• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-21 12:43:16    
Ruĝkapaj Yao-naciecanoj

cri
Yao-naciecanoj vivas en multaj lokoj de Ĉinio kaj havas multajn branĉojn. En la Jinping-a Aŭtonoma Gubernio de

Miao-, Yao- kaj Tai-naciecoj en Yunnan-provinco, ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio, vivas ruĝkapa Yao-nacieco, unu el la branĉoj de Yao-nacieco.

En vizitado en la gubernio miaj amikoj faris multajn fotojn de ruĝkapaj Yao-nacianoj, kiuj tre interesis min. Mi admiris la vestojn kaj la ruĝan triangulan kaptukon portatan de tiuj virinoj. Mi havis la intencon viziti la lokon.

Estis feliĉe, ke foiro okazis en la tago post mia atingo al la loko. La homoplena foiro elspiris fortan lokan etoson. Mi serĉadis ruĝkapajn Yao-naciecanojn. Subite mi vidis virinojn kun pinta ruĝa kaptuko. Ili estis ordigantaj aĉetitajn varojn en kamiono. La kamiono jam estis plena kaj ŝajnis al mi, ke ili estis baldaŭ forirontaj. Mi tuj iris alparoli ilin. Unu el ili respondis al mi en nelerta Han-lingvo, ke ili loĝas en Ping'an-vilaĝo. Ŝi diris, ke ili venis al la foiro en frua mateno kaj nun estis pretaj iri hejmen forvendinte siajn produktaĵojn kaj aĉetinte bezonaĵojn. Ne estis facile por mi renkonti ruĝkapajn Jaŭ-nacianojn kaj mi senpripense grimpis en la kamionon por iri viziti ilian vilaĝon.

La vilaĝo estas ombrata de arboj kaj bambuaroj. Ĉe eniro en la vilaĝon, ŝi diris al mi: "Samvilaĝano Deng Caifu estas konstruanta domon kaj vi bonvolu iri vidi la scenon." Mi petis ŝin gvidi la vojon kaj ŝi ĝoje konsentis. S-ro Deng afable regalis min per tagmanĝo. Dum la manĝado li diris al mi, ke li loĝas en pajla kabano. Nun la vivo estis bonigita kaj li anstataŭigas la pajlan kabanon per brika domo. Konstruo de nova domo estas grava afero por la naciecanoj, kaj multaj amikoj kaj parencoj en la vilaĝo venis helpi lin. Lia edzino Pan Damei edziniĝis al li en la aĝo de dekkelke da jaroj kaj nun ŝi jam aĝas 63 jarojn. Kiam ili geedziĝis, ili buĉis porkon por regali la parencojn kaj amikojn per festeno en du tagoj.

Post la tagmanĝo mi daŭrigis mian vizitadon en la vilaĝo. Antaŭlonge mi aŭdis, ke kurac-herboj de Yao-nacieco ĝuas renomon. Kaj la vilaĝestro diris al mi, ke en la vilaĝo estas avino Zhao Wumei, kiu estas tre lerta en kolektado de kurac-herboj. Mi tuj iris viziti ŝin. Ŝi estas 87-jara kaj aspektas sana kaj gajhumora. Mia vizito ĝojigis ŝin. Ŝia familio konsistas el 4 generacioj kaj vivas en granda harmonio. Ŝi diris, ke ŝi lernis kolektadon de kurac-herboj de sia patrino, kiam ŝi estis 20-jara. Ŝi kuracis pli ol mil homojn kaj ŝia plej granda talento estas kuraco de ostorompo. Nun ŝi estas maljuna kaj ne povas iri sur montojn por kolekti kurac-herbojn kaj instruis sian kuracarton al bonepino.

Virinoj de la ruĝkapa Yao-nacieco estas lertaj en brodado. En la vilaĝo mi vidis tie kaj tie grupojn de brodantaj virinoj. Ili brodas borderaĵojn de siaj vestoj. Iliaj brodaĵoj havas fortan naciecan guston.

En la vizitado mi trovis, ke ĉiuj edziniĝintaj virinoj estas senharaj kaj portas sur la kapo triangulan ruĝan ŝtofon, kaj parto el ili portas krome arĝentan diademon. Mi ne demandis pri la origino. La tradicia kutimo herediĝis kaj altiris al la malproksima vilaĝo multajn turistojn.