• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-24 17:03:07    
Naciecoj de Xinjiang (foto)

cri

La ujgura nacieco estas antikva nacieco en la norda parto de Ĉinio. "Ujguro" estas mem titolita nomo de la ujgura nacieco, kaj signifas "solidarecon" aǔ "unuiĝon". La ujgura nacieco estas la plej grandnombra nacieco en Xinjiang. Pli ol 7 milionoj da ujguroj loĝas tra la tuta regiono, kaj plejparte en Kash, Hetian, Aksu kaj aliaj lokoj sude de la montaro Tianshan. Ili havas siajn proprajn lingvojn parolan kaj skriban.

La tradiciaj kostumoj de ujguroj: Ĉiuj ujguroj, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu viroj ĉu virinoj, portas surkape la etan broditan ĉapon kvareĝan. Viroj ĝenerale ŝatas sin vesti per la longa robo ekstere kaj la ĉemizo kun broditaj desegnoj. Virinoj kutimas sin vesti per la longa jupo kun la nigra veŝto butonita antaǔ la brusto, sin ornami per orelringoj, braceletoj, ringoj, kolieroj ktp. Kaj la knabinoj ĝenerale havas harplektaĵojn. La nunaj urbaj loĝantoj de Xinjiang emas porti modajn vestojn furorantajn.

La ujguroj estas ĝentilaj. Kiam ili renkontis pliaĝulojn aǔ amikojn, ili kutimas meti sian dekstran manon sur la bruston kaj klini sian korpon antaǔen, dirante salutajn vortojn. Ili ankaǔ estas tre gastamaj.

La ujguroj ankaǔ estas kantema kaj dancema nacieco. Ilia dancado estas facilmova kaj eleganta, famas pro rapida turnado kaj variado, kaj spegulas la optimisman kaj senĝenan karakteron de ujguroj.

La ujguroj sin okupas ĉefe je agrikultura produktado. Ili ankaǔ entreprenas brutbredadon kaj komercadon, samtempe ili havas la tradician metiartan industrion sufiĉe evoluintan, kun alta arta nivelo. La de ili faritaj tapiŝoj, brodaĵoj, silkaj ŝtofoj, kupraj kruĉoj, tranĉiletoj, naciecaj muzikiloj kaj aliaj posedas aparte karakterizan naciecan stilon.

Kazaĥa Nacieco

En Xinjiang nun estas miliono kaj ducent mil kazaĥaj naciecanoj, kiuj loĝas ĉefe en la Ili-a Kazaĥa Aǔtonoma Subregiono, kaj havas siajn proprajn lingvojn parolan kaj skriban.

La kazaĥoj plejparte sin okupas je brutbredado. Krom malmulte da kazaĥoj, kiuj fiksloĝiĝis por entrepreni la agrikulturan produktadon, la plejparto de kazaĥoj translokiĝas de unu paŝtejo al alia laǔ ŝanĝiĝo de sezonoj, pasigante la nomadan vivon.

La kazaĥoj estas fervoraj kaj gastamaj, emas regali gastojn per la plej bonaj manĝaĵoj de sia familio. Kiam venas gastoj, ili ofte buĉas ŝafon por gastigado. Dum manĝado, la gastiganto antaǔ ĉio prezentas teleron da ŝafaĵo kun la ŝafkapo al la gasto, kaj la lasta devas fortranĉi pecon el la dekstra vango de la ŝafkapo kaj manĝi ĝin, poste fortranĉi ŝaforelojn kaj donaci ilin al infanoj de la gastiganta familio, fine la gasto devas redoni la ŝafkapon al la gastiganto.

La kazaĥoj ĉiuj lertas en rajdado. Junaj viroj ŝatas sin amuzi per luktado kaj ŝafkapto. Okaze de festo aǔ celebrado, la paŝtistoj okazigas prezentadon kaj konkurson de ĉeval-rajda arto, kaj la sur-ĉevala persekutado fare de knabinoj al junuloj estas la plej plaĉa amuzaĵo por la gejunuloj, ankaǔ liveras la bonan ŝancon al ili serĉi sian amaton aǔ amatinon.

Kirgiza Nacieco

En Xinjiang loĝas pli ol 150 mil kirgizaj naciecanoj, kiuj havas siajn proprajn lingvojn parolan kaj skriban.

La kirgizoj ĉefe loĝas en la Kirgiza Aǔtonoma Subregiono sur la Pamira Altebenaĵo en la okcidenta parto de Xinjiang. Ili entreprenas ĉefe brutbredadon. Somere ili ĝenerale loĝas apud riveroj, kaj vintre ili translokiĝas al sunaj montvaloj. Fiksloĝaj kirgizoj vivas en la eben-tegmenta kvadrata domo kun muraj niĉoj kaj lukoj, kaj ĉirkaǔ la domo ili plantas legomojn kaj fruktojn. La manĝaĵoj de kirgizaj paŝtistoj estas riĉaj je specoj. Ili ŝatas manĝi buteron kaj laktaĵojn. Kirgizaj viroj emas porti la feltan ĉapon, kaj virinoj la jakon butonitan sur la brusto. Knabinoj sin ornamas per multaj harplektaĵoj, kaj la edziniĝintaj junulinoj per du harplektaĵoj.