• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-24 10:42:56    
Ĉina tekulturo (1) (foto)

cri

Verda teo

En la 17-a jarcento teo jam estis vaste konata tra la mondo, kaj Ĉinio, lando kun kulturo de teo de 3000 jaroj, persistas en tradicia preparado de teo.

Pro malsameco de metodoj de preparado, oni dividas teon en brunan, verdan, blankan, nigran kaj Wulong. Kaj verda teo estas la plej ŝatata.

Troviĝas ege multekostaj kaj ankaŭ tre popularaj specoj de verda teo. La kvalito de teo dependas de produkta loko, tempo de kolektado, metodo de bakado, koloro kaj formo. Kaj ankaŭ la kvalito kaj temperaturo de akvo por infuzo estas tre gravaj por la kvalito de la infuzaĵo.

Preparado de verda teo

Oni kolektas verdan teon en la unuaj du tagdekoj de aprilo. Post tiu tempo pluvo abundas kaj la folioj de teo estas malmolaj.

En Ĉinio kolektado de tefolioj estas plenumata ĉefe de virinoj, ĉar iliaj manoj estas molaj kaj ne detruas la delikatajn foliojn.

Oni devas ĝustatempe baki la kolektitajn foliojn. Kaj ankaŭ la temperaturo de la fajro estas tre grava por la kvalito de teo. Oni havas tre diversajn metodojn por bakado de teo. Oni faras la foliojn pingloformaj aŭ bulaj.

Longjing-teo

Oni nombras multajn famajn specojn de verda teo, kaj Longjing estas la plej fama el ili.

Longjing estas vilaĝo sudokcidente de la fama pitoreska Okcidenta Lago en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco. Deantikve la lokanoj kulturas tearbojn sur la ĉirkaŭaj montoj.

Longjing estas naturdotita je multaj favoraj kondiĉoj tre taŭgaj por kreskado de tearboj. La klimato, atmosfera precipitaĵo, fekunda grundo¡ estas tre favoraj. La arboj verdas tra la tuta jaro kaj donas foliojn de printempo ĝis aŭtuno. La folioj kolektitaj en frua printempo estas plej bonaj. Kaj folioj de tearboj sur Ŝifeng-monto de Longjing estas la plej renoma kaj plej multekosta, kaj teo de tiu speco estas verdeta kaj flaveta kaj tre aroma.

Longjing-teo similas al najlo. Ĝi estas plata kaj glata. La folioj en akvo vertikale staras kaj la infuzaĵo estas tre klara kaj bongusta. Senĝena trinkado de tia teo estas granda ĝuo.

Analizo montras, ke Longjing-teo entenas aminoacidon, klorofilon, vitaminon C kaj multajn aliajn elementojn tre nutrajn por la homoj.

Saniga trinkaĵo

Esplorado atestis, ke teo estas senlaciga kaj refreŝiga.

Verda teo estas rigardata kiel plej bona trinkaĵo kaj entenas multajn vitaminojn kaj aliajn elementojn utilajn al la homa sano. Japanoj kredas, ke trinkado de verda teo tra la tuta jaro preventas kanceron kaj miokardian malsanon. Krome trinkado de verda teo moderigs korpulentecon.

Pri te-kulturo

Ĉe la komenco teo estis utiligata nur kiel trinkaĵo. Sed nun ĝi liveras spiritan bezonaĵon. Per teo oni esprimas amikecon kaj konstruas ponton por kultura interŝanĝo kun aliaj landoj. En tio oni povas vidi pli profundan enhavon. Jen la signifo kaj kialo de nia pritrakto de kulturo komence de teo.

Patrolando de teo

Ĉinio estas patrolando de teo.

La trovo kaj utiligo de teo en Ĉinio estas atesteblaj per notoj faritaj antaŭ 3 mil jaroj. Krome, neniu trovis noton, kiu povas atesti, ke iu alia lando trovis teon pli frue ol Ĉinio. Oni povas konklude certigi, ke Ĉinio estas lando plej frue utiliganta teon.

