• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-23 15:57:21    
Konstruo de maŭzoleoj kaj tombejoj (foto)

cri

Konstruo de maŭzoleoj kaj tombejoj estas grava konsistiga parto de ĉina antikva arkitekturo. Antikvuloj havis koncepton, ke homo mortis, tamen la spirito ne pereas. Ili ĝenerale alte atentis pri funebrado. Tial ili zorgeme faris konstruadon de maŭzoleoj aŭ tombejoj. En evoluado de longa historio, la ĉina maŭzolea konstruado havis progreson, kaj aperis monde raraj kaj grandegaj maŭzolearoj kaj tombaroj de imperiestroj aŭ imperiestredzinoj. En la evoluado la konstruo de maŭzoleoj kaj tombejoj kunfandiĝis kun pentrado, kaligrafio kaj aliaj artaj formoj kaj fariĝis sintezaĵo spegulanta multajn artajn atingojn.

Ĝenerale maŭzoleoj kaj tombejoj estis konstruitaj ĉe aŭ sur de monto laŭ la natura topografio, ankaŭ iuj sur ebenaĵoj. La aranĝo de ĉinaj maŭzoleoj estas tia: muro ĉirkaŭas la tombejon kun pordoj en kvar direktoj, kaj sur la tombejo estas kvarangula domo. En la fronto de tombejo estas koridoro. En la maŭzoleejo oni plantis pinojn kaj cipresojn, solenige kaj trankvilige.

Maŭzoleo de la 1-a imperiestro de la dinastio Qin 

Maŭzoleo de la 1-a imperiestro de la dinastio Qin estas plej fama en Ĉinio, konstruita en la nordo de la monto Lishan en la urbo Xi`an de la provinco Shaanxi antaŭ pli ol 2 000 jaroj. La terakotaj soldataj kaj ĉevalaj figuregoj titolitaj "la 8-a miraklo de la mondo" formis gvardion de la maŭzoleo. La figuregoj estas pompaj kaj grandiozaj, montras plej superan lertecon de la skulpturo kaj modlado. Ĝi estis enlistigita en la Katologon de la Mondaj Heredaĵoj en 1987. La komitato pri la mondaj heredaĵoj tiel taksis: ke la famaj terakotaj soldatoj ĉirkaŭantaj la maŭzoleon de la 1-a imperiestro de la dinastio Qin havas diversajn formojn kaj mienojn, kune kun la ĉevaloj, militĉaroj kaj armiloj, ĉiuj estas perfektaj elstaraĵoj, kaj restigas plej superan historian valoron.

Proksime al Xi`an estas loko en kiu koncentre troviĝas tombejoj de ĉinaj imperiestroj.Krom la maŭzoleo de la 1-a imperiestro de la dinastio Qin, tie troviĝas ankaŭ 11 tombejoj konstruitaj en la dinastio okcidenta Han, 18 de la imperiestroj de la dinastio Tang.

Maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing

La maŭzoleoj de la imperiestroj de la dinastio Ming ĉefe troviĝas en la gubernio Changping de Pekino, nome 13-tomba maŭzoleo, kiu estas aro da tombejoj por 13 imperiestroj de la dinastio Ming post kiam ili establis ĉefurbon en Pekino. La maŭzoleo areas 40 kvadratajn kilometrojn. Elfosinte, oni trovis, ke inter la tombejoj, la ŝtona arkaĵo de la subtera palaco de la tombejo Ding strukture firmas kaj bonas la ĉirkaŭaj drenaj instalaĵoj. Tio sufiĉe montras la alteflugan lertecon de ĉinaj antikvuloj en inĝenieriado de subteraj konstruaĵoj.

La plej grandioza kaj pompa maŭzolea konstruaĵo kun plej perfekta konstrua sistemo---la orienta maŭzoleo de la dinastio Qing areas 78 kvardratajn kilometrojn. En ĝi enteriĝis 5 imperiestroj, 14 imperiestredzinoj kaj pli ol cent kromedzinoj de la imperiestroj de la dinastio Qing. La ĉefaj konstruaĵoj en la orienta maŭzoleo de la dinastio Qing estas belaspekta kaj pompa, ekstreme luksa.