• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-30 16:10:41    
Kvinono (2)

cri

La knabino tuj donis unu botelon. Maljuna Li rigardis kaj rigardis la botelon. Li trovis iom malgranda la ginsengon en la vino. Li postulis la knabinon fari ŝanĝon. La knabino kontentigis lin. Maljuna Li faris komparon inter la du ginsengoj, sed vidis nenian diferencon. Li postulis la knabinon alporti trian. Li ankoraŭ ne povis decidi. Antaŭ li vicis jam deknaŭ boteloj. Li elektis kaj elektis.

Fine maljuna Li mem embarasiĝis kaj ŝtele direktis la okulojn tra fendo inter boteloj al la knabino. Li vidis, ke la knabino ne ĉagreniĝas, sed tutkore helpas lin fari elekton inter deknaŭ boteloj, kun la senĉese svingiĝantaj harplektaĵoj kaj la kapo dekstren kaj maldekstren.

Aĉetinte la vinon, li diris:

"Vi estas tiel servema, via servo estas vere eminenta."

La knabino lerte remetis la 18 botelojn sur la varbretaron kaj ĝentile diris:

"Dankon pro via laŭdo! Ankoraŭ estas longa distanco al eminenta servo. Mi nur plenumis mian oficon kvinone."

"Laŭ mia opinio, vi plenumis vian oficon dek-dekone. Kion signifas la kvinono?" demandis maljuna Li.

"Nia normo estas," la knabino kun rideto diris, "pacienco en centfoja montro de varoj kaj centfoja respondo. Mi montris al vi nur deknaŭ botelojn. Tio ankoraŭ ne atingis kvinonon de centfojoj."

Maljuna Li komprenis kaj kun rideto demandis:

"Kio estas via nomo?"

"Mi estas numero 02." La knabino per la fingro montris la insignon alpinglitan sur ŝia brusto.

La sekvan vesperon la flankmanĝaĵa kompanio mobilizis konkurson de eminenta servo. En la komenco direktoro Lŭo deklaris:

"Nun la nova administranto Li bonvolu fari parolon."

Kiam maljuna Li iris sur la podion, la knabino surpriziĝis. Administranto