• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-29 15:09:03    
Pitoreska lago Hanas

cri

Ĉiuj admiras Hanas.
Antaŭ mia forveturo al Hanas, mia amiko diris al mi: "Hanas estas loko bela. Tie vi tute ne bezonas cerbumi pri tio, kion vi devas foti kaj kian efekton de la fotoj zorgi. Vi nur premu la obturilon de la fotilo kaj ĉiuj fotoj estos belaj."
Mi pensis, ke lia takso estas troa. Sed atinginte la lokon, mi tuj trovis, ke la tieaj montoj, akvo, nuboj, arbaroj kaj la blua ĉielo ĉiuj estas tre belaj kaj eĉ fascinaj. Li diris la veron.
Mi forlasis Urumqi kaj per aŭto veturis pli ol 600 km. kaj atingis la gubernion Burqin. Mi daŭrigis mian vojaĝon per aŭto, transiris la ondantan Altay-montaron kaj post 4 horoj atingis la belan lokon Hanas. Tie sterniĝas senlima stepo, la akvo estas abunda, aero freŝa. Se ne estus la siberiaj pinglarboj sur la monto, mi certe prenus ĝin fekunda loko sude de Yangzi-rivero kaj ne malproksima nordokcidenta landlima regiono.
Akvo estas animo de la loko. La lokoj montozaj kaj akvoriĉaj ne estas mirindaj kaj plie tie estas la montaro Altay eterne neghkovrita, sed tie la akvo estas vere bela kaj mirinda. La akvo kuras de Hanas-lago rekte al Burqin-rivero. Kie la akvo estas relative kvieta, kiaj la golfoj Luno kaj Kuŝanta Drako, certe estas belega pejzaĝo. La akvo similas al giganta neĝblanka jado. Tie la travidebla akvo fariĝis kremosimila likvaĵo. Mi prenis akvon per mankavo kaj tuj sentis ĝiajn travideblecon kaj lubrikecon. Kaj la rapide kuranta akvo ofte alikoloriĝas pro ŝanĝiĝo de la lumo. Jen blua, jen laktoblanka, jen smeralda, jen verdeta. La koloroj estas klare dividitaj de la lokoj. Mi vizitis multajn lokojn, sed neniam vidis tiel mirindan akvon.
Frumatene, la lago Hanas estas kvieta. La gazosimila nebulo migras super la rivero kaj arbaro. La blanka nebulo kvazau magia peniko faras la lokon bela pentraĵo. Ĉar tie la rivero, lago, montoj kaj arbaro estas bone dispoziciitaj, tial ankaŭ la sunleviĝo diferencas de tiu en aliaj lokoj. Tie la suno ne jhetas orajn radiojn tuj, sed eligas faskon da blindiga lumo tra la densa nebulo, kvazaŭ breĉas la bluan firmamenton, sekve de tio la nebulo mildiĝas kaj potenciĝas la lumo, la oraj radioj iom post iom ŝutas sin super la arbaron, monton kaj lagon. Subite la suno komplete elsaltas el la nebulo kaj en palpebruma daŭro la nebulo komplete malaperas kaj vidiĝas nur la alta blua ĉielo kun blankaj nuboj, pecoj kaj pecoj da pagodformaj pinoj, lignaj kabanoj ruĝe tegmentitaj sur la montodeklivoj. Tio impresas, ke la blua nebulo tute ne estas, kaj ni sentas nin en mistera fabela mondo. Hanas estas honorata kiel multe ŝanĝiĝanta dia lago, kies ŝanĝiĝo sin montras ĉefe en la pejzaĝoj. Iam la nuboj malrapide rampas tuj super la lago, iam la nuboj kaj nebuloj postkuras unu la alian, ĉar en la pasinta tago falis pluvo, tial en la tago, kiam ni ekskursis al la loko, ni havis la raran ŝancon ĝui la belan pejzaĝon, en kiu kune ekzistas la nuboj kaj nebuloj. En la horo, kiam ni ŝipe startis, la mondo estis grize nebuleca kaj post nelonge sur la ĉielo aperis puraj bluaĵoj, la nuboj migris super la montodeklivoj ambaŭborde de la rivero. Iuj similas al vato, aliaj al blankaj fadenoj, ŝanĝiĝantaj super la montoj. Antaŭ tiel belegaj pejzaĝoj, mi eĉ ne havis tempon por detale ĝui, mi povis nur senĉese premi la obturilon de la fotilo. Pasis duonhoro, leviĝis la suno kaj malaperis la nuboj.
Ŝanĝiĝas la akvo, nuboj kaj nebuloj. Tie oni facile ebriiĝas de la belaj pejzaĝoj. Ja estas ĝuste, ĉar en la mongola lingvo Hanas signifas misteran belan lagon.