• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-24 17:32:31    
Pitoreska Guilin

cri
Guilin, pitoreska historia kultura urbo, situas en la nordoriento de la Guangxi-a Ĝuang-nacia Aŭtonoma Regiono. Lijiang-rivero fluas de Guilin al Yangŝuo, kaj ambaŭborde viciĝas belegaj Diecai-monto, Fubo-monto kaj monto Elefanta Rostro. Sube estas du turismaj lokoj proksime de Guilin.

Lijiang-rivero

Lijiang-rivero estas grava konsistiga parto de la pejzaĝo de Guilin. Ĝi fontas de Kato-monto kaj trafluas Guilin kaj Yangŝuo.

Inter Guilin kaj Yangŝuo ĝi estas dividita en tri partojn.

La unua parto:

De Guilin ĝis Huangniu-valo. Ambaŭborde kontinuas urbetoj, vilaĝoj kaj kampoj. Tie la vidindaj lokoj estas monto Elefanta Rostro, miljara banjano de Longmen kaj antikva urbeto Dawei.

La dua parto:

De Huangniu-valo ĝis Ŝuiluo-vilaĝo. La rivero estas krampita de kontinuoj da montoj ambaŭborde. Tie estas la plej bela vidindaĵo, kaj tie staras multaj rokoj vekantaj liberan imagon.

La tria parto:

De Ŝuiluo-vilaĝo ĝis Yangŝuo. Ambaŭborde kontinuas verdaj montetoj kun bambuaroj, forstoj, kampoj, vilaoj kaj fiŝistaj vilaĝoj.

La beleco de Lijiang-rivero montriĝas ne nur per verdaj montoj, klara akvo, mirindaj kavernoj kaj belformaj rokoj, sed ankaŭ per profunda baseno, riskoplena fluejo, fonto kaj akvofalo. Cetere la pejzaĝo de la rivero ŝanĝiĝas laŭ alterno de sezonoj. En serena tago la montoj reflektiĝas en akvo, kaj en pluvo la montoj kaj rivero estas vualitaj de nebulo.

Ĉiu kubmetro da akvo de la rivero entenas 37 gramojn da sablo, tial la akvo estas tre klara kaj fiŝoj en akvo klare videblaj.

Yangŝuo

En Yangŝuo-gubernio troviĝas pli ol 20 mil montoj en tre diversaj interesaj formoj, kaj inter la montoj fluas 16 riveroj kaj 69 kilometroj da riverparto trafluas Yangŝuo. Ambaŭborde estas multaj karstaj kavernoj kaj miljara banjano. Tie oni vidas ankaŭ antikvajn urbetojn kaj gravuraĵojn sur rokoj.

Yangdi-digo

Surakva turisma loko, plej bela el la vidindaĵoj de Yangŝuo. La vojaĝlinio longas 48 kilometrojn kaj estas vizitinda por ĉinaj kaj fremdlandaj turistoj. Tie la akvo estas tiel klara, ke oni povas vidi la fundon. Laŭlinie viciĝas domoj ombrataj de ĉenoj da bambuaroj.

Pitoreskejo en gubernia urbo

La pitoreskejo areas 6 kvadratajn kilometrojn. Tie la natura pejzaĝo harmonie kunfadiĝas kun la vidindaĵoj kreitaj de homoj. Tie estas Lotus-monto, Knabo-monto, surrokaj gravuraĵoj en Nanŝan kaj en Lotus-kaverno, loĝejo de fama ĉina pentristo Xu Beihong, memorhalo de Sun Yatsen k.a.

Pitoreskejo Gaotian

Ĝiaj karakterizaj pejzaĝoj estas miljara banjano kaj Luno-monto. Estas interese, ke sur la pinto de Luno-monto estas granda ronda truo, simila al luno. Rigardate de malsamaj lokoj, la truo montras diversajn fazojn de la luno.

Pitoreskejo de Yulong-rivero

La rivero fontas en Lingui-gubernio, kun longo de 42.5 kilometroj. La plej bela parto estas tiu inter Yulong-ponto kaj Qing'e-pramejo. Tie estas ruinoj de konstruaĵoj de Tang- kaj Song-dinastioj, tombejoj de Han-dinastio, antikvaj arbaroj kaj klaraj fontoj. Krome tie estas vidindaj Wuzhi-monto, ruino de antikva urbo Guiyi kaj tombejoj de Han-dinastio.