• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-23 15:15:24    
N-ro 036

cri

Jen butiko ĉe la limo inter urbo kaj kamparo.

Antaŭ la vendotablo staris kelkaj klientoj. La vendistino rimarkis, ke inter ili estas unu, kiu venis ĉi tien dua-foje kun bebo en la brakoj.

Ĉi-foje li ŝajnis ankoraŭ pli maltrankvila. Li frapetis la plorantan bebon kaj demandis: "Kamaradino, ĉu vi vendas nutraĵon tuj manĝeblan por bebo?"

Por nun?… sinjoro Ŭang…" ŝi demandis maljunan vendiston: "Ĉu estas lakta pulvoro por bebo?"

"Antaŭ du tagoj ĝi estis jam elĉerpita."

"Kian aĝon la bebo havas?" demandis la vendistino.

"Tri monatojn."

"Eble…" ŝi bedaŭre skuis la kapon.

"Nu, mi iru aliloken por demandi." Tion dirinte li, kun la bebo en la brakoj, forisis de la vendotablo.

Subite ŝi kvazaŭ ekmemoris ion, haste malfermis ŝirmilon de la vendotablo kaj postkuris al li:

"Kamarado, momenton, se vi havas malfacilon, bonvolu diri al mi, ĉu bone?"

"Mia edzino grave malsaniĝis antaŭ kelkaj tagoj," sinĝene la juna patro sin turnis dirante, "ŝi nun estas en hospitalo en la urbo. Hodiaŭ mi alportis al ŝi objektojn. Ne atendite, kiam mi eliris el la hospitalo, la bebo ekploris pro malsato. Mi manĝigis al li la duonbotelon da bovlakto sur la vojo." Li elprenis la malplenan botelon kaj metis ĝian laktosuĉilon en la buŝon de la ploranta bebo. "Aj, la bebo ploris pli brue, kiam mi eliris el trolebuso. Mi palpis kaj trovis, ke la vindotuko jam malsekiĝis. Nun tiel malvarme. Kion fari?"

tion aŭdinte ŝi tuj alproksimiĝis al li por transpreni la bebon kaj demandis:

"Ĉu vi havas sekan vindotukon?"

"Jes."

Ŝi transprenis la vindotukon kaj diris:

"Atendu ĉi tie kaj mi revenos tuj post kiam mi anstataŭigos la malsekan per seka."

"Ve! Kiel mi povas ĝeni vin? La bebo eble fekis, ne…"

Ŝi jam portis la bebon internen.

Post ĉ. 20 minutoj, ŝi aperis antaŭ la patro de la bebo. Li rapidis al ŝi kaj transprenis la bebon. Li vidis ke la bebo dormas profunde kaj aspektas tiel, kiel ĉiufoje post nutrado. Tiutempe la juna patro subite rimarkis, ke pro hasto la vendistino ne finis butoni sian jakon. Ŝi etendis al li varmboteleton.

"Kamaradino, vi, vi…!"

Ŝi iom ruĝiĝis kaj diris:

"Ne gravas, via bebo jam suĉis sufiĉe. En la varmboteleto estas ankoraŭ iom da lakto kaj vi refoje manĝigu lin sur la vojo."

La patro kun larmoj fikse rigardis al la numero sur ŝia brusto – 036.