Laŭ la geologiaj epokoj, ĉinaj botanikistoj faris profundan esploradon pri la geografiaj kondiĉoj por la formiĝo, evoluo kaj dislokiĝo de la flaŭro de Ĉinio, kio liveris sciencajn apogojn por esplorado pri la origino kaj evoluo de tearboj. Rezulto de la esplorado pluapaŝe pruvis la konkludon ĝusta, ke tearbo originis en la sudokcidento de Ĉinio. Unue, la origino kaj natura dislokiĝo de tearboj konfirmis, ke la sudokcidento de Ĉinio estis origina loko de tearboj. Due, la geologia evoluo kaj sekva specia variiĝo konfirmis la konkludon. Kaj trie, ankaŭ alilandaj sciencistoj akiris la saman konkludon pri la origino de teo, ekzemple M. Walŝ kaj A. Wilson de Usono, D. Genine de Francio kaj aliaj sciencistoj de Rusio kaj Japanio. Krome la origino de la vorto teo kaj la historio de disvastiĝo de specioj de tearboj en la tuta mondo povas pruvi la historian pozicion de ĉina teo en la mondo.

La prononcoj de la vorto teo en multaj lingvoj estas tre similaj al tiu en la ĉina lingvo, do tio nedubeble pruvis la konkludon pri la origino de teo.

Ni akcentas tion pro tio, ke ekzistas malsamaj opinioj pri la origino de teo.

Disvastiĝo de teo

Diskoniĝo de la tradicia kulturo kaj ekonomia kulturo de Ĉinio estas nedisigebla de teo. Dank' al senĉesa grandiĝo de areo de kulturado de teo kaj komercado de Ĉinio kun aliaj landoj, teo disvastiĝis en la mondo.

En Ĉinio la areo de teo senĉese etendiĝis de la okcidento al la oriento kaj de la sudo al la nordo. Kaj samtempe, laŭ la historio de teo, oni povas diri, ke antaŭ 3000 jaroj tearboj ne povis kreski en aliaj lokoj escepte de la sudokcidento de Ĉinio pro la limigo de klimato kaj geografia medio.

Sed post la 7-a jarcento la ĉefa teprodukta areo iom post iom etendiĝis al la sudoriento de Ĉinio.

Mankas notoj pri la disvastiĝo de teo, tearbaj specoj, tepreparado kaj tetrinka kutimo de Ĉinio. Sed post kiam la ĉina kultura sendito Zhang Qian vizitis la okcidentan regionon (la nuna Mez-Azio) antaŭ 2 mil jaroj, malfermiĝis la Silka Vojo, kaj teo, silko kaj ceramikaĵoj de Ĉinio trovis vastan ŝaton de alilandanoj. En la 7-a jarcento la ĉefurbo de Ĉinio fariĝis grava urbo por kultura kaj ekonomia interŝanĝo de Ĉinio kun la eksterlando. Tiam furoris tetrinkado. Teo fariĝis nemalhavebla ĉiutaga bezonaĵo de diversaj nacioj en la nordokcidento de Ĉinio. Fakte en tiu tempo teo jam atingis la mezan, okcidentan kaj sudokcidentan Azion.

En la 16-a jarcento en Mez-Azio cirkulis noto pri rakontado de perso pri teproduktado en Ĉinio kaj medicina efiko de teo. Sed tiu noto estas malpli frua ol tiu de Ĉinio je 2600 jaroj.

Antaŭ la 7-a jarcento Ĉinio jam komercis kun najbaraj landoj kaj ĉina teo atingis unue Koreion kaj Japanion. En la mezo de la 6-a jarcento ĉina budhismo enkondukiĝis en Koreion kaj Japanion kaj dank' al intervizito de monahhoj kaj disvolviĝo de komercado, tetrinkado fariĝis modo de monahhoj kaj nobeloj de Koreio kaj Japanio. Japanio kulturis teon pli frue ol aliaj landoj.

Ĉe la komenco de la 17-a jarcento ĉina teo rapide disvastiĝis tra la tuta mondo.