

Post kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko en 1949 Ĉefministro Zhou Enlai trifoje substrekis, ke oni instruu al la gejunuloj higienajn sciojn pri pubereco por ke ili povu sane kreski.

En la "Portempaj difinoj pri higiena laboro en la mezaj kaj elementaj lernejoj", publikigita de la ĉina registaro fine de 1979, legiĝas enhavo pri pubereca higiena edukado de la gejunuloj.

En la 80-aj jaroj en la superaj mezlernejoj de Ĉinio oni funkciigis kurson "Loĝantaro".

En la 90-aj jaroj fama ĉina "Prelego pri seksoj" estis publike distribuata en Ĉinio.

Nuna stato de la pubereca edukado

En multaj elementaj lernejoj de Ĉinio oni faras elementan seksan edukadon tiam, kiam la sekundaraj seksaj trajtoj aperas ĉe la geknaboj. En 1998 oni faris landskalan enketon kaj trovis, ke la unua menstruo aperas ĉe la ĉinaj knabinoj, kiam ili aĝas meznombre 13 jarojn, kaj la knaboj polucias, kiam ili estas 14-jaraj. Tio montras, ke la geknaboj plejparte bezonas seksan klerigadon, kiam ili lernas en elementa lernejo.

En la lastaj jaroj la seksa edukado al la geknaboj tendencas en sana direkto. La gazetaro jam ĉesis distrumpeti, ke masturbado estas kulpo, kio estas grava por la psikologia sano de la junaj geknaboj.

En 1998 oni faris enketon al studentoj kaj la rezulto montris, ke 39% de ili iam faris masturbon kaj nun ili povas trakti tiun problemon en sana psiko.

En 1998 oni faris grandskalan enketon al 3 000 mezlernejanoj en Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono kaj informiĝis, ke 53% de iliaj seksaj scioj devenis de ordinaraj gazetoj, 19.4% de instruistoj, 16.7% de kamaradoj kaj 4.7% de erotikaj legaĵoj.

Por solvi seksan problemon 37.2% de la homoj konsultas legaĵojn, 20.6% kunlernantojn, nur 7.3% siajn gepatrojn, 13.5% fakulojn kaj 12.2% ŝlosas tiun demandon en sia koro.

La enketo montras, ke la geknaboj plejparte akiras la seksajn sciojn de normalaj kanaloj.

Perspektivo de la pubereca edukado en Ĉinio

En Ĉinio la plej grava tasko en la pubereca edukado estas nuligi la eraran komprenon ideologian kaj publikan kaj krei bonan socian etoson tiukampe. La seksa edukado al la gejunuloj estas enhavoriĉa. Ĝenerale ĝi havas jenan enhavon:

La fiziologiaj scioj pri seksoj estas bazo de la seksa edukado. Ĝi ampleksas strukturon kaj funkciojn de la geviraj seksorganoj, la unuan kaj sekundaran seksajn trajtojn, menstruon de knabinoj, polucion de knaboj, seksan reakcion, seks-medicinan sanprotektadon k.a.

Seksa psikologio estas destinita por esplori la psikologian staton kaj ĝiajn regulojn en la seksaj aferoj. Ĝi ampleksas la seksan psikologian staton, seksan amon, elekton de amat(in)o, aman psikologion, seksan nenormalecon, seksan krimagon ktp.

Leĝobservado koncernas homan konduton en la socia vivo, kiu enhavas seks-moralajn principojn -- sciencon, evoluon, juston kaj moralon por amafero, geedziĝo kaj familio.

Oni devas lerni, koni kaj observi la leĝojn kaj ĝuste trakti diversajn problemojn, utiligante la leĝon pri geedziĝo, konstitucion pri egalrajteco de la geviroj, geedziĝo, familio, patrino kaj infano kaj aliajn koncernajn kodojn en la kriminala leĝo.

La venereaj malsanoj kaj aideso serioze minacas la homan sanon, tial la koncernaj scioj estas gravegaj por la gejunuloj. Ili devas koni la morbokvanton de tiuj du malsanoj, iliajn simptomojn kaj preventon.

La seksa edukado de aliaj landoj montras, ke sola klerigado pri seksaj scioj estas ne sufiĉa kaj ĝi devas montri sin en la tuta homa edukado.

La fina celo de la seksa edukado estas helpi la gejunulojn en starigo de ĝustaj konceptoj pri la homa vivo, valoro, amo kaj nobla moralo kaj kontribuo al la socio kaj ĝusta traktado de la seksaj problemoj, por ke oni vivu sane kaj feliĉe.

Ĉinio pledas por kompleta kaj ĝustatempa edukado al la gejunuloj per radioelsendo, TV-elsendo, muziko, literaturaj revuoj, ĵurnaloj, kaj aliaj legaĵoj, por diskonigi seksajn sciojn, fondi ĝustan koncepton pri sekso kaj levi la kvaliton de la homa vivo.

Familio, kiel fundamenta unuo de la homa socio, estas grava por doni seksajn sciojn. La gepatroj estas la unuaj instruistoj de la infanoj kaj la infanoj estas spegulo de la gepatroj. La harmonia kaj psikologia sano de la gepatroj kaj la tuta familio estas grava bazo de la sana disvolviĝo de la infanaj seksoj. La seksaj scioj de la gepatroj estas tre valoraj por akceli la sanan kreskon de la infanoj pri seksoj, tial estas necese doni al la gepatroj lecionon pri seksaj scioj.

En la urboj la civilizacia aktivado en la loĝkvartaloj estas utila por seksa edukado al la gejunuloj.