ĈPEU laboris en du flankoj. Unuflanke, ĝi eldonis sian organon Ĉinaj Proletaj Esperantistoj, propagandis nian lingvon inter laboristoj kaj funkciigis por ili Esperanto-kurson. En la nomo de Joŝaŝien Ĉoĉa fondiĝis julie de 1932 la Ĉina Koresponda Esperanto-Lernejo kaj Esperanta librejo, kies ĉefa laboro estis kompili lernolibron kaj korekti demandaron kaj ekzercaron. Aliflanke, ĝi aliĝis al la Internacio de Proleta Esperantistaro kaj faris internacian korespondon en Esperanto gvidate de s-ro Zhang Qicheng. Kaj krome, ĝi multe kontaktiĝis kun maldekstraj Esperantaj organizoj de aliaj landoj. La Internacio de Proleta Esperantistaro kaj Esperantaj organizoj de Japanio, Germanio, Francio kaj Sovetunio tenis bonan kunlaboron kun ĈPEU. Kaj la lasta estis forte subtenata de la Internacio de Proleta Esperantistaro kaj progresemaj Esperantaj organizoj en diversaj landoj.
ĈPEU havis filion ne nur en Ŝanhajo, sed ankaŭ en Pejpin (la nuna Pekino) kaj Hankou. La filio en Hankou estis subfosita de Kuomintangaj reakciuloj nelonge post la establiĝo. La filio en Pejpin aktivadis ĉefe en universitatoj kaj institutoj kaj per Esperanto kondukis multajn studentojn al la revolucio. Ĝi ludis pozitivan rolon ankaŭ en la Studenta Movado de la 9-a de Decembro 1935.
ĈPEU laboris de 1931 ĝis 1937, kiam eksplodis la Kontraŭjapana Rezistmilito en Ĉinio. Dum la tempo ĝi ne estis subfosita de Kuomintango. Komence de 1936, por starigi kontraŭjapanan nacian unuecfronton la ĝenerala unio malorganizis ĉiujn uniojn sub si. Sed por plifortigi la eksteran propagandon ĈPEU ne ĉesigis sian laboron. Nur post kial eksplodis en Ŝanhajo ĉiuflanka rezismilito la 13-an de aŭgusto 1937, ĝi ĉesis labori kaj decidis, ke iuj ĝiaj membroj laboru en la postfronto.
La fondiĝo de ĈPEU kaj ĝia aktivado faris novan etapon al la ĉina Esperanto-movado. En la etapo la movado kombiniĝis kun la batalo de la ĉina popolo por libereco, demokratio kaj emancipiĝo; la internaciismo de la ĉinaj esperantistoj kombiniĝis kun la patriotismo de la ĉina popolo; la batalo por la homa progreso kombiniĝis kun kun la batalo kontraŭ la faŝisma agreso kaj por defendi la mondpacon; la realigo de la interna ideo de Esperanto kombiniĝis kun la ĉina revolucio. Dank' al tio, Esperanto ludis bonan rolon kaj la ĉina Esperanto-movado, kiu estis antaŭe for de la realaĵo, strikte rilatis kun la interesoj de la vasta popolamaso, tiel ke Esperanto enradikiĝis profunde en Ĉinio. Tial la fondiĝo de ĈPEU markis la turnopunkton de la ĉina Esperanto-movado kaj la Evento de la 18-a de Septembro akcelis la turniĝon, kaj donis lecionon al la ĉinaj popolanoj, inkluzive de la ĉinaj esperantistoj. La pafiloj kaj kanonoj de la japana militarismo forprenis la neŭtralismon, pacismon kaj homaranismon de la ĉinaj esperantistoj, ke ili surpaŝis la vojon por la nacia liberigo.
|