• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-21 19:31:37    
Pri Zamanhof (1)

cri
Karaj aŭskultantoj, ĵus pasis la memorinda tago, la 145-a Zamenhof-tago. Kiel kutime en diversaj lokoj de la mondo esperantistoj aranĝis aktivadojn memore al la tago. Antaŭ la tago, sinjoro Hou Zhiping, eksa direktoro de la redakcio de la ĉina Esperanto gazeto El Popola Ĉinio, titolita en Ĉinio kiel "specialisto pri la historio de la ĉina Esperanto-movado", verkis por nia programero Esperanto en Marŝo artikolon pri Zamenhof. Hodiaŭ ni konigu unue al vi la artikolon; poste estos Esperantaj informoj.
Jen ni konigu al vi la artikolon.
La artikolo diras:
La 15-a de decembro de la kuranta jaro estas la memortago de la 145-a datreveno de naskiĝo de L. L. Zamenhof. Kiel oni devas rememori tiun ĉi mondan kulturan majstron? El la de mi kolektitaj materialoj pri li ni povas percepti lian noblan kvaliton kaj grandan spiriton, kiuj certagrade herediĝas inter la esperantistoj, tio estas, por la venko de la afero por Esperanto, por la monda paco kaj la bela granda familio de la homaro, ni devas kiel nia majstro ami la homaron, ami la mondon kaj nin oferi senegoisme. Nia hodiaŭa Esperanta movado bezonas tian spiriton; kun tiu ĉi spirito ni ĉiam venkos.
Rezigni ĉiujn rajtojn, doni Esperanton al la popolo
Oni scias, ke la privataj posedaĵoj, inkluzive de intelekta proprieto estas respektataj, laŭ difino de leĝoj, la privataj posedaĵoj estas neatenceblaj, la gefiloj havas rajton de heredo, kio estas protektata de la ŝtato. Esperanto, kreita de Zamenhof ne nur elkonsumis lian energion, sed ankaŭ preskaŭ elspezigis ĉion eblan por eldoni la "Unua Esperanto-Libro". Li vivis malriĉan vivon, sed en la 26-a de julio 1887, kiam eldoniĝis la "Unua Esperanto-Libro", li serioze deklaris: "Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi." Li donis la sorton de la lingvo al popolanoj, kiuj ĝin uzas.
Zamenhof forlasis ne nur sian patenton de kreinto de Esperanto, sed ankaŭ ĉiujn aŭtorrajtojn de ĉiuj siaj Esperantaj verkoj kaj tradukaĵoj; iu ajn eldonejo aŭ individuo povas senpage uzi kaj represi liajn verkojn. Dum sia vivo li multfoje rifuzis honorariojn el eldonejoj kaj individuoj. Ekzemple, en la 20-a de junio 1905, li skribis en sia letero al la firmao Hachette: "Ofte diversaj personoj libervole proponadis al mi procentan pagon de siaj verkoj (ekzemple antaŭ du jaroj proponis al mi Stead St. Martin, Fried, Ahlberg kaj aliaj; poste de Bveaufront, kiam li volis eldoni Bibliotekon de la Esperantistoj; nun Fruicitier por la Granda Vortaro k.t.p.); sed kvankam mi ĉiam estas en tre premita financa situacio, kaj kvankam ili proponadis al mi la monon simple kiel ŝuldon de dankeco, postulante de mi nenian laboron kaj nenian publican aprobadon aŭ respondecon, kaj kvankam mi havas plian rajton akcepti la proponatan pagon, --- mi tamen ĉiam rifuzadis."
La 27-an de decembro 1912 Zamenhof skribis en sia letero al la Brita Esperanto-Asocio: "Preni ian pagon pro la frazoj, kiujn fraŭlino Fryer ĉerpis el mia Ekzercaro por sia lernolibro, mi absolute ne konsentas. Mi kore dankas la konsilantaron de Via Asocio pro ĝia decido sendi al mi pagon, sed tiun pagon mi akcepti ne povas."
Ne ĉasi proprajn prestiĝon kaj privilegion
Zamenhof ĉiam ne interesiĝis pri famo kaj profitoj kaj ankaŭ prezentis rigoran postulon al siaj gefiloj, absolute ne postulis de la socio privilegion. En la Kvina Universala Kongreso de Esperanto okazinta en la hispana urbo Barcelono en la jaro 1909, doktoro Henri Dor diris, ke la genia elpensaĵo de d-ro L. L. Zamenhof efektive donis pacon al la homaro, tiel li proponis al la kongreso klopodi por ke Zamenhof ricevu Nobel-premion de paco. Zamenhof tre dankis por la propono de d-ro Dor, sed li petis, ke la kongreso ne prezentu tiun proponon kaj ne enskribu ĝin en la protokolon.
Zamenhof diris en sia letero al generalo Sebert, la 31-an de julio 1911: "Pagon por mia vojaĝo mi kompreneble ne prenos; mi nur akceptas (konforme al la ĝisnunaj tradicioj de niaj kongresoj), ke en la kongresa urbo mem mi kaj mia edzino estos gastoj de la kongreso kaj ne pagos por nia loĝado kaj manĝado. Miaj filo kaj filino kompreneble ne estos gastoj de la kongresoj; por iliaj kongresaj kartoj kiel ankaŭ por ilia loĝado, manĝado kaj tiel plu mi pagos mem."