• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-24 16:56:02    
Lugou-ponto

cri

En la sudokcidenta antaŭurbo de Pekino estas antikva ŝtona Lugou-ponto konstruita antaŭ pli ol 800 jaroj. Ĝi ĝuas grandan famon pro la mondskua evento, eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito en la 7-a de julio de 1937. Ĝi estas la plej malnova multarka ŝtona ponto en Pekino.

La ponto longas 266.5 metrojn kaj havas 11 spanojn. La ponto estis farita el granito kaj la mezaj spanoj estas pli larĝaj ol la flankaj. La 10 pilieroj staras sur sedimenta stratumo el sablo kaj rulŝtonoj en dikeco de 9 metroj. La flankoj de la pilieroj kontraŭ la fluo estis konstruitaj en formo de beko por rompi glaciajn blokojn kaj moderigi la forton de torenta fluo. La bekoj estis garnitaj per triangula feraĵo por gardi la pilierojn kontraŭ puŝego de torenta fluo kun glacio.

La ponto ĝuas famon ankaŭ pro siaj delikataj gravuraĵoj. 281 kolonetoj sur la ponto estis gravuritaj je lotusa floro ĉe la supro kaj lotusa folio ĉe la bazo. La kolonetoj krampas inter si 279 ŝtonajn blokojn gravuritajn je diversaj desegnoj. La suproj de la kolonetoj estis grvuritaj je 489 leonoj en diversaj grandecoj kaj mienoj.

Ĉe ambaŭ ekstremoj de la ponto staras po kvar ornamaj kolonoj en alto de 4.65 metroj, majstre gravuritaj. Krome tie staras ankaŭ po unu kvadrata kiosko el blanka marmoro, kaj la kvar kolonoj de la kiosko estis delikate gravuritaj je drakoj. En unu kiosko staras monumento kun skribo de imperiestro Kangxi pri la rekonstruado de la ponto kaj en la alia estas steleo kun skribo de imperiestro Qianlong pri la titolo de la ponto "Matena Luno ĉe Lugou".

Oriente de la ponto estas urbo Wanping, kiun oni instalis antaŭ centoj da jaroj por defendi la ĉefurbon. Nun la vizitantoj ankoraŭ povas vidi la postsignojn de pafado kaj kanonado de la Kontraŭjapana Rezistmilito eksplodinta en la 7-a de julio de 1937. La urbo estas loko por rememorigi la historian eventon. Norde en la urbo estas Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, kaj oriente estas Tombejo de Martiroj de la Kontraŭjapana Rezistmilito. Sur la pordoturo de la urbo estas Memordomo por la Evento de la 7-a de Julio kaj Eksponejo de Antikvaj Pontoj de Ĉinio.