• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-21 11:00:07    
Fondiĝo de Ŝanhaja Esperantista Ligo kaj ĝia aktivado

cri

La 28-an de januaro 1932, la japana armeo invadis Ŝanhajon. La Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Espreranta librejo estis bombe ruinigitaj. La ĉinaj popolanoj kaj armeanoj brave reistis kontraŭ la agreso. Ankaŭ la ĉinaj esperantistoj faris ĉion eblan tiuflanke. ĈPEU, kiel sekreta organizo, ne povis fari publikan aktivadon. Por eduki unuigi pli da esperantistoj kaj pli da junuloj necesis fondi publikan kaj leĝan Esperantan organizon. Por atingi la celon en la 17-a kaj 18-a de decembro 1932, ĈPEU, nome de la Ĉina Koresponda Esperanta-Lernejo, okazigis Esperantan ekspozicion en la hotelo Nova Mondo de Ŝanhajo. La anonco pri la ekspozicio aperis en Ŝanhajaj ĵurnaloj tiuj kun ĝia malfermo. Aperis ankaŭ la unua numero de la Esperanta revuo La Mondo kaj estis disdonita en la ekspozicio. Samtempe estis starigita la Ĥina Esperantista Librejo, kiu venis en- kaj eksterlandajn Esperantajn librojn kaj gazetojn kaj varbis abonantojn de Esperantaj gazetoj. La ekspozicion vizitis 1000 homoj. La plejparto de ili estis junaj neesperantistoj.

La 22-an de januaro 1933 ekfunkciis la Ŝanhaja Esperantista Ligo. Ĝi transprenis la laboron de la Koresponda Esperanto-Lernejo, Esperantista librejo kaj Esperanto-kurso, kun La Mondo kiel sia organo. Ĝi starigis la Esperantan Bibliotekon kaj Inspektan kaj Instruan Esperanto-grupon, kiu sendis Esperantajn instruistojn speciale al universitatoj kaj institutoj.

La Ŝanhaja Esperantista Ligo faris Esperantan instruadon kaj eldonis Esperantajn librojn antaŭ la rezistmilito. Ĝiaj membroj kaj lernantoj troviĝis ĉie en Ĉinio. Kun kumbino de la Esperanto-movado kaj konrtaŭjapana nacisava movado ili unuigis kaj edukis grandan nombron da junuloj. La tiama Esperanto-movado skale kaj kvalite disvolviĝis pli ol tiu en la 20-aj jaroj de la lasta jarcento kaj pretigis kondiĉojn necesajn por disvolvo Esperanto-movadon en la 40-aj jaroj. Multaj junuloj sin ĵetis en la kontraŭjapana nacisavan movadon.