• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-22 17:22:20    
Ruino de Yuanmingyuan

cri

Yuanmingyuan en la nordokcidenta antaŭurbo de Pekino estis imperiestra ĝardeno zorgeme konstruita dum la regado de kvin imperiestroj de Qing-dinastio (1644-1911). Oni nomis ĝin "La plej bela el la mondaj ĝardenoj", "Tipo de la mondaj ĝardenoj" kaj "Orienta Versajlo".

Ĝi konsistis el tri partoj, Yuanmingyuan, Ĉangĉunyuan kaj Qiĉunyuan. Kun areo de 350 hektaroj, ĝi estis grandioza kaj belega ĝardeno. Tie estis rokaĵoj kaj belegaj konstruaĵoj, prosperis diversaj arboj kaj floroj, lirlis zigzagaj riveroj, staris ĉarmaj pavilonoj, kuŝis insuletoj, digoj kaj aliaj, kiuj dividis la vastan lokon en centojn da pitoreskejoj, ĉirkaŭitaj de montoj kaj riveroj. Tie la akvosurfaco konsistigis 2 kvinonojn de la totala areo. Tie kuŝis 250 rokaĵoj. Ĉio ĉi tio faris la lokon pli ĉarma ol tiuj en la suda parto de Jiangsu-provinco.

Ĝi estis fama ne nur pro siaj belaj vidindaĵoj, sed ankaŭ pro abundo da libroj. Oni povas diri, ke ĝi estis granda imperiestra biblioteko. Granda franca verkisto Victor Hugo diris: "Eĉ se oni kolektus ĉiujn trezorojn de la francaj muzeoj, ili estus multe malpli abundaj ol tiuj en tiu grandioza orienta muzeo." En la haloj de la ĝardeno estis sennombraj luksaj mebloj el pterokarpo. Tie vidiĝis raraj dokumentoj ĉinaj kaj alilandaj. En la ĝardeno estis Wenyuange, unu el la kvar ĉinaj imperiestraj bibliotekoj. Tie konserviĝis "Sikuquanŝu", "Kolekto de antikvaj kaj nuntempaj libroj", "Kremo de Sikuquanŝu" kaj aliaj valoraj eldonaĵoj.

Tamen tiu mondfama ĝardeno estis forbruligita de la Brita-Franca Alianca Armeo oktobre de 1860 kaj post tio la Okpotenca Alianca Armeo, ĉinaj militaristoj kaj bandoj ripetfoje detruis ĝin. Jam antaŭ longe malaperis la belegaj pejzaĝoj kaj nun vidiĝas nur vasta ruino, kiu estas atesto de senkapableco kaj putro de la regantoj de Qing-dinastio kaj ankaŭ brutaleco de imperiismaj agresantoj. Ĝi estas ankaŭ alarmo por ke la ĉinoj ne forgesu tiun hontegon.

En 1949 naskiĝis la nova Ĉinio, kies registaro donis grandan atenton al bonordigo kaj protekto de la ruino de Yuanmingyuan. Nun ankoraŭ konserviĝas la ĝardena aranĝo de Yuanmingyuan, kies duono nun estas zono por arboplantado. Tie verdas cento da miloj da arboj. Vidiĝas plejparto de la bazoj de la konstruaĵoj, dekoj da rokaĵoj kaj la ruino de ŝtonaj skulptaĵoj de la Okcidenta Domo estas tre okulfrapa.

Antaŭ 20 jaroj la ĉina Ŝtata Konsilanaro aprobis la ĝeneralan projekton de la urba konstruado de Pekino, kiu faris la ruinon parko, kaj difinis la celon de ĝia disvolviĝo. Junie de 1988 malfermiĝis la parko. Por vidigi la specialecon de la parko oni bonordigis la ruinon kaj konstruis pontojn kaj vojojn, fosis lagojn, konstruis montetojn, riparis dekkelkajn antikvajn konstruaĵojn kaj establis plurajn servejojn. Nun la parko fariĝis bela arboriĉa vidindejo. Ĉiujare tie okazas festivaloj printempa, lotusflora, krizantema kaj aliaj.