• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-28 16:13:49    
"Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio"

cri
De 1934 ĝis 1936 ofte aperis en La Mondo artikoloj aŭ informoj pri la rezistado de la ĉina popolo. En la 1-a numero de la revuo de 1934 aperis la artikolo La Nuna Esperanto-Movado de Ĉinio. Ĝi montris la firman starpunkton de la ĉinaj esperantistoj en la kriza momento de la ĉina nacio:

"La japana armeo milite okupis la tri provincojn de la Nordoriento de Ĉinio kaj invadis la landinternon de Ĉinio. Vekiĝinte, la ĉinaj popolanoj leviĝis por fari rezistadon. Eksplodis la ĉiuflanka Kontraŭjapana Rezistmilito. Ĉinaj esperantistoj sin ĵetis en la batalon kaj vekis la atenton de la ekstera mondo. Kompreneble, estas ne hazarde, ke la milito, lanĉita de la japana imperiismo, kondukis la ĉinan Esperanto-movadon al la nova etapo."

En la 9-a numero de La Mondo de la sama jaro estis publikigita la artikolo La Subpremataj Koreoj – La Leciono por unusola eliro por ĝi estas batalo. En ĝia 2-a numero de 1935 aperis la artikolo La Pluapaŝa Invado de la Japana Imperiismo, kiu malkaŝis la intencon de Japanio por aneksi nordan Ĉinion. En ĝia 1-a numero de 1936 aperis la longa artikolo Falis Norda Ĉinio. Ĝi detale konigis, kiel la Kuomintang-a registaro subskribis du naciperfidajn konvenciojn kaj kiel ĝi koncesiis nordan Ĉinion al la japanaj invadantoj. Julie de 1936, La Mondo publikigis la artikolon Suferoj de la Nordorienta Popolo kaj konigis ĝian mizeran vivon al la mondo. Eldoniĝis sume 49 numeroj de la revuo, kio multe influis la ĉinan Esperanto-movadon.

La devizo "Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio" koncize esprimis la fortan voĉon de la ĉinaj esperantistoj pri ties kunekzistado kun la nacio kaj la firman volon de la ĉinaj esperantistoj por komplete forĵeti neŭtralismon kaj pacismon. Iuj ĉinaj esperantistoj multe influataj de pacismo kaj komaranismo faris profundan ekzamenon pri la antaŭa ĉina Esperanto-movado. En la 1-a numero de La Mondo de 1935 aperis la artikolo "Memore al la Tria Datreveno de la Evento de la 28-a de Januaro 1932". En ĝis legiĝis: "Kiam ni rememoras la tragedian okazaĵon en la 28-a de januaro 1932 kaj pensas pri la novaj suferoj de nia nacio, ni ne povas ne rememori la perdon de nia movado en la evento. La sidejo, dokumentoj kaj libroj de la ŝanhaja Esperantista Ligo kun longa historio en la ĉina Esperanto-movado estis detruitaj de la kanonado fare de la japana armeo. Aparte dolorindis, ke miloj da Esperantaj libroj konservataj de s-ro Hujucz, estis ruinigitaj. Ni vidis, ke tago post tago intensiĝas la agresado kaj damaĝiĝas la idealo de libero kaj paco de ni ĉinaj esperantistoj. Ni esperantistoj kiel batalantoj por la paco kaj kiel membroj de la subpremataj nacioj devas esti singardemaj kaj preni sur nin la respondecon: Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio kaj Per Esperanto por la Batalo kontraŭ la Imperiisma Milito!

Nature, la evento alportis al ni grandegajn malhonoron kaj perdon. Se ni subigus nin al la imperiisma agreso kaj ne firme batalus kontraŭ la imperiismo, tio estus niaj malhonoro kaj perdon por eterne.

"Ĉinaj esperantistoj, nun ne estas tempo por niprikanti Esperantismon kaj babililon: 'Por la Ĉina Nacio!', 'Por la Homaro!"

El tio videblas, ke la ĉinaj esperantistoj jam plene forĵetis pacismon kaj homaranismon kaj vere suriris la vojon de la kombiniĝo de la Esperanto-movado kaj la naciliberiga movado.