• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-21 11:07:48    
Origino de ĉina civilizacio: formiĝo de etiketo

cri

Deantikvece la ĉina civilizacio estis nomita kiel etiketa civilizacio. Aparte de la ĉina civilizacio, etiketo aŭ etiketa sistemo estas esenco kontinue persistata dum mil-jara civilizacia historio kaj ankaŭ estas ĉefa karakterizo inter la ĉina civilizacio kaj aliaj antikvaj civilizacioj. Do kiamaniere la ĉina etiketo formiĝis kaj kiel longa estas tiu formiĝa historio? Nun bonvole aŭskultu ĉi-rilatan enhavon.

En la antikva Ĉinio, politikistoj kaj pensuloj en ĉiuj dinastioj alte taksis etiketon kaj ĝian socian funkcion. Ekzemple, en la dinastio Zhou en la 11-a jarcento antaŭ nia erao, tiamaj politikistoj opiniis, ke etiketo estas ĉefa konsistiga parto de ŝtata sistemo. Ĉina fama pensulo Konfuceo dum sia tuta vivo, iniciatis etiketan regadon kaj pledis por rego per etiketo. Dum pli ol 2000-jara ĉina feŭda socio, politikistoj heredante kaj disvolvante tradicion de Konfuceo kaj Konfuceanisma skolo, alte taksis specialan rolon de etiketo por regi kaj stabiligi ŝtaton kaj rigardis tion kiel bazan kulturan karakterizon diferencantan disde la ĉina civilizacio kaj aliaj civilizacioj.

Kiel aparta fenomeno de la ĉina civilizacio, etiketo de la antikva Ĉinio ja estas perfekta reĝima kaj kultura sistemo, kiu konsistas el riĉa enhavo, kiaj politiko, statuto, religio, etiko kaj socia sistemo. Tiama etiketo aŭ etiekta sistemo enkorpiĝis en ceremonioj de pilgrimo, renkontiĝo, funebro , edziĝo kaj aliaj kaj nur kondukiĝis meze de noblaj tavoloj. Tiu serio da etiketoj estis planita de tiamaj regantoj laŭ tiama reala bezonado de politiko, kultivado kaj aliaj.

Socia funkcio de etiketo celas konfirmi statuson kaj klarigi rangecon. Tial en diversaj tavoloj funkciis diversaj etiketoj. En ceremonio, partoprenantoj, laŭ siaj statuso kaj rango, uzis indiĝenajn instrumentojn kaj etiketojn laŭ sia tavolo.

Antaŭ longe, estis rara historia dokumento. Oni nur per arkeologiaj materialoj de diverslokaj heredaĵoj de antikva kulturo eltrovitaj en la 20-a jarcento, reaperigas sanktan spektaklon de ceremonioj okazigitaj de nobela tavolo en antikva epoko.

Laŭ diverslokaj arkeologiaj materialoj, en neolitika epoko jam burĝonis ĉina etiketo aŭ etiketa sistemo. En liangzhu-kulturo antaŭ 5 000 jaroj en delta regiono en malsupra baseno de Yangzi-rivero, etiketo estis sistema kaj norma. Unue, formo kaj skalo de la Liangzhu-kulturo spegulas tion, ke en la tiama socio jam establiĝis piramidforma soci-tavola sistemo kun klara tavolo-divido; due laŭ raporto de arkeologia elfoso, tombejoj de la Liangzhu-kulturo estis dividitaj en la grandajn, la mezan, la sub-mezajn kaj la malgrandajn, inter diverspecaj tombejoj, ne nur skalo, formo kaj speco kaj kvalito de kunenterigaĵoj, ekzistis intervalo kun klara divido kaj granda diferenco. En diversaj tombejoj, diferenco de instrumentoj, kiuj spegulis individuan statuson kaj socian tavolon de tombejo-mastro klare manifestas tion, ke la tiama socio estis socio kun severa distingo inter nobeleco kaj plebeco estis en ordo. Tio estas grava karakterizo de ekzisto de etiketo kaj etiketa sistemo.

Laŭhistorie la etiketa sistemo de la Liangzhu-kultura epoko estis ĉiuflanke heredita de postaj dinastioj kaj fariĝis enhavo kun plej granda karakterizo en la ĉina antikva civilizacio. Tiu etiketa sistemo pluapaŝe disvolviĝis kaj formis kompletan kaj perfektan kulturan kaj politikan sistemon, ke ĝi konsistas el kultura spirito de etiketo kaj socia funkcio de la etiketa sistemo, t.e. oni per konkreta difino pri okupitaj palacoj, ujoj kaj vestoj de diverstavolaj nobeluloj, enkorpigis diferencon inter nobelo kaj plebano. Etiketo kaj la etiketa sistemo unue estis ellaborita kaj publikigita de ĉina antikva registaro kaj post ordigo kaj propagando de la Konfuceanisma skolo fariĝis politika kaj etika kriterio aplikita de postaj regantoj. Ĝi havas ege profundan influon al formiĝo de la ĉina tradicia kulturo.