• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-28 17:49:29    
Urbeto de pulu-oj

cri

Sen ĉielskrapantoj, densaj amasoj da homoj kaj torento da aŭtoj la urbeto Jiedexiu en Tibeto diferencas de urbetoj en aliaj regionoj per apartaj kvieteco kaj modesteco.

La urbeto kun pli ol 600 familioj situas apud la ŝoseo kondukanta al la ĉefurbo de Tibeto---Lhasa, je malpli ol 100 kilometroj for de ĝi. Pro tio, ke ĝiaj loĝantoj vivtenas sin ne nur per terkulturado kaj brutobredado, sed ankaŭ per teksado de pulu-oj (pulu-o estas ĝenerala nomo de tradiciaj lanteksaĵoj en Tibeto), la urbeto ricevis la nomon "urbeto de pulu-oj". Sur stratoj preskaŭ ĉiuj homoj havas spindelon en la mano, kaj estas mirinde, ke ankaŭ viroj lerte turnas la spindelon kaj tordas lanfadenojn.

Tre mallarĝaj estas la stratoj en la urbeto, kie tipe tibetaj domoj havas altajn murojn masonitajn el ŝtonoj, kun korto ĉirkaŭigita per adoba muro. Same kiel en aliaj lokoj de Tibeto, tie super ĉiu loĝdomo alte pendas bonaŭgura sutro-flago.

Trapasinte vojeton, mi eniris la hejmon de Mima Ĝoka. Ŝi estis teksanta sidante ĉe la lignoteksilo, kaj apud ŝi estis korbeto, en kiu estas navedoj kun diverskoloraj lanfadenoj. La domo estas du-etaĝa: en la unua estas stalo kaj en la dua---dormoĉambroj por 8 familianoj. Sur la balkono troviĝas, krom floroj, ankaŭ ŝpinilo kaj teksilo. Ĉiu familiano scipovas teksadon. Mima Ĝoka diris, ke jam antaŭlonge la urbanoj ekokupiĝis pri teksado. Ili ellernis la metion en la infaneco. Ŝia frato elprenis pulu-on kaj diris al mi, ke tio estas tibet-stila litkovrilo, kaj oni venos aĉeti iliajn produktaĵojn. En lia ĉambro mi vidis ankaŭ multajn aliajn belajn litkovrilojn vendotajn en aliaj lokoj.

Materialoj de pulu-oj estas diversaj. La plej luksaj teksaĵoj estas el silko. Estas bonkvalitaj kaj delikataj ankaŭ teksaĵoj el lano tondita ĉe la kolo de ŝafoj. La plej simplaj pulu-oj estas uzataj por fari tibet-stilajn robojn, frokojn kaj antaŭtukojn. Ankaŭ Mima Ĝoka teksas simplajn antaŭtukojn kun kafkolora fono kaj bluaj strioj.

Desegnoj de pulu-oj konsistas ĉefe el horizontalaj riĉaj. En iuj lokoj de Tibeto virinoj portas antaŭtukon ekde sia knabineco, sed en Lhasa nur la edzinoj rajtas ĝin porti ksj neniam forlasi, dum la edzoj vivas, alie okazos laŭdire malfeliĉo. Ĝenerale junaj virinoj ŝatas antaŭtukon brilkoloran, dum maljunaj simplan.

La antaŭtukoj povas protekti la robojn de virinoj kontraŭ difektiĝo kaj ŝirmi iliajn manojn de varmega kaldron-tenilo. Tial pulu-oj kiel materialo por fari antaŭtukojn estas multe postulataj kaj tiuj de Jiedexiu estas plej bonvenaj. Pro la belaj pulu-oj la urbeto famiĝis ne nur en Tibeto, sed ankaŭ en tibetnaciaj regionoj de Qinghai-kaj Sichuan-provincoj.