• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-23 16:51:10    
Por la homa sano

cri
 

Antaŭe la ĉinoj ofte nomis amindan knabon per dikuleto, sed nun pli kaj pli multe da gepatroj maltrankvilas pro la dikeco de siaj infanoj. Fakte dikiĝas hodiaŭ ne nur infanoj. Oni diris, ke en Pekino estas multe da dikaj homoj. Higienaj departementoj proponas difini "tagon kontraŭ korpulenteco" , sed ĝis hodiaŭ oni ankoraŭ ne decidis, ĉar Ĉinio havas tro multe da similaj tagoj por la homa sano.

"Solvi problemon pri vestoj kaj manĝaĵoj de la loĝantoj" iam estis celo strebata de la ĉina registaro. Nun dank' la la rapida ekonomia disvolviĝo la ĉinoj ne plu maltrankvilas pri vestoj kaj manĝaĵoj. Plene ĝuante la fruktojn de la moderna civilizacio, multaj suferas de hipertensio, koronaria kormalsano, diabeto kaj grasa hepato. Nun pli kaj pli multiĝas korpulentuloj.

Stelo-doktoro

Hong Zhaoguang estis 63-jara kuracisto de Anzhen-hospitalo, Pekino. Li prelegis pri la homa sano en multaj lokoj de la lando, kio faris lin stelo.

Antaŭ 8 jaroj li konigis sanigajn metodojn al iu enhospitaliĝinta paciento. Ekster lia atendo la samĉambranoj de la paciento kun granda intereso aŭskultis lian predikon. Iom post iom ankaŭ pacientoj de aliaj ĉambroj venis aŭskulti lin. Je tio li konsciis, ke prelego pri la homa sano estas pli grava ol sola kuracado, li do komencis prelegi pri la homa sano surbaze de sia klinika sperto akumulita en la pasintaj 40 jaroj. Li prelegis foje refoje en malsanulejo, laborista manĝejo, jen en tiu urbo jen en la alia por konigi al la aŭskultantoj sanigajn metodojn.

En longa tempo la nomo de Hong Zhaoguang ofte legiĝis en amaskomunikiloj de Ĉinio. Cirkulas 68 specoj de manuspriptoj pri liaj prelegoj. En la shanhaja ĵurnalo Jiefang Ribao aperis lia artikolo "Kiel ni povas atingi 100-jariĝon?". En tiu tago la ĵurnalo elĉerpiĝis en malpli ol unu horo. Dekoj da eldonejoj deziris fari interkonsenton pri eldonado de lia verko. La libro "En saniga trajno", en kiun estis metita lia prelego vendiĝis ĉiutage po 10 mil ekzempleroj kaj nun pli ol 500 organizoj invitas lin fari prelegon.

Li estas tre okupita kaj iam en unu tago li devas fari tri prelegojn, ĉiu daŭras pli ol 2 horojn. Aŭskultinte lian prelegon, oni konkure aĉetas lian verkon.

Hong konfesis, ke estas tute ekster lia atendo, ke liaj prelegoj kaj verko estas tiel varme shatataj de la publiko. "Tio tamen pruvis, ke oni donas pli kaj pli grandan atenton al sia sano."

Li substrekis ankaŭ, ke levi la konscion de la ĉinoj pri sia propra sano estas urĝa afero, ĉar li trovis, ke multaj malsanoj estas preventeblaj.

Konforme al la homa penado por esti ĉiam sanaj, nun en multaj plansetlejoj de Pekino aperis fizikaj ekzercejoj kun gimnastikaj instalaĵoj kaj multaj ĉevojaj bazaroj kaj malpuraj anguloj fariĝis belaj ludkampoj. Oni scias, ke ili devas atribui ĉion ĉi tion al la saniga projekto de la tuta loĝantaro.

Tiu projekto estis lanĉita de la Shtata Ĝenerala Sporta Buroo en 1998 kun la celo elkulturi la kutimon de konstanta fizika ekzercado ĉe la loĝantoj. Nun oni ne kontentiĝas pri la tiel nomataj bona manĝado kaj kvieta vivado, sed strebas al la bonkvalita kaj pli longa vivado.

Sanigaj kluboj

La ĉinaj 20-40-jaraj urbanoj de blanka kolumo ekhavis novan hobion, t.e. fari fizikan ekzercadon por sano kaj korpograciigo. Nun sanigaj kluboj estas tre bonvenaj al loĝantoj de Pekino, Shanhajo, Kantono kaj aliaj kompare evoluintaj urboj. Nun ankaŭ eksterlandanoj investas tiun kampon.

Antaŭe nur en luksaj hoteloj estis kluboj kun korpograciigaj instalaĵoj, kiujn uzis nur riĉaj eksterlandanoj, ĉar la jara kotizo estis 2 mil usonaj dolaroj, kompreneble tiu sumo superis la pagipovon de la tiamaj ĉinoj, sed nun ankaŭ ordinaraj ĉinoj vizitas tiajn klubojn, kies kotizo estas multe malpli alta ol en la luksaj hoteloj.

"Ĉu vi deziras bonan sanon? Ni povas servi al vi en via hejmo."

Nun en la urbo Wuhan ofte legiĝas tiaj afishoj.

Tiaj afishoj koncernas ĉefe korbopilkon, piedpilkon, kuradon, tenison, tajĝiĉuan-gimnastikon kaj aliajn. Ĉiufoje la leciono daŭras 2 horojn kontraŭ 50-100 juanoj. Lu Qiang, studento de la sporta fakultato de la Centra-ĉinia Universitato, diris al mi, ke li multe ricevis de tiu laboro. Li konigis, ke iuj kun klara celo invitas familian instruiston, por ke iliaj infanoj akiru altan poenton en la sporta ekzameno, kaj aliaj dediĉas grandan atenton al tio por plibonigi la sanstaton de siaj infanoj.

"Hodiaŭa rapideco"

"Rapideco" nun multe influas la vivon de multaj ĉinoj. La homoj, kiuj alkutimiĝis al malrapideco nun sentas grandan premon kaj devigite penas fari ĉion pli rapide ol antaŭe. Kun rapida ritmo oni facile perdas profundan meditadon pri aferoj.

La socia progreso kaj scienca disvolviĝo rapidigas la ritmon de homa vivo. Mikroonda forno povas prepari varman manĝaĵon en nur kelke da minutoj. Mallongiĝis informado kaj akcia negoco. Telefakso, poshtelefono kaj retposhto faras ĉion rapida. Krom tio, oni ĉiam deziras rapidan servadon. Nun oni malpacienciĝas eĉ pro iom longa atendo de lifto. Verkisto de populara scienco diris, ke nun oni povas pacience atendi ne pli ol 15 sekundojn, kaj se la atendo daŭras pli ol 40 sekundojn, ili perdas sian paciencon.

Dank' al uzado de komputilo, aŭto, aviadilo k.a. oni povas shpari multe da tempo. Eĉ tiam oni ankoraŭ sentas mankon de tempo. Multaj per hastaj pashoj iras sian vivovojon. Premado akumuliĝas tagon post tago. Rapideco faras homon kvazaŭ rapide turniĝanta turbo. La rapida ritmo en la ĉiutaga vivo donas al la homaj koro kaj cerbo defion tiel grandan kiel nur en la militaj tagoj.

"Multaj tamen ne klare konas la esencon de la homa sano. Kvankam ilia materia vivo fariĝas pli kaj pli riĉa, tamen ilia animstato ne estas bona," doktoro Hong tiel opinias. Li diris, ke oni devas havi bonan animstaton ĉiam kaj ĉie. Se oni vivas tiele, ili havas firman bazon de la sano.