• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-27 14:04:54    
Kulturo sur la haŭto (1)

cri

Ŝajnas, ke ĉiuj nacioj havas tutan moron. Amerikaj indiĝenoj tranĉas la haŭton kaj ŝmiras salon en la vundojn por ricevi elstaraĵojn, opiniante, ke ju pli la cikatroj dikas, des pli ili belas; nuba-aj virinoj de Sudano tutas sian korpon tri-foje en la vivo, vundante al si preskaŭ la tutan haŭton, kaj nur post tio ili povas fariĝi "belulinoj"; kaj laosaj viroj fieras pri tatuitaj drako kaj tigro sur la tuta korpo...

Tatuaĵojn faris kaj faras ankaŭ diversnaciaj ĉinoj antikvaj kaj modernaj. Sur koloraj ceramikaĵoj faritaj dum neolitiko kaj elterigitaj en Gansu, Qinghai kaj aliaj lokoj en nordokcidenta Ĉinio estas desegnoj pri homa vizaĝo kun haŭtaj makuloj aŭ strioj de leoparda kato, tigro, leopardo kaj aliaj bestoj. En historiaj libroj legebas notoj pri barbaroj kun tatuitaj vizaĝo kaj piedoj aŭ kun nigrigitaj dentoj. Fakte, ĉu tatuado ĉu dento-nigrigado, per kiuj oni sin beligis, prezentas la nacian kulturon. Ili estas tre gravaj por la historia kaj kultura heredado kaj disvastigo de la etnoj sen skriba lingvo.

Signo de Prapatroj

Ĉiuj nacioj havas siajn proprajn tatuaĵojn. Rigardante sin kiel posteulojn de tigro, ji-oj, vivantaj en Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, tatuas tigron sur la haŭto. Prenante serpenton kiel sian prapatron, Paiwan-anoj de Gaoshan-nacio loĝantaj en Taiwan tatuas serpenton sur la haŭto. Kiam serpento endomiĝas, ili traktas ĝin kiel prapatron kaj preparas festenon por bonvenigi ĝin; kaj kiam ĝi eldomiĝas, la mastro diras kun bastono en la mano: "Prapatro, mi akompanos vin." Li lasas la serpenton volviĝi ĉirkaŭ la bastono kaj eskortas ĝin al arbaro.

La totemo tatuita sur la korpo servas ankaŭ kiel etna signo. Kemu-oj en Yunnan opinias, ke kun tiu signo oni povas trovi la prapatrojn post sia morto. Laŭ ĝingpo-oj, la plej kontentiga fino de la homa vivo estas postmorta renkontiĝo kun la prapatroj kaj oni povas trankvile vivi kaj labori nur post kiam oni bone aranĝas la funebraĵojn por la mortinto. Tial por la funebra ceremonio oni sendas 8 junulojn al profunda arbaro kaj laŭ peto sorĉisto tatuas ilin de la vizaĝo ĝis la piedoj per ruĝa, nigra kaj blanka koloroj. Post tio ili fariĝas "fantomoj" el aliaj mondo kaj kondukas la animon de la mortinto al la loko, kie estas liaj prapatroj…

Heroa Medalo

Taj-oj en Yunnan kredas je la Malgranda Vehiklo. La 7-8-jaraj knaboj estas sendataj al budhisma templo por sutro-lernado. Antaŭ ol adeptigi ilin, oni tatuas sur ilia haŭto pagodon, sutron, aforismon kaj sorĉvortojn aŭ kuriozajn vegetaĵojn, birdojn kaj bestojn de la tropika pluvarbaro, en kiu ili vivas.

Tatuado kaŭzas grandan doloron al la homa korpo. La tatuitoj devas havi firman volon kaj kredon. Ju pli multajn kaj komplikajn tatuaĵojn viro havas, des pli bela kaj brava oni lin rigardas. Tio estas kriterio por virinoj elekti amaton. La viroj ne klerigitaj en templo, nek havantaj tatuaĵojn sur la korpo estas malestimataj. Pro tio taj-aj viroj preferas tatui la tutan korpon, eĉ la frunton, postaĵon, akselojn kaj umbilikon. Nobeloj tatuas sin per ruĝa koloro kaj malriĉuloj per la nigra. Ĉu nobeloj ĉu malriĉuloj, ili ĉiuj fieras pri la tatuaĵoj sur la tuta korpo kaj prenas ilin kiel heroajn medalojn. Tatuataj, ili rememoras sian heroan prapatron: Antaŭe, en la ĉielo ne estis suno. La teron prilumis brila perlo sur Bodhi-arbo. Poste la perlon ŝtelis demono. Iu junulo decidis retrovi ĝin. Li faris penigan vojaĝon tra vasta arbaro, trans montoj kaj riveroj, kaj nodis lianon por signado de vojo, tamen li perdiĝis. Li do pentris sur sia korpo pejzaĝoj laŭ la vojo per nigra arbosuko, sed ili estis al si la haŭton per dornoj kaj enigis la nigran sukon en la vundojn. Post kiam lia tuta korpo kovriĝis de desegnoj, li retrovis la perlon kaj hejmen revenis dank' al la signoj sur la korpo, nelonge poste li forpasis...Ekde tiam la lokanoj pli kaj pli respektas budhismon kaj rememoras lin per tatuado.