• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-21 17:07:15    
Heroo de la ĉina komputera industrio

cri
La intelekta ekonomio elbakis multajn heroojn en la ĉina komputera industrio. Bill Gates de Microsoft, Jerry Yang de Yahoo! estas bone konataj de ĉinoj. Famas en Ĉinio ankaŭ Yang Yuanqing, vicprezidanto de la Grupo Legend, la plej granda komputera entrepreno de Ĉinio. Yang, nur 36-jara, laboris dek jarojn en Legend. Anstataŭ lerni eksterlande aŭ labori en famaj kompanioj eksterlandaj li elektis la ĉinan entreprenon kiel sian startpunkton. La artikolo de Xiong Bo, ĵurnalisto de la Ĉina Junula Ĵurnalo, prezentas al ni la heroon de la ĉina komputera industrio.
ALIĜI AL LA GRUPO LEGEND
En 1981 Yang Yuanqing eniris en Jiaotong-universitaton de Ŝanhajo por studi komputerikon, kaj en 1986 li fariĝis esplorstudento de la Ĉina Scienc-teknika Universitato en Hefei. Por plenumi sian diplomiĝan disertaĵon, li vizitis Pekinon. Tiam li deziris poste daŭrigi sian studadon en Usono.
Ĉe la fino de la 80-aj jaroj, ĝenerale diplomiĝintoj de scienc-teknika fako de famaj universitatoj preferis studi eksterlande. Yang diris, ke du trionoj de liaj kunlernantoj de Jiaotong-universitato iris eksterlanden, kaj nun la nombro de liaj kunlernantoj laborantaj en la Silicia Valo de Usono estas pli multa ol tiu en Pekino.
En 1988 famaj alilandaj komputeraj kompanioj unu post alia ekhavis sian filion en la elektrona strato Zhongguancun en Pekino -- Silicia Valo de Ĉinio. Tio prezentis la perspektivon de la ĉina komputera industrio. Por poste povi iri eksterlanden, Yang, 25-jara, decidis unue serĉi okupon en Zhongguancun, do li, antaŭ ol diplomiĝi, fariĝis membro de Legend. Tiam la kompanio Legend ne estis tiel moderna kiel nun. La sektoro, kie li laboris, respondecis samtempe pri vendado, muntado, riparado kaj enketo pri merkato. Tio kulturis en li diversaflankajn kapablojn. Krome liaj kolegoj plejparte estis spertaj fakuloj el la Ĉina Akademio de Sciencoj. En tia bona cirkonstancaro li decidis bone plenumi la laborojn en Legend, kvankam li ankoraŭ deziris studi kaj labori eksterlande.
ALLOGO DE EKSTERLANDO
En la komenco de 1991 Legend promociis Yang direktoro de la Sektoro de Asista Desegnado de Komputero. La ĉefa tasko de la sektoro estis peri produktaĵojn de la Korporacio Hewlett-Packard (HP). Yang diris, ke en la du jaroj li multe lernis merkatajn aferojn.
Ankaŭ la ĉina komputera entrepreno kreskis en lernado. Liu Chuanzhi, prezidanto de la Grupo Legend, diris: "En la kunlaboro kun HP, profito estas nia kromprodukto. Ĉefe estas, ke ni akiris sperton en administrado kaj elbakis lertajn gvidantojn. Tiaflanke oni povas diri, ke la Korporacio Hewlett-Packard estas nia instruisto."
Ĉar Yang estis la plej bona vendanto de produktaĵoj de HP, li estis honorita per la medalo "La Plej Sukcesinta Peranto de HP".
En aprilo 1993 la prezidanto de HP vizitis Liu Chuanzhi, kaj ĉi tiu prezentis Yang al li. Nelonge poste la ĉefstabejo de HP invitis Yang labori por ĝi. Tio estis tre alloga.
LATENTA FORTO ELVOLVITA PRO DEFIO
Ĝuste en la sama jaro famaj eksterlandaj komputeraj kompanioj sinsekve eniris en la ĉinan komputeran merkaton, kiun iliaj produktaĵoj preskau monopoligis. Tiujare Legend ne plenumis sian planon. Liu diris: "Ni malvenkis."
Antaŭ la fortaj rivaloj la ĉina komputera entrepreno sentis minacon de pereo. Liu Chuanzhi malsaniĝis. En hospitalo li interparolis kun Yang kaj esperis, ke li restos en la grupo en konsidero de la interesoj de la entrepreno.
Yang poste diris: "En la interparolo kun Liu mi pli profunde sentis la devon por la nacio. Eble pro liaj vortoj Yang retiris sian ideon iri eksterlanden. Li decidis resti en Ĉinio por akcepti la defion.
Marte de 1994, Yang Yuanqing fariĝis ĝenerala direktoro de la nova Sektoro de Komputera Ekspluato de Legend.
Li estis feliĉa, ĉar al li Legend prezentis senliman scenejon por disvolvi lian talenton. Li opiniis, ke tio por li estas pli alloga ol alta enspezo.
Li reformis la sektoron: duonigis la nombron de laborantoj, koncentris la aferojn pri komputero en sia sektoro kaj anstataŭ vendadi per Legend mem, li peris ĝiajn produktaĵojn al aliaj. Rezulte la vendokvanto de komputeroj en tiu jaro estis duoble kiom tiu en 1993.
HEROO DE LA EPOKO
Dum Yang Yuanqing sin dediĉis al reformado de sia sektoro, li neglektis la rilatojn kun aliaj sektoroj. Liu unuflanke montris subtenon al liaj ĝustaj paŝoj, aliflanke severe kritikis lin pro lia neglekto al la interesoj de la tuta grupo.
Yang poste komprenis, ke vivovojo estas longa, tamen gravaj nur kelkaj paŝoj. "Tiam mi konfuziĝis de la kritiko, tamen se ne estus tiu kritiko, mi ne ellernus kompromisi. Mi ja multe lernis el tio."
Antaŭ 1996 la ĉina komputera merkato funkciis laŭ la usona maniero -- kiam promociita produkto enmerkatiĝis, la prezo estas tre alta, samtempe tiu de la malnovtipa malleviĝis. Tiam iuj distrumpetis la plur-uzon de novtipa komputero kaj aliaj ĝuis la malmultkostecon de la iama novtipa. Tio malbone influis la disvolviĝon de la komputera industrio de Ĉinio. Yang decidis malfermi la novan vojon ? difini malaltan prezon, kiu egalas nur tiun de la lastjara tipo de alilandaj kompanioj.
Li ne sciis, kio estos la rezulto. Post unu monato ĝi montris: profitas! En 1996 la ĉina komputera merkato iom shanĝiĝis: la ĉefa tipo de komputero sinkronis kun la internacia; la prezo de novtipa komputero estis maksimume 15?000 juanoj.
Lia laboro donis frukton. En 1998 Legend okupis la unuan lokon inter la samspecaj entreprenoj. En la bankedo por festi la sukceson, Yang kaj liaj helpantoj ne povis deteni sin de larmoj, rememorante la pasintecon.
Multaj amikoj diris, ke se li laborus eksterlande, li multe enspezus kaj komforte vivus. Tamen retrorigardante, li ne bedaŭras sian elektadon. Laborante por la ĉina industrio, li sentas nekompareblan fieron.