• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-29 14:40:07    
Gazetaraj Komunikoj
N-ro 190 (2004-12-10)

cri
1. 50-a datreveno de Montevideo
2. Deklaro okaze de la 50-a datreveno de la Rezolucio de Unesko pri Esperanto kaj de la Tago de Homaj Rajtoj
3. Plu eblas subskribi Manifeston 2000
50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO
La Esperanto-movado festas la 50-an datrevenon de la historia rezolucio pri Esperanto, kiun Unesko akceptis en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo la 10-an de decembro 1954. Du tagojn pli frue Unesko asignis al Universala Esperanto-Asocio la statuson de konsultaj rilatoj. La akcepto de la rezolucio de 1954, rekonfirmita per nova rezolucio de la Ĝenerala Konferenco en 1985 en Sofio, signifas la plej gravan oficialan rekonon de Esperanto fare de la monda komunumo ĝis nun. Ambaŭ rezolucioj de Unesko signifis ankaŭ agnoskon de UEA kiel la unuavica reprezentanto de la Esperanto-movado.
Koincide, kaj tre simbole, la 10-a de decembro estas ankaŭ la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, kiu memorigas pri la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1946. Okaze de la duobla datreveno Renato Corsetti, prezidanto de UEA, lanĉis deklaron, en kiu li memorigas pri la multflanka kontribuo de esperantistoj al la celoj de Unesko kaj pri la interligiteco de la agadoj por Esperanto kaj homaj rajtoj. Corsetti aparte emfazas la gravecon de lingva diverseco kaj de lingvaj homaj rajtoj, kaj esprimas sian kontenton pri tio, ke lastatempe ili komencis ricevi pli da atento ĉe UN kaj Unesko.
Okaze de la 50-jariĝo de la Montevidea rezolucio kaj de la starigo de oficialaj rilatoj inter Unesko kaj UEA, prezidanto Corsetti sendis ankaŭ salutmesaĝon al la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koichiro Matsuura. En ĝi Corsetti reliefigis la daŭran subtenon de UEA al diversaj agadoj de Unesko. Tio okazis i.a. per informado al la membroj, per esperantigo de dokumentoj kaj libroj de Unesko, kaj per dediĉo de la temo de multaj Universalaj Kongresoj al specialaj jaroj kaj jardekoj de UN kaj Unesko. La prezidanto de UEA menciis ankaŭ la plej longedaŭran projekton de UEA por apogi iniciaton de Unesko, la Serion Oriento-Okcidento, kiu de pli ol kvar jardekoj kontribuas al la diskonigo kaj reciproka aprezado de diversaj kulturoj per eldonado de iliaj literaturaj ĉefverkoj.
Dum la jaro 2004 okazis pluraj aranĝoj por festi la 50-an datrevenon de la atingo en Montevideo. Speciala programero estis dediĉita al ĝi en la UK en Pekino. En Montevideo mem Urugvaja Esperanto-Societo organizis kun helpo de UEA grandan ekspozicion pri Esperanto kadre de la Internacia Librofoiro de Montevideo en aŭgusto-septembro. La decembra numero de "Esperanto" donas atenton al la jubileo kaj al la protagonisto ĉe la ekesto de la rezolucio de 1954, prof. d-ro Ivo Lapenna. En ĝi aperas ankaŭ la tekstoj de la rezolucioj de Montevideo kaj Sofio, kiuj tradicie aperas ankaŭ komence de la Jarlibro de UEA.
DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO PRI ESPERANTO KAJ DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ
La 10-an de decembro 1954-a la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo aprobis rezolucion, en kiu ĝi
- notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj
- rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko.
De tiam la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto daŭrigis dum la pasintaj 50 jaroj sian agadon por interproksimigi homojn el ĉiuj landoj, lingvoj, rasoj kaj ideaj fonoj kaj por prezenti al la mondo solvon por justa kaj sendiskriminacia komunikado. Intertempe ĝia agad-kampo vastiĝis al ĉiuj mondopartoj kaj ĝiaj agadoj iĝis ankoraŭ pli konscie celaj al kreado de mondo sen militoj kaj sen perforto, ĉefe, sed ne nur, en la lingva kaj kultura kampoj, kaj subtenaj al la klopodoj de individuoj kaj internaciaj organizaĵoj por harmonia pluekzisto de lingve kaj kulture diversa homaro.
La neceso kontraŭstari la fortojn, kiuj emas forigi la riĉecon por la homaro de kultura kaj lingva diverseco, kiu trovis en la lastaj jaroj esprimon en pluraj dokumentoj de Unesko, estis implicite antaŭvidita jam en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu pro feliĉa koincido estas festata ĉiujare en la sama tago, la 10-a de decembro.
La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto laŭkutime partoprenas ĉi tiun festadon, ĉar en la Deklaracio mem, kaj aparte en ĝia artikolo 2-a, estas jam antaŭvidita la malpermeso de ĉiu formo de diskriminacio, interalie surbaze de lingvo.
La Esperanto-movado, kiu daŭre agas kontraŭ lingvaj diskriminacioj je ĉiuj niveloj, kun kontento rimarkis la lastatempan reemfazon en dokumento de Unuiĝintaj Nacioj pri la ekzisto de homaj rajtoj kun lingva enhavo kaj la klaran deklaron, ke "libereco de esprimo kaj uzo de lingvoj estas nedisigeblaj". Ne ekzistas libereco de esprimo sen libereco je uzado de sia lingvo. Tion rimarku ĉiuj altrudantoj de la lingvoj de la momentaj potenculoj. Nia sinteno estas, ke la respekto ankaŭ de la lingvaj homaj rajtoj estas nepra neceso por ĉiuj instancoj lokaj, landaj kaj internaciaj, kiuj asertas respekti la homajn rajtojn.
La Esperanto-movado ŝatas reaserti, ke la porparolantoj de la internacia neŭtrala lingvo Esperanto celas nur doni al la homoj malsamlingvaj neŭtralan ilon por komunikado inter egaluloj. Neniel Esperanto celas anstataŭi naciajn aŭ lokajn lingvojn. Male, ĝi celas protekti la harmonian floradon de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
PLU EBLAS SUBSKRIBI MANIFESTON 2000
En 1999 Unesko lanĉis kampanjon por kolekti subskribojn por Manifesto 2000, kiu estis iniciatita de grupo de laŭreatoj de la Nobel-premio pri paco. Origine la kampanjo celis daŭri nur en la jaro 2000, kiu estis proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Inter ĉiuj ne-registaraj organizaĵoj UEA -- kies tiujara kongreso en Tel-Avivo estis distingita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Jaro -- estis unu el la plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Manifesto 2000.
La ses bazaj principoj de Manifesto 2000 estas:
- Respekti ĉiun vivon;
- Rifuzi perforton;
- Dividi kun aliaj;
- Aŭskulti por kompreni;
- Konservi la planedon; kaj
- Remalkovri solidarecon.
Ĉar la enhavo de Manifesto 2000 restas daŭre aktuala, Unesko decidis daŭrigi la kolektadon de subskriboj dum la tuta Internacia Jardeko por Kulturo de Paco, t.e. ĝis la jaro 2010. Pro tio estas ree malfermita la ebleco rete subskribi la Manifeston 2000 en la TTT-ejo de UEA ĉe la adreso:
http://www.uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html
Eblas ankaŭ peti paperajn ekzemplerojn de la Manifesto por kolekti subskribojn ekz. en Esperanto-aranĝoj kaj lokaj grupoj kaj por poste sendi ilin al UEA. Oni povas peti ilin ĉe aŭ ĉe la Centra Oficejo.