• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-27 14:00:59    
Ĉina tekulturo (2)

cri

La tekulturo de Ĉinio havas longan historion. La ĉinoj trinkis teon, kreis kaj disvolvis tearton kaj teceremonion kaj verkis multajn librojn pri teo, kiel ekzemple "Libro de teo" kaj "Plukado de tefolioj", kiuj formis teceremonian spiriton de Ĉinio. Ĝi siaflanke spegulis la disvolviĝon de Ĉinio en politiko, ekonomio kaj religio.

Historio de disvolviĝo de tekulturo

Ĉirkaŭ la 300-a jaro multaj intelektuloj komencis trinki teon kaj burĝonis tekulturo. En la 780-a jaro aperis "Libro de teo" de Lu Yu. Ĉirkaŭ la 1000-a jaro aperis inter intelektuloj societoj de tetrinkemuloj kaj la kutimo de tetrinko aperis ankaŭ en la kortego. Imperiestro de Song-dinastio (960-1279) tre ŝatis trinki teon kaj establis en la palaco institucion por teo kaj oni komencis klasifiki teon. La ŝato en la palaco vekis furoron ĉe la popolo, kaj tiam oni donacis teon al amikoj, regalis gaston per teo kaj prezentis teon por geedziĝo, kaj ĉe la popolo eĉ okazis teceremonia konkurso.

En la lastaj jaroj de la 14-a jarcento teo fariĝis temo en sennombraj literaturaĵoj. En la 17-a jarcento pli kaj pli multiĝis la specoj de teo kaj aperis profesio koncerne teeksportadon.

En la lastaj jaroj la jara produktokvanto de teo superis 600 mil tunojn kaj sinsekve aperis novaj societoj de tetrinkemuloj kaj esplorantoj de tekulturo. Pli kaj pli multiĝis tetrinkejoj kaj esplorado pri tekulturo disvastiĝis eksterlande. Multaj lokoj de Ĉinio aranĝas te-festivalon en famaj produktejoj de teo, ekzemple Yunnan- kaj Fujian-provincoj.

Te-sanktulo Lu Yu

Iun aŭtunan matenon de la 733-a jaro, maljuna bonzo Zhiji estis faranta korpoekzercadon. Li aŭdis kriojn de sovaĝanseroj kaj iris laŭ la sono profunde en fragmitejon. Li vidis, ke multaj sovaĝanseroj kovris per siaj flugiloj bebon purpuriĝintan pro frosto. Li tuj portis la bebon en la templon kaj donis al ĝi la nomon Lu Yu.

Lu Yu estis lernema kaj progresis rapide dank' al instruado de la erudita bonzo. Lu Yu ŝatis poezion sed ne budhismon kaj interesiĝis pri teo, kiam li preparis tetrinkaĵon por la majstro. Poste Lu Yu forlasis la templon.

Li venis al iu teatra trupo kaj aktoriĝis. Lia elstara aktorado multe plaĉis al iu prefekto, kaj tiu lasta donacis al li poeziajn librojn kaj skribilaron.

Kaj tiam Lu Yu komencis diligentan lernadon. Li studis teon kaj ofte iris serĉi droĝerbojn, florojn kaj foliojn, kies infuzaĵoj estas trinkeblaj. Li povis ne nur kuraci kunlernantojn, sed ankaŭ fari multajn ŝatatajn trinkaĵojn. Li registris la procedon de tepreparado. Foje li iris kolekti sovaĝajn krizantemajn florojn kaj trovis fonton apud granda ŝtono sur montodeklivo. Li petis larĝigi la fonton kaj nomis ĝin "Fonto de Lu Yu". La fonto estas neelĉerpebla kaj la akvo estas tre klara kaj dolĉa, per kiu li infuzis teon.

Post granda penado li finis la skribadon de "Libro de teo", la unua faka verko pri tekulturo.

Trinkilaro kaj tearto

En Ĉinio oni uzas tetrinkilarojn porcelanajn, fajencajn, lakĉizitajn, vitrajn, metalajn, lignajn kaj bambuajn. La plej superaj tetrinkilaroj estas faritaj el purpura kaolino en Yixing de Jiangsu-provinco.

Nuntempuloj trinkas teon en tri manieroj:

1. El tetaso kun kovrilo - En la antikva Ĉinio, ĉu en kortego, ĉu inter la popolo, oni trinkis teon el taso kun kovrilo. Tio estas la plej populara maniero.

2. El granda kruĉo - De antikveco la ĉinoj prenis kruĉon kiel kutiman ujon por trinki teon. Oni infuzis teon en granda kruĉo kaj dividis la infuzaĵon. Tiu maniero estas multe pli populara en la nordo ol en la sudo.

3. Teceremonio Gongfu - Maniero ŝatata en la suda parto de Fujian-provinco kaj Guangdong-provinco. La procedo estas tre pedanta. Por tio oni devas pretigi specialan trinkilaron kaj ankaŭ bonajn tefoliojn kaj bonan akvon. Malsamaj specoj de teo postulas malsamajn manierojn por infuzado.

Famaj specoj de teo

Teo de Ĉinio estas klasifikita en 8 kategoriojn:

Bruna teo estas fermentigita, kaj la plej fama estas bruna teo produktita de Qimen.

Verda teo estas bake sekigita freŝa tefolio, kaj la plej famaj estas Yuhuaĉa, Lumudan de Jiangŝan, Longjing de Xihu kaj Maojian de Xinyang.

Blanka teo: la plej famaj estas Baimudan kaj Yinzhenbaihao.

Flava teo: Yinzhen de Junŝan.

Nigra teo: Puerĉa.

Aromita teo: Jasmena teo, roza teo kaj osmanta teo.

Wulong-teo: Wulong de Taiwan kaj Tieguanyin de Fujian.

Premita teo: teo premita en formo de briko aŭ bulo, longe konservebla.

Funkcioj de teo

Krom trinki infuzaĵon de teo, oni uzas teon ankaŭ en gastronomio.

Oni uzas teon en gastronomio pro ĝia farmacia funkcio. De antikveco ĉinoj kredis, ke ĉiuj manĝaĵoj havas farmacian funkcion. Teo havas koloron, aromon, guston kaj formon, kaj servas kiel spicaĵo kaj medikamento, tial pladoj kun teo havas duoblan funkcion, ke ĝi povas stimuli apetiton, kvietigi malsaton kaj preventi iujn malsanojn. Ekzemple oni kuiras ovon en teo kaj diversaj spicaĵoj, miksas teon kun kaĉo aŭ rizo, preparas senkrustigitajn salikokojn kun teo, vaporumas karason kun Longjing-teo, buljonon kun teo kaj tomatan supon kun verda teo.