• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-28 17:38:01    
Termofontoj de Tengchong

cri
Estante unu el la tri grandaj termofontaj lokoj, Tengchong ĝuas plej grandan famon pro sia abundo da termofontoj kun alta temperaturo kaj forta vaporado.

La termofontoj de Tengchong situas ĉe Ban-rivero, 10 kilometrojn okcidente de la gubernia urbo. De malproksime oni jam povas vidi vaporon en valo. Sur la deklivoj ambaŭflanke de la valo troviĝas gejseroj, vaporantaj akvejoj kaj bolantaj fontoj. Lokanoj diris, ke oni povas sin bani en Ban-rivero tra la tuta jaro, ĉar la akvo de la rivero kunfluas kun la akvo de termofontoj.

Oriente de la termofontaro estas apika monto, kaj de sur la monto fluas akvofalo en 3 niveloj. Enirinte en la valon, oni tuj vidas vastan pitoreskan areon.

Tie la termofontoj dividiĝas en 14 grupojn, kaj la plej fama estas la Bolanta Poto. Trapasinte vojeton pavimitan per lafo, oni tuj vidas leviĝantan vaporon el densa arbaro en valo. La temperaturo de la Bolanta Poto estas 96.6oC. La fonto diametras 6.12 metrojn kaj profundas 1.5 metrojn. Ondetiĝas la bolanta akvo kaj leviĝas densa vaporo. Ĉirkaŭ la fonto estas multaj truoj elŝprucigantaj varmegan vaporon.Lokanoj faris ĉirkaŭ la fonto

ŝtonajn kavojn kaj metas en ilin rizon kaj ovojn, kiuj estas manĝeblaj post 20 minutoj. La gusto estas plaĉa.

La Bolanta Poto estas la plej alta bolanta fonto kaj apud ĝi staras kiosko. Tie oni havas agrablan panoramon de la valo kun prospera arbaro, kontinuo da montoj kaj vaporo.

La loko havas grandan absolutan altecon, sed tie oni ne sentas malvarmon, male oni sentas sin kvazaŭ en saŭno.

Agrabla silento regas en la loko en stela nokto. Lacaj de vojaĝo, la turistoj venas al la termofontoj por sin bani. En termofonto ili sin banas, frandas ovojn, sidas en vaporo aŭ kuŝas sur ŝtono ŝpruciganta vaporon.

En la Ŝtata Naturparko de Vulkano de Tengchong estas Xiaokong-monto tre taŭga por grimpado. La montpinto konturiĝas kiel trunkita konuso kaj sur la fundo 47 metrojn profunda estas multe da cindro, pumikoj kaj lafoj.

Kvieta akvo glimbrilas kaj vasta herbejo etendiĝas ĝis la montpiedo. Fakte la herbejo estas flosanta sur akvo. La herbejo, formita de intervolviĝantaj herboj dum miloj da jaroj, dikas unu metron. En kaŭĉukaj botoj ni boatis al la la rando de la herbejo kaj atenteme surpaŝis sur ĝin. Kaj ni tuj sentis balanciĝon sub la piedoj kaj ni malleviĝis, dum akvo venis el sub la herboj. Post nelonge sub la piedoj aperis kavegoj.