• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-23 16:34:35    
Rido kaj sano

cri
 

Rido estas esprimo de homo en bona humoro. Rido estas tre utila por la homa sano, tio estas nedubebla. Sed ĉio havas du flankojn, do ankaŭ rido ne estas escepto.

Utiloj de rido

Ĉinoj ŝatas diri: "Ofta rido junigas je 10 jaroj, dum ĉagreno frue grizigas la harojn." Gaja humoro sanigas homojn kaj longigas la vivon.

Antaŭ pli ol 2000 jaroj ĉinoj jam montris, ke gaja spirito faciligas sangocirkuladon kaj fortigas vitalan energion, kio tre utilas al la sano.

Fiziologia esplorado pruvis, ke rido donas jenajn utilojn:

1. Ĝi estas aparta sporta maniero, ke ĝi estas saniga gimnastiko por la homa korpo.

2. Ĝi povas reguligi la nervojn, stimuli la movadon de la muskoloj, akceli sangocirkuladon kaj vigligi metabolon.

3. Ĝi rapidigas interŝanĝon de gaso en la homa korpo, elimini karbonan dioksidon kaj enpreni pli da oksigeno.

4. Ĝi altigas ekscitiĝon de simpataj nervoj, tial ridanta homo havas ruĝan vizaĝon kaj sanan aspekton.

5. Ĝi fortigas ekscitiĝon de pneumogastraj nervoj, kio stimulas sekreciadon de digesta glando kaj movadon de digesta kanalo, eksciti apetiton kaj helpi digestadon kaj sorbadon.

6. Ĝi malstreĉas la spiriton, nervojn kaj muskolojn, refreŝigas la menson kaj forigas lacon.

7. Ĝi forpelas ĉagrenon, forigas aflikton, venkas solecon kaj splenon, reordigas la psikan aktivadon kaj vigligas la spiriton.

Kuraci malsanon per rido

Virino en antikveco suferis de anoreksio kaj deprimo. Multaj doktoroj ne sukcesis resanigi ŝin. Fine eminenta doktoro venis kuraci ŝin. Post ekzameno li venigis du arlekenojn, ke ili kantu kaj dancu por la malsanulino. Ŝi ekridis. En la sekvanta tago li petis du knabojn distri ŝin kaj ŝi fariĝis gaja. En la tria tago li venigis du bonapetitajn virinojn por manĝi kune kun ŝi. Dank' al tio ŝi rapide resaniĝis kaj post nelonge naskis sanan bebon.

De antikveco rido estas bona kuracilo por iuj malsanoj kaj la supre menciita kazo ne estis sola en la historio de Ĉinio.

Tabuo en rido

Rido sanigas kaj kuracas, sed troa rido malutilas al sano. Ofte okazas, ke homoj abrupte mortis post troa ridado. Kaj en la antikva Ĉinio oni nomas tiun fenomenon "troa ĝojo damaĝas la sanon".

En la reala vivo ofte okazas tia afero, ke homo ridegis kaj subite svenis en troa ĝojego pro efektiviĝo de deziro de multaj jaroj aŭ neatendita akiro de riĉaĵo. Troa ĝojego estas malutila al maljunuloj, ĉar kadukiĝas la funkcioj de ilia korpo kaj facile okazas kardiovaskulaj malsanoj.

En ridego ekstreme ekscitiĝas la simpataj nervoj, la surrena glando multe sekrecias kaŭzante kongeston tra la tuta korpo. Nefortaj homoj devas sin gardi kontraŭ ridego. Sube estas atentigoj por suferantoj de kelkaj malsanoj:

1. Suferanto de hipertensio kaj arteriosklerozo ne devas ridegi, ĉar tio kaŭzas vaskulan konstrikton kaj leviĝon de sangopremo, rapidigas korbaton kaj estigas cerban hemoragion kaj miokardian infarkton.

2. Suferanto de cerba embolozo kaj cerba hemoragio en atako kaj konvaleskado ne devas ridegi, ĉar tio kaŭzas recidivon aŭ pliserioziĝon de la malsano, kaj eĉ morton.

3. Suferanto de miokardia infarkto ne devas ridegi, ĉar tio seriozigas miokardian iskemion kaj kaŭzas korpaneon.

4. Operaciito ĉe torako, abdomeno, koro kaj vaskulo ne devas ridegi, ĉar tio fortigas doloron, malfruigas rekuniĝon de la tranĉo kaj eĉ kaŭzas kreviĝon de la tranĉo.

5. Suferanto de hernio ne devas ridegi, ĉar tio grandigas premon en la abdomeno kaj hernion.

6. Suferanto de malstreĉiĝo de sfinktero de urina kanalo aŭ anuso ne devas ofte ridegi, ĉar tio grandigas premon en la abdomeno kaj kaŭzas nereteneblecon de urinado kaj fekado.

7. Suferanto de ofta luksacio de malsupra makzelo ne devas ridegi, ĉar tio kaŭzas deartikiĝon de makzelo.

8. Oni ne devas ridegi dum manĝado, ĉar tiele oni facile inhalas pecetojn de manĝaĵoj, kio kaŭzas fortan tusadon, sufokiĝon kaj eĉ morton.

9. Post manĝo oni ne devas ridegi por ne kaŭzi apendiciton, gastrodilatiĝon kaj intestan tordiĝon.

10. Gravedulino ne devas ridegi, ĉar tio kaŭzas fortan konvulsion de la abdomeno kaj leviĝon de premo en la utero, kiuj facile kaŭzas aborton aŭ antaŭtempan akuŝon.