• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-30 09:29:21    
Wang Meng: Bona kaj Malica Hundoj

CRI
Booth havis 2 hundojn, Good kaj Bad. Good, bona hundo, gaje krietis, dancetis, svingis la voston kaj montris la langon, kiun ajn vidinte, tio tre agrablis; Bad, malica hundo, ekvidinte iun ajn, tuj ĵetis sin al tiu kaj mordis ties iun parton nepre ĝis la osto. Booth jam plurfoje klarigis al Bad, ke ĝi antaǔ ĉio distingu, ĉu tiu devas esti mordata. Tamen Bad restis surda. Ĝi ĉiam nur atakis iun ajn, sen diferencigo. Tre kolera, Booth fermis ĝin en malantaǔa korto, pretante prezenti peticion al Bestoprotekta Asocio, ke tiu institucio donu specialan sankcion kaj sendu Bad en la ĉielon per gasa injekto tra vejno, kun la akuzo, ke Bad estas komuna malamiko de la homaro.
Sed ĝuste en vespero de tiu tago ŝtelisto saltis de sur la tegmento. Vidinte la ŝteliston, Good prenis lin por honora gasto. Ĝi do tre gajis, lin bonvenigante jen per huraoj, jen per saltetoj, jen per ronda kureto, kaj eĉ murmure lekis la ledŝuan dorson de la ŝtelisto. Tamen li donis solidan piedbaton al ĝia generilo, tiel ke ĝi jelpante kolapsis kaj ne povis leviĝi. Pro fremdeco li malfermis la pordon de la malantaǔa pordo por forkuri kaj trafis ĝuste la enfermitan Bad kies haroj hirtiĝis pro furiozo. La kutimo faris, ke ĝi energie mordis la ŝteliston, neniel volante forlasi lin, kiu vane baraktis. Fine servistoj alkuris kaj kaptis la ŝteliston.
Tre ĝoja, la mastro decidis doni al Bad premion kiu konsistu en tio, ke ĝi havu ruĝan silkorubandon ĉirkaǔ la kolo kaj en ĉiu monato ricevu 20 kilogramojn da bova viando, 20 kilogramojn da ŝafaj ripoj kaj la saman kvanton da porkokapaĵoj. Aliflanke li perdis esperon pri Good kaj ordonis, ke oni donu al ĝi restaĵon el manĝoj, tial ĝi ofte malsatis, jam ne ĝuante ameman rigardon de la mastro kaj aliaj. Cetere, ĝia vundo estis ja ege serioza. Falis ĝiaj oreloj kaj vosto. Kelkafoje ĝi grumblis pro tio, ke ĝi ne povas plu elvolvi sian bonkorecon.
Siaflanke Bad fariĝis pli kaj pli aroganta pro la neatenditaj merito kaj gloro. Ĝi eĉ pli vigle mordis iun ajn kaj monopolis ĉion manĝeblan, kvazaǔ sole ĝi ekzistus en la mondo. Ĝi sinsekve mordis preterpasantojn, ĉu leteriston, ĉu floriston, ĉu kuiriston ĉu... ĉiufoje Booth devis doni kompenson kaj peti pardonon. Poste, Bad atakis senskrupule eĉ gastojn. Jam forte iritita, Booth donis solidan lecionon al Bad kaj reduktis la kvanton de ĝia nutraĵo. Neniu povis antaǔvidi sekvon de tio! Post kelkaj tagoj Bad ege koleris pro tio, ke oni ne donis plu bongustan oston al ĝi. Ĝi furioze kuris al la centro de strato kaj rabie mordis homojn, inter kiuj troviĝis ne nur infanoj, sed ankaǔ filino de urbestro kaj eĉ granda juĝisto. Ege kolera, Booth levis bastonon kaj batis ĝin. Kaj kiu povis atendi, ke ĝi ĵetis sin al la mastro kaj faris du profundajn dentosignojn sur la vizaĝo de la mastro. Booth kriegis, "Ribelo! Ribelo!" Sed, konsiderante gravan konsekvencon, eventuale aperontan, li rapide iris al hospitalo por ke kuracisto ne nur purigu, asepsu kaj ingventu lian vundon, sed ankaǔ donu al li antitetanosan kaj kontraǔrabian inokulojn.
Reveninte el la hospitalo, Booth ordonis enŝlosi Bad. Pli poste, ke oni ĝin firme ĉirkaǔligu kaj pendigu sur arbo por ekzekuto, plenumota laǔleĝe post subskribo de du atestantoj.
Ĉe la mortiga momento Booth ŝanĝis sian ideon. Li deklaris amnestion. Sekve li diktis, ke oni fermu Bad en la malantaǔa korto kaj ĉiutage donu 200 gramojn da paneroj – ke ĝi nek satiĝu nek mortaĉu pro malsato.
"Eble ni bezonos ĝin en necesa okazo," li diris al sia ekonomo.