• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-28 17:48:40    
Kulturo sur la haŭto (2)

cri

Pasporto de juneco

Li-aj virinoj ricevas ekde sia adoleskanteco. Oni tatuas unue ilian vizaĝon kaj poste iliajn brustojn, dorson, brakojn, gambojn kaj piedojn dum 7-10 jaroj, ĝis ili edziniĝos. Kiam knabino atingas la tatuan aĝon, la gepatroj devas konstrui por ŝi apartan demeton. Post tio ŝi rajtas amikiĝi kun knaboj. Se ŝi enamikiĝas al iu, ĉi tiu do tatuas apartan signon sur ŝia mano.

Han-oj opinias, ke belas okuloj brilaj kaj dentoj blankaj, sed por taj-aj virinoj la blankaj dentoj de han-aj viroj malbelas kiel tiuj de ĉevaloj. Taj-aj geknaboj ekŝmiras en la adoleskanteco siajn dentojn per fulgo el kaŝtanarbo. Antaŭ la geedziĝa ceremonio la novedzino devas plinigrigi siajn dentojn.

Blang-aj gejunuloj ofte renkontiĝas ĉirkaŭ fajro en aŭtuna vespero aŭ en religiaj tagoj. Ili faras fulgon el branĉoj kaj reciproke nigrigi la dentojn. Je tio ili debutas en am-afero.

Amuleto

La nacioj, kiuj sin tatuas, plejparte prenas tatuaĵon kiel amuleton, opiniante, ke ĝi povas forpeli malbonon kaj protekti la tatuiton. Taj-aj viroj tatuas la dorson de la oreloj, Laŭdire, tio povas kaŭzi prognozajn tremetojn al la oreloj antaŭ alveno de katastrofo. Ili tatuas ankaŭ sutron kaj sorĉvortojn sur la brakoj, opiniante, ke tio povas defendi ilin kontraŭ ĉia danĝero.

Influite de taj-oj, ĉiuj komercistoj de ĉevalaj karavanoj vojaĝantaj inter Yunnan kaj Birmo sin tatuas por eviti atakon de malsanoj kaj garantii la sekurecon dum la vojaĝo. Ĉar pasintece en la subtropika pluvarbaro ofte furoris epidemioj, la komercistoj venintaj el aliaj lokoj certe petas taj-ajn tatuistojn tatui ilian korpon. Kvankam ili parolas malsamlingve, tamen estas sufiĉe por la tatuotoj fingrumi la deziratajn desegnojn en tatua libro. Iu 80-jara hano diris, ke en sia juneco li petis tatui sur la genuoj po unu tigran kapon, sub ili po unu volviĝantan serpenton kaj sur la brusto drakon. Kun la tatuaĵoj li kuraĝis konduki ĉevalojn trans senhomaj montaro kaj arbaro.

Familia admono, poemo, pentraĵo kaj aliaj

En la dinastio Tang kaj Song (7-13 jc.) furoris tatuado inter han-oj. La patrino de Yue Fei, nacia heroo, tatuis jenajn vortojn sur la dorso de sia filo: "Estu fidela kaj sinoferema al la patrolando!" Tio estis eksterordinara familia admono. Iuj tatuis sur la tuta korpo poemojn de Tang-dinastio kun ilustraĵoj, aliaj---pejzaĝon, kaj triaj---gigantan serpenton: ĝia korpo kun larĝe malfermita faŭko estas sur la dekstra mano kaj ĝia vosto etendiĝas ĝis la maldekstra kruro. Laŭdire iu vagabondo, kiu estis kaptita kaj punita de policanoj ofte pro interbatalo, tatuis sur sia dorso portreton de ĉiela reĝo budho-protektanta. Poste, policanoj ne kuraĝis bati lin, vidinte la portreton.

En la sklava socio sklavoposedantoj ofte tatuis la vizaĝon de siaj sklavoj por puno eĉ pro ilia malgranda eraro kaj sendis ilin gardi la pordegon. Kun signo sur la vizaĝo ili ne povis forkuri.

Modernaj virinoj sin beligas per brovo-pentrado kaj lip- kaj ung-ŝmrinkado iom simile al tatuado. Kvankam la operacio por pufigi mamojn kaj elstarigi nazon malsamas al tatuado, tamen tio same turmentas la operaciiton. Hodiaŭ iuj ĉinaj kaj alilandaj nacioj ankoraŭ alte taksas tatuadon. Dum la 6-a Internacia Foiro de Tatua Arto okazinta en marto 1981, iu knabino kun nigra jupo altiris la atenton de ĉiuj klientoj en restoracio per sia strikta "vesto" kun elegantaj desegnoj en la koloroj ruĝa, blua kaj verda, sed kiam ŝi alproksimiĝis, la ĉeestantoj surpriziĝis de miro, ĉar ŝia bela "vesto" estas nenio alia ol tatuaĵo.