• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-27 16:55:32    
Kvinono (1)

cri

Maljuna Li unuafoje venis ĉi tien. Li eliris el aŭtomobila stacio. Nun li staris ĉe vojkruciĝo, ne sciante kien iri. Ĝuste kiam li volis demandi pri la vojo, li levis la kapon kaj vidis, ke en la kontraŭa flanko troviĝas butiko "Ĉiŝujĝen-a Spica Centro". Li ekmemoris, ke antaŭ kelkaj tagoj li legis el ĵurnalo la raportaĵon pri eminenta servo de tiu butiko. "Unu vido pli taŭgas, ol dek aŭdoj". Scivolo pelis lin en la butikon.

Li rigardis tien kaj ĉi tien en la butiko. Vidinte, ke la tabloj brile puras kaj la varoj estas en ordo, li vole nevole laŭdis ĝin en la koro. Li sencele iris al la vitrino de cigaredoj kaj vinoj.

"Onklo," knabino lin afable demandis, "kion vi volas aĉeti?"

Surprizite de tiu demando, maljuna Li kontraŭdiris:

"Ĉu ne licas iom rigardi?"

Tion aŭdis la knabino kaj eksaltis ŝiaj maldikaj brovoj. Maljuna Li klare rimarkis tiun apenaŭ percepteblan esprimon kaj pensis: "Ŝi certe faros riproĉon al mi."

Tamen li ne atendis, ke la knabino ridis kaj sincere diris: "Bonvolu, bonvolu rigardi!" Ŝi montris la varojn per fingro kaj diris: "Rigardu! Tiuj cigaredoj produktitaj de aliaj provincoj, kun la markoj de Aroma Herbo, Tulipo, Ora Folio,… kaj ĉi tiuj estas produktitaj de nia provinco, kun la markoj Ridanta Umeo, Pagodo…"

Ĉe ŝia torenta konigo li nur senĉese kapjesis, mem ne sciante, ĉu respondi aŭ laŭdi.

Post prezentado de cigaredoj, la knabino montris la varbretaron kaj diris:

"Jen famaj vinoj el diversaj lokoj, Maŭtaj de la provinco Guiĝoŭ, Fenĝiŭ de la provinco Ŝanŝji…, kaj ankoraŭ estas diversspecaj koloraj vinoj, ekzemple pruna, roza kaj ruĝa… Ĉi tie estas drogaj vinoj bonkvalitaj kaj malmultekostaj, ekzemple, tigrosta, ginsenga… La ginsenga vino povas fortigi la maljunulojn kaj longigi ilian vivon. Ĝi do plej taŭgas por vi."

Maljuna Li ne havis motivon aĉeti vinon. Sed inspirite de ŝia sincera sinteno, li diris:

"Bone, botelon da ginsenga vino!" (Daŭrigota)