• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-24 14:51:55    
Festo Ĝongjŭan---budhisma festo

cri

Laŭ la malnova moro en la 15-a de la sepa monato laŭ la luna kalendaro okazis la festo Ĝongjŭan. Gi estas budhisma festo.

Pri la deveno de la festo Ĝongjŭan estas diversaj diroj. Iuj diris, ke Ŝakjamunio enkarniĝis en la utero de sinjorino Mahamaya en la 15-a de la sepa monato. Aliaj asertis, ke en la 15-a de la sepa monato, la tera dio venas en la homan mondon por fari la juĝon pri bono kaj malbono de la homoj, kaj ke nur senĉesa sutrorecitado de taoistoj povas savi la malsatajn spiritojn en la infero el la kondamno de la tera dio. Sed jena budhisma rakonto estas pli populara. Estis dio nomata Muljan. Lia patrino, mortinte, malfeliĉe falis inter la malsatajn spiritojn. Ĉiu manĝaĵo en ŝia buŝo fariĝis forta fajro. Por savi la patrinon, Muljan budhaniĝis kaj petis helpon de Budho. Budho instruis al li la ulambanan sutron kaj diris, ke per recitado de la ulambana sutro li povas venigi diojn de ĉiuj flankoj por kune savi lian patrinon. Tial ĉiun 15-an de la sepa monato Muljan recitis la ulambanan sutron.

Pro tiu rakonto la riĉuloj kredantaj je budhismo venigis, ĉirkaŭ tiu tago, bonzojn kaj bonzinojn por reciti la ulambanan sutron kaj preĝadi. Ili starigis budhan altaron kun incensujo, vino kaj manĝaĵoj por esprimi sian pian karmemoron al la forpasintaj gepatroj, geavoj, gepraavoj kaj eĉ al tiuj de pluraj aliaj generacioj. Ili ankaŭ donis almozon al bonzoj kaj bonzinoj kiel dankesprimon al la gepatroj pro ilia flegado. Iuj donis almozon al malriĉuloj por montri sian moralecon kaj bonkorecon. Same kiel en la Festo de Klaro kaj Brilo, ĉirkaŭ la 15-a de la sepa monato multaj vizitis la tombojn de siaj prauloj. Krome, tiutage iuj recitis la ulambanan sutron por rememori la malsatajn kaj solecajn spiritojn, tial la festo estis nomata ankaŭ "Spirita Festo". Oni povas diri, ke inter la popolaj festoj en la antikva Ĉinio, tiu ĉi estas la plej superstiĉa.

Poste en tiu tago, krom reciti sutron, oni nokte lumigis lanternojn sur rivero. En Ming-dinastio en sudaj regionoj oni lumigis 36 lanternojn kaj lasis ilin flosi laŭ la riverfluo. Tio signifas liberigi la mortintojn el la soleco. En Junnan-provinco furoris simila moro. Ĉiuj familioj faris multe da lotusfloraj lanternoj, metis ilin apud vojon aŭ sur riveron. Se neniu lanterno subakviĝis, tio signifas, ke tie ne estas maljuste mortintaj homoj. Iuj lanternoj en formoj de sovaĝaj anasoj kaj anseroj, fiŝoj, testudoj kaj aliaj bestoj estis metitaj sur riveron kiel oferaĵoj al Dio. Vere ĝuinda estis la nokta pejzaĝo kun la brila luno en la ĉielo kaj flagrantaj lampetoj sur la rivero.

En Shanxi-provinco, vespere de la 15-a de la sepa monato, kamparanoj aŭ trinkis brandon kolektive aŭ flirtigis kvnkolorajn flagojn en kampo kun bone kreskantaj plantoj por simboli riĉan rikolton. En Gansu-provinco tiuvespere oni bruligis meĉojn en la mezo de bovloj borderitaj per tranĉitaj kolorpaperaj petaloj. En Ĉaŭ'an-gubernio de Guangdong-provinco cirkulis rakonto: Iam vivis granda bienulo nomata Ŝju. Pro lia tirando la kamparanoj decidis leviĝi kontraŭ li. Ili kaŝe elektis la 15-an de la sepa monato por la leviĝo kaj atakis en naŭ grupoj kaj mortigis multe da lokaj tiranoj kaj malbonaj sinjoroj. Sed la leviĝo estis kruele subpremita. La lokaj kamparanoj ĉiujare en tiu tago bruligis incensojn por rememorigi pri la senkulpaj viktimoj.