LHASA -- SANKTA URBO SUR ALTEBENAĴO
Lhasa 3650 m super la marnivelo estas la plej alta urbo de la mondo. Super ĝi bluas la ĉielo kaj brilas la suno, pro tio Lhasa portas ankaŭ la nomon Sunluma Urbo.
Lhasa havas longan historion. Al ĝia centro etendiĝas asfaltita ŝoseo, kiu komenciĝas de la aerodromo Gongga. Navetaj trafikilo-fluoj sur la ŝoseo kaj arbare starantaj altaj konstruaĵoj ambaŭflanke de ĝi elspiras modernecon. Tamen por la tibetanoj Lhasa estas eterne sankta urbo, en kiu imponas Potala-palaco.
Post unuigo de la tibetaj triboj en la sepa jc. Sunzamkampo, estro de Tubo-regno, prenis Lhasa kiel ĉefurbon kaj konstruigis sur Hongŝan-monto Potala-palacon el halo, kastelo kaj ĝardeno por edzigi sin al princino Wenĉeng el la imperiestra familio de Tang-dinastio. Kaj nun en la Halo de Ŝakjamunio estas kultataj la statuoj de regnestro Sunzamkampo kaj princino Wenĉeng.
Potala-palaco, simbolo de Tibeto, signifas ŝipon, kiun Avalokitesvaro pilotas por savi popolamasojn el la maro. Ĝi estas giganta labirinto. Sennombraj budhostatuoj kaj trezoroj en ĝi kaj la konstruaĵoj enkorpigas la saĝon de la tibetanoj kaj reprezentas la plej altan nivelon de la tibeta kulturo. Pro tio Potala-palaco estas honorita kiel sanktejo de la tibetaj lamaoj kaj trezoro de la ĉinaj kulturo kaj arto.
Jokhang-templo troviĝas en la sankta urbo Lhasa. Legendo diras, ke ĝia sidejo estis determinita de princino Wenĉeng laŭ la teorio de kvin elementoj kaj energioj jin kaj jang. En la templo kun la arkitektura stilo de Ĉinio, Nepalo kaj Hindio konserviĝas granda kvanto da historiaj objektoj, el kiuj la plej fama estas ora statuo de Ŝakjamunio alportita de princino Wenĉeng.
Ĉiumatene, antaŭ Jokhang-templo kolektiĝas multaj pilgrimantoj, kiuj parkere legas la sesliteran moton, kalkulante rozarion per fingroj de unu mano kaj turnante preĝ-radon per la alia, aŭ foje-refoje rampas surtere. Tiam antaŭ la templo regas densa religia etoso.
Kaj samtempe, ĉirkaŭ la templo funk kolieroj, tibetstilaj tranĉiloj, parfumoj kaj aliaj vivnecesaĵoj. Multaj turistoj marĉandas en diversaj lingvoj kun komercistoj. Turistoj kaj pilgrimantoj kune formas seninterrompan homfluon. Do, Barkhor-strato ja estas konata kiel la plej movoplena en Lhasa.
GRANDA KANJONO DE YARLUNG ZANGBO
Yarlung Zangbo, patrina rivero de Tibeto, fluas preter Namjagbarwa-montpinto, kaj formiĝis la Granda Kanjono de Yarlung Zangbo, plej granda en la mondo, kun averaĝa profundo de kvin mil metroj. Kiel giganta drako, Yarlung Zangbo torentas en la kanjono kun tondra bruego. Namjagbarwa-montpinto, kovrita de neĝo kaj ĉirkaŭita de nuboj, staras tie kvazaŭ bela feo. Sur ĝia supro pendas glaciaj kolonoj kaj sub ĝi verdas arbara maro. En Tibeto estas 50 tiaj montpintoj, inkl. de Qomolangma, la plej alta en la mondo.
La regiono Nyingĉi ĉe la kanjono de Yarlung Zangbo portas ankaŭ la nomojn "Regiono sude de Yangzi-rivero en Tibeto" kaj "Lando riĉa je greno" pro siaj abunda pluvo, fekunda tero kaj prospera arbaro. Tamen la regiono Medo estas preskaŭ izolita. Nur en somero, kiam degelas neĝo, ĝi kontaktiĝas kun la ekstera mondo. En la regiono, kie etendiĝas la kanjono, interkruciĝas danĝeraj vojoj, glaciaj riveroj, altaj krutaĵoj kaj torentaj riveroj. Iuj ĝiaj lokoj restas ankoraŭ dezertaj. En 1998 la kanjono denove fariĝis fokuso por vojaĝantoj pro tio, ke ĉinaj sciencistoj faris esploron pri ĝi.
ĈARMA STEPO EN NORDA TIBETO
La altebenaĵo en norda Tibeto konsistigas 2/3 de la totala areo de Tibeto. Tie brilas la suno, lazuras la ĉielo, fekundas la herbejoj kaj majestas la montoj kovritaj de neĝo. En la okuloj de la tibetanoj estas sanktaj la tieaj montoj kaj lagoj. Nam Co, unu el la kvar sanktaj lagoj de Tibeto, aspektas kiel gemo sur la altebenaĵo en norda Tibeto. Per siaj ĉarmaj pejzaĝoj la lago ravas ĉiujn vojaĝantojn. Borde de ĝi abundas herboj tutjare kaj gruntbovoj, ĉamoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj frekventas la lokon.
Norda Tibeto estas paradizo de sovaĝaj bestoj. Nigraj kornoj de tibetaj virgazeloj estas longaj kaj maldikaj kiel vipo. Kiam galopas sovaĝaj azenoj per siaj maldikaj kaj lertaj gamboj, aŭdeblas bruego kaj videblas nubo da polvo en la aero.
Aŭgusto estas ora monato sur la stepo en norda Tibeto. Dekoj da miloj letiĝas tie el ĉirkaŭaj lokoj por celebri sian plej solenan festivalon de ĉevala vetkuro. Intertempe oni ĝuas ne nur konkurson de pafado sur ĉevalo kaj prezentadon de ĉevalrajdado, sed ankaŭ kantojn kaj dancojn. Kaj samtempe okazas ankaŭ grandioza foiro.
EN LA POLUSA REGIONO ALI
Ali portas ankaŭ la nomon "Tegmento sur la tegmento de la mondo". Ĝia vasta altebenaĵo skuas la animon de la homoj kaj la mistera ruino de antikva urbo konigas ĝian prosperan pasintecon. Insuloj de birdoj, freskoj en kaverndomoj kaj lagoj ĉiuj havas sian propran ĉarmon.
En Ali la plej mistera kaj la plej alloga estas la ruino de la regno Guge. En la 17-a jc. la pli-ol-700-jara regno Guge malaperis kun sia lonĝistoria kaj prospera civilizacio, kiun pruvas la grandioza ruino. Arkeologoj esperas trovi sur la ruino atestaĵon de la historio. Kaj kion pensas turistoj tie? Mi pensas, ke ankaŭ ili volas esti la unuaj solvantoj de la enigmo de Guge.
|