• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-22 19:42:51    
Pri Zamenhof (2)

cri
Dankeme rifuzi aŭspicion de amikoj
En liaj leteroj oni trovis ankaŭ, ke li multfoje dankeme rifuzis aŭspicion de amikoj kaj esperantistoj, la spirito ja estas admirinda. La 20-an de majo 1905 Zamenhof skribis en sia letero al generalo Sebert: "Kun granda danko mi ricevis Vian leteron kun la sumo de 376 rubloj, oferitaj por mi de nekonata amiko, por faciligi al mi mian venon al la kongreso. Sed kvankam mi tre alte ŝatas la bonan amikan intencon de la nekonata oferinto, mi tamen tre bedaŭras, ke mi ne povas akcepti la oferitan monon, kiun mi petas Vin redoni al la oferinto kune kun mia plej sincera kora danko. Mi tute ne kaŝas antaŭ Vi, ke mia veturo al la kongreso estas por mi efektive tre malfacila. Mi vivas kun mia familio de mia ĉiutaga perlaborado, tial la kostoj de la vojaĝo kaj la preskaŭ trisemajna perdo de profesia perlaborado estas por mi efektive sufiĉe pezaj; tamen ankoraŭ pli peza estus por mi la konscio ke al la unua granda festo de Esperanto mi veturas per fremda mono. Tial mi neniam povas akcepti la grandaniman oferon, kvankam mi estas tre danka al Vi, estimata Sinjoro, kaj ankaŭ al la nobla nekonata oferinto por Viaj amikaj intencoj."
La 18-an de julio 1905 Zamenhof skribis en sia letero al "tre estimata Sinjoro": "Akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon por Via propono pagi al mi la koston de mia vojaĝo. Volu tamen pardoni al mi, ke mi tiun proponon ne povas akcepti. Mi tre alte ŝatas Vian bonan deziron, sed mi sentus min tre nebone, se mi vojaĝus ne per mia propra mono."
Meze de oktobro 1906 Zamenhof veturis al Bruselo kaj Parizo por diskuti pri reformado de Esperanto, respektive kun Charles Lemaire kaj Emile Javal. Kiam li atingis Berlinon de Parizo, li rifuzis kun dankemo aĉeton de unuaklasa bileto fare de amikoj. La 23-an de oktobro, Charles Lemaire skribis al Emile Javal: "Zamenhof foriris. Mi estis korpremita, vidante foriri – tiel perditan en la vastan mondon – tiun duon-Kriston. Li ne volis ke mi provizu al li seĝon en la luksa trajno ĝis Berlino. Li foriris, en sia humila triaklasa kupeo, kun bombonoj por sia eta filino kaj du brioĉoj por si. Mi opinias, ke li donis al mi admirindan ekzemplon."
Li estis helpema
Zamenhof restis en Litovio kaj en Varsovio de Pollando kiel kuracisto dum multaj jaroj. Kvankam lia familio ne estis riĉa, tamen li ankoraŭ donis kuracadon al multaj malriĉuloj kaj donis aŭspicion al iuj aŭspiciendaj personoj, postulante neniam pagon.
Anatolo Kohx rakontis en "Miaj rememoroj pri D-ro Zamenhof": "D-ro Zamenhof estis sola varsovia kuracisto, kiu dediĉis unu tagon semajne por senpaga akcepto de malriĉaj malsanuloj."
Emilian Loth skribis en "Rememoroj pri Zamenhof": "Zamenhof ne estis materialisto kaj kiel okulkuracisto li ofte kuracis malriĉulojn tute senpage."
Zamenhof servis kiel kuracisto en la litova urbo Veisiejai. Tie li, kun lerta kuracarto, estis prestiĝa kaj respektata. Foje, survoje al la hejmo li vidis, ke virino tenas en sia sino knabon serioze malsanan, senĉese tusantan kaj astmantan. La knabo estis toksiĝinta pro miskuracado fare de loka filistra kuracisto. Post trihora urĝa savado, la knabo eldanĝeriĝis. Zamenhof ne nur ne postulis iomete da pago, sed ankaŭ donis al la malriĉa patrino rublon por aĉeti medikamenton.
Foje, en Veisiejai okazis fajrego en kamparna hejmo. Knabo estis bruligita. Invitite Zamenhof donis kuracon al la knabo, li ankoraŭ ne postulis ian ajn pagon, sed ankaŭ donis ĉiun sian kunportatan monon al la kamparano, tiel ke li mem ne devis ne pruntpreni monon por hejmeniri.
Printempe de 1887 Zamanhof vojaĝis al Kaunas per ĉevalĉaro. Survoje la ĉevalo mortis pro malforteco. Zamenhof donis al la ĉaristo 50 rublojn por ke li aĉetu alian ĉevalon. La ĉaristo ege emociiĝis pro tio. Ĉar por li ĉevalo ja estas lia ununura apogo en la vivo.
Kazimierz Tyminski partoprenis en la funebra ceremonio por majstro Zamenhof. Li skribis en la artikolo "Ĉe la tombo": "Malantaŭ la ĉerko formiĝis multnombra sekvantaro, kiu grandparte konsistis el popolamaso, loĝanta en la hebrea kvartalo; videble la onidiroj pri tio, ke la Majstro senpage kuracis kaj helpis malriĉulojn, estas pravaj."
Kvankam Zamenhof forpasis jam 87 jarojn, tamen liaj nobla karaktero kaj granda spirito por eterne vivas en la koro de milionoj da esperantistoj kaj estas neelĉerpebla fonto de nia forto!