La 10-an de septembro 1933 la Ŝanhaja Esperantista Ligo okazigis la duan kunvenon kaj en ĝi estis unuanime aprobita la devizo "Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio". La manifesto de la kunveno tekstas: Ni ĉiuj opinias, ke la Esperanto-movado ne estas supersocia kaj esperantisto absolute ne estas superhomo. Tial praktikante Esperanton, ni neniam forgesos la socion kaj epokon, en kiuj ni vivas. Samkiel aliaj sociaj kulturaj movadoj, ankaŭ nia Esperanto-movado suferas de socia ĥaoso kaj nia koro estas atakata de la imperiisma agreso. Precipe en la nuna Ĉinio, kiu estas parte okupita de diversaj imperiismaj landoj, la Esperanto-movado suferas pli multe kaj pli profunde. Laŭ ni, la sklaveco, en kiu troviĝas la ĉinaj popolanoj, estas ja la plej granda baro por disvolvi la ĉinan Esperanto-movadon. Ke la imperiistoj sklavigas ĉinojn, tio estas des pli malproksima de la egaleco, kiun ni esperantistoj rigardas kiel altan idealon. Sendube, la ĉinaj esperantistoj dediĉu sin al la liberigo de la ĉina nacio. La urĝa tasko de la nuna ĉina Esperanto-movado estas per Esperanto batali kontraŭ la imperiisma milito kaj por la libereco kaj egaleco de Ĉinio.
La devizo ricevis varman aprobon de la ĉinaj esperantistoj kaj multaj aliaj Esperantaj grupoj de Ĉinio sekvis la devizon kaj aktivadis, kiel la Ŝanhaja Esperantista Ligo. La 23-an de junio 1933 estis fondita la revuo La Lumo de Esperanto en Pejpin. Ĝin sekvis la revuoj Esperanto en Qingdao, Verda Flamo en Shaoxing, Verda Flago en Chengdu, La Semisto en Taiyuan kaj Mondeto en Wusong. Ili ĉiuj aktivadis surbaze de la devizo, kiu fariĝis la gvidprincipo de la ĉina Esperanto-movado en la jaroj 1931-1949.
La 5-an de aprilo 1934 la Ŝanhaja Esperantista Ligo translokiĝis en la straton Kade de Ŝanhajo. En la nova sidejo neestis metitaj materialoj suspekteblaj de Kuomintanga spionoj. La dokumentoj de ĈPEU, alilandaj korespondaĵoj kaj similaj estis kaŝitaj hejme de ĝiaj membroj. La ligo faris ĉiutagan laboron tute malkaŝe. Ekzemple, antaŭ ol funkciigi Esperanto-kurson, ĉiufoje ĝi aperigis anoncon en la ŝanhajaj famaj ĵurnaloj, kiaj Shen Bao kaj Novaĵ-ĵurnalo. Krom ordinaraj Esperantaj libroj, la esperantista librejo vendis ankaŭ Esperantajn tradukojn de verkoj de famaj personoj, ekzemple, La Komunista Manifesto de K. Marks kaj F. Engels. La Ŝtato de Revolucio de Lenin, Pri la Fundamento de Leninismo de Stalin, Kiel Mi Lernis de M. Gorkij k.a.
La Ŝanhaja Esperantista Ligo efektive ludis la rolon de tutlanda organizo. Laŭ statistiko en septembro 1933, la ligo havis 393 membrojn, inter kiuj 237 laboris en aliaj lokoj de Ĉinio.
La organo La Mondo de la ligo havis pli ol 2 500 legantojn. La plejparto de ili estis ĝiaj membroj kaj lernantoj de la koresponda lernejo. La Mondo fakte funkciis kiel ligilo inter la ĉinaj esperantistoj.
Por unuiĝi kun alilokaj esperantistoj kaj por liberigi la patrolandon, sur la kovrilpaĝo de ĉiu numero de la revuo legiĝis la devizo Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio. De decembro 1932, kiam estis fondita la revuo, ĝis la fino de 1936, kiam ĝi ĉesis eldoniĝi, ĝi fakte servis kiel la direktilo por la ĉina Esperanto-movado. Julie de 1933, komisiite de la Internacia Kontraŭmilita Konferenco, la franca progresinta verkisto Barbusse intencis veni al Ĉinio kun esplorgrupo kaj kune kun Song Qingling okazigi kontraŭmilitan konferencon en Ŝanhajo kun partopreno de diverslandaj delegitoj. En aprilo samjare aperis en la revuo La Monde la artikolo sub la titolo Memore al Zamenhof, Bonvene al Barbusse. En ĝi aperis ankaŭ la artikolo de s-ro Hujucz sub la titolo Barbusse kaj 'La Mondo'. En la artikolo s-ro Hujucz konigis sian konatiĝon kun Barbusse en Francio. En la sama numero legeblis la diskuto de pli ol 30 legantoj pri la temoj "Por kio ni bonvenigas Barbusse?" kaj "Kiel la esperantistoj devas oponi kontraŭ la milito?" Bonvenigo al Barbusse signifis fakte edukadon al la legantoj pri patriotismo kaj pri opono kontraŭ la milito. Post sursceniĝo de Hitler la Internacia de Proleta Esperantistaro estis subfosita kaj multaj germanaj esperantistoj estis enkarcerigitaj. La Mondo plurfoje tion skurĝis kaj elmetis la devizon "For la Faŝismon". En la 10-a numero de 1933 La Mondo establis la novan rubrikon "Ĉinio Hurlas" por raporti pri rezistado de la ĉina popolo kontraŭ la japana agreso.
|