|
|
(GMT+08:00)
2004-12-24 17:19:55
|
|
Neĝa montaro Yulong
cri
La montaro Yulong (Yulong en la ĉina lingvo signifas Jadan Drakon) staras en Lijiang, sudokcidenta Yunnan. Laŭdire ĝi renomiĝis pro sia plej alta pinto neniam surgrimpita de homo. Ĝiaj 18 pintoj kun altitudo de pli ol 5 mil metroj imponas ĉe la orienta bordo de la rivero Jinsha kaj kovras areon de 440 kvadrataj kilometroj. Ĝi portas la nomon pro tio, ke ĝia supro estas kovrita de neĝo kaj ĝia talio vualita de nebulo, kiuj sub la sunradioj similas al jadaj drakoj. Frumatene ni veturis de Lijiang al la montaro. Ambaŭflanke de la vojo etendiĝas blankaj sablaj strioj, aro kaj aro da arbedoj, malaltaj pinoj kaj herboj. Nia ĉiĉerono petis nin diveni aĝojn de tiuj pinoj. Laŭ ilia malalta staturo ni imagis, ke ili aĝas 2-3 jarojn, sed la ĉiĉerono diris, ke ili aĝas jam dekojn da jaroj, sed nur pro alta altitudo, malvarma vetero kaj manko de oksigeno ili ne povas kreski alte. La ĉiĉerono ŝercis, ke ĝuste pro tio naŝi-anoj vivantaj ĉi tie ne havas altan staturon. La ŝoseo etendiĝas supren kaj nebulo pli kaj pli densiĝis. Akveroj flirtis en nian veturilon. Ĉu nebulo aŭ pluveto? Neniu sciis. Malproksime malhele verdaj montkrestoj jen aperis jen kaŝiĝis en nebuloj kaj neĝaj montpintoj reflektis orajn radiojn de la suno supre de nubaro. Pli ol du horojn poste ni venis al la malsupra stacio de kablotramo de la montaro Yulong por veturi per ĝi al Shanzidou, ĉefa montpinto kun altitudo de 5596 m. Kvankam estis junio, tamen la monta vento malvarmis ĉe la stacio 3356 m super la marnivelo. La vestoj ne povis rezisti al la frosto en la montaro. Ni kuris en la stacion por lui mantelon kaj oksigeno-sakon. La kablotramo supren veturis. Leviĝinte apenaŭ 10 m alten, ni jam estis supre de la stacio. Nebulo nin ĉirkaŭis iom post iom, akveriĝis sur la fenestro de la kablotramo kaj baris nian rigardon. Subite aŭdiĝis agrablaj kantoj de birdoj. Ni tuj ekserĉis per la okuloj en densa arbaro tra la fenestro de la kablotramo, forviŝinte la akverojn sur ĝi. Kie estas ili? Ni vidis nur flavaĵojn en densa verdaĵo, ĉu ili estis folioj de arbo aŭ sovaĝaj floroj, ni ne povis distingi. "Jen rododendroj!" Mi rigardis en la direkto montrita de la kolego. Ja aroj kaj aroj da rododendroj pompe floris. Kaj la kantoj de birdoj senĉese flirtis ĉe niaj oreloj, pro tio la tuta arbaro vigliĝis kaj ni ekĝojis kaj diskutis pri nombro de specioj de vegetaloj kaj animaloj en la montaro. Subite la kablotramo tremis kaj preskaŭ vertikale supreniris momenton. Rododendroj malaperis kaj kantoj de birdoj ne plu aŭdiĝis. Aperis maldekstre de nia kablotramo nudaj rokoj, kaj ene de nia kablotramo tuj regis silento. Iuj el ni, kun la lipoj purpuriĝintaj, eksuferis de alpa malsano. Post kiam nia kablotramo grimpis kelkajn krutajn deklivojn, griz-nigraj rokoj tute anstataŭis la verdan montkreston. Iom post iom aperis neĝo. Niaj kolegoj, kiuj intencis serĉi saŭsureon (Saussurea involucrata) antaŭ la vojaĝo, tiam silente sidis en la kablotramo. Finfine neĝo regis nian tutan horizonton. Kun skuiĝo nia kablotramo atingis la celon ekster nia rimarko. Ni profunde enspiris freŝan kaj malvarman aeron de la neĝa monto. Eble, tio estas ununura pura aero en la mondo, krom tiu de Tibeto. Ni haste enpenetris en la veran neĝan kaj glacian mondon. Kiel pompa estas la pejzaĝo! La alta montpinto Shanzidou sin kaŝis en nubaro, kiel maljunulo, kun longa griza barbo, rigardanta nin. Grandaj kaj malgrandaj montkrestoj ĉirkaŭis ĝin por defendi ĝian majestecon. La mallarĝa vojeto el tabuloj subtenataj de fostoj sur la montdeklivo jen sin kaŝis en la montaro jen malaperis en nebuloj. En serena tago neĝo reflektanta sunradiojn forte okulfrapas, ke oni nepre devas porti sunokulvitrojn. Eĉ ni nordanoj, kiuj jam alkutimiĝis al la neĝa mondo, ne povis elteni emocion, spertante tiom grandiozan neĝan pejzaĝon en floranta somero, por ne paroli pri sudanoj, kiuj neniam vidis neĝon. Krom nia surprizo, estis en tiu neĝa mondo ankaŭ nia gajeco: grimpi ŝtonan kolonon kun signo de altitudo por fari fotadon, libere kanti al valo, amuziĝi per interĵetado de neĝaj buloj sur la tereno ĉe la montpiedo, aŭ foren rigardi ĉe la balustradon de la vojeto. Eĉ se oni senmove staris tie, oni povis ĝui la palan sunon, maldensan nebulon, etan pluvon, flirtantan neĝon kaj eĉ hajleton. Neniu sciis, kiam la nubaro foriros. La majesta Shanzidou trembrilis en la suno, ni senprokraste levis la fotoaparaton por fari foton. Preskaŭ samtempe, kiam oni premis la obturilon, nuboj ŝajne naskitaj en la montdeklivo tuj kaŝis la montpinton Shanzidou. Restis al tiuj, kiuj bele pozis, ke oni fotu ilin, nur vei pro efemera ĉarma pejzaĝo. Momenton poste ankaŭ la viroj plej fortaj el ni ne povis elteni sin sur alta montpinto kaj iliaj lipoj ekpurpuriĝis. La ĉiĉerono kun bedaŭro gvidis nin descendi la montpinton. Forlasante la lokon, ni retrorigardis la montaron Yulong. Ĝi silente staras tie, kun siaj krestoj sin kaŝantaj en nuboj, tute same kiel ni ĝin vidis je la unua rigardo. Nia veturilo portis nin iom post iom foren de la montaro, tamen ni neniam forgesos la misteron kaj purecon de la montaro.
|
|
|