• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-29 14:20:47    
Interesaj arboj en Yunnan-provinco

cri
Yunnan-provinco en la sudokcidenta Ĉinio estas nomata "Vegetala Regno", ĉar tie kreskas ne nur vegetaloj de sennombraj specoj, sed ankaŭ multaj tre raraj arbospecoj.

Tie ĉiu speco de maljunaj arboj havas propran devenon. Ekzisto de multaj sovaĝaj, transiraj kaj kulturataj antikvaj tearboj montras, ke Yunnan estas centro kaj ĉefa naskiĝloko de grandfolia teo de la mondo. Mistera onidiro pri antikva piceo montras, ke ĝi estas bona origina arbospeco. La primitiva arbaro kun para ŝoreoj kiel marko estas rigardata de natursciencistoj kiel viva specimeno.

Dum longa tempo la famaj antikvaj arboj estas portantoj de lonĝistoria folkloro de nacimalplimultoj de Yunnan kaj materiaj atestaĵoj por esplorado pri la historio de la nacioj kaj iliaj religioj. Tiuj arboj estas protektataj kaj respektataj de religiuloj kaj popolanoj kiel sanktaj, budhaj, diaj, kultaj kaj prapatraj arboj. Dank' al tio ili estas bone zorgataj. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la registaro de Yunnan-provinco difinis 1604 antikvajn arbojn protektendaj de la provinco.

Piceoj de Lijiang

En la Picea Teraso de la rezervejo de la neĝa monto Yulong en Lijiang-gubernio kreskas picearo. Unu el ili altas 40 metrojn kaj ĝia brusta diametro estas 175 cm. Ĝi aĝas jam 520 jarojn, sed kreskas prospere.

La ligno de piceo estas malpeza, kun vejnoj rektaj kaj delikataj, kaj tre taŭga por fari muzikilon kaj aviadilan instalaĵon. Krome ĝi estas materialo por altklasa papero. Piceo de Lijiang ŝatas lumon, sed povas elteni senlumecon kaj malvarmon. Ĝi kreskas malrapide. La Picea Teraso situas en absoluta alteco de 3270 metroj. La loko estas malofte ĝenata kaj la arboj havas bonan medion por la kreskado.

Yunnan-a taksuso

En Yunhua-vilaĝo de Tengchong-gubernio kreskas Yunnan-a taksuso, kiu aĝas pli ol 600 jarojn, altas 38 metrojn kaj ĝia brusta diametro estas 190 cm. Ĝi estas la plej granda taksuso de Ĉinio. La arbo estis zorgeme protektata de la vilaĝanoj dum centoj da jaroj. Ili masonis ĉirkaŭ la bazo de la arbo malaltan ĉirkaŭbarilon el lafoj.

Yunnan-a taksuso estas originala arbospeco de Ĉinio kaj unuaklasa protektenda vegetalo de Ĉinio. Ĝia ligno havas belajn vejnojn kaj fajnan kvaliton kaj estas taŭga por fari ornamaĵojn, meblojn, muzikilojn k.a. El oleo de ĝia semo oni faras sapon kaj lubrikaĵon.

Tamariko

Tamariko estas alinomata avalokiteŝvara saliko aŭ tri-printempa saliko. En la Glazurita Halo de Baisha-vilaĝo de Lijiang-gubernio kreskas tamariko de pli ol 500 jaroj. Ĝi altas 8 metrojn kaj estas la plej maljuna tamariko en Ĉinio. Ĝi havas du trunkojn kaj unu el ili havas brustan diametron de 100 cm.

En la halo estas freskoj de Ming-dinastio (1368-1644). La freskoj temas pri budhismo, lamaismo kaj taoismo. La loko estas kultura restaĵo protektata de la provinco. Ĝi estas ankaŭ fama turisma loko.

Tamariko povas elteni alkalon kaj sekecon kaj taŭgas por kontraŭsabla arbaro.

Elefanta banjano

La Elefanta Banjano altas 28 metrojn kaj aĝas 500 jarojn. Ĉe la bazo de la trunko elkreskas enaeraj radikoj, kiuj formas la figuron de elefanto, tial la arbo ricevis la nomon. La arbo kreskas apud la korto de la administrejo de la rezervejo de Mengyang de Jinghong kaj estas vidindaĵo en tiu turisma loko. La arbo estas protektata de la provinco.

Taiwania flousiana Gaŭssen

La arbo de 1100 jaroj kreskas en la Avalokiteŝvara Templo en la Granda Luoyiping-vilaĝo de Tengchong-gubernio. Ĝia brusta diametro estas 271 cm. La malsupra parto de ĝia trunko jam kaviĝis pro putriĝo kaj povas enteni 5 homojn. La arbo estis multfoja atakata de fulmo, sed la krono ankoraŭ estas prospera. La lokanoj rigardas ĝin dia arbo kaj starigis en la kavo niĉon por kulto. Taiwania flousiana Gaŭssen estas unuaklasa protektenda vegetalo de Ĉinio kaj tiu arbo estas protektata de la provinco.

Taiwania flousiana Gaŭssen estas tre valora postrestinta vegetalo. Ĝia ligno havas belajn vejnojn, donas agrablan odoron kaj estas tre taŭga por fari altklasajn meblojn.

Stupao en arbo

En la Unua Elementa Lernejo de la urbo Luxi kreskas maljuna budha arbo, kies trunka bazo enkrampis malgrandan stupaon de hinajano. La arbo havas prosperan kronon kaj dikan trunkon.

La stupao estis konstruita en 1748. Eble birdo postlasis semon sur la stupao kaj la semo burĝonis kaj kreskis en grandan arbon. Iom post iom la trunko envolvis la stupaon, kio ege interesis la rigardantojn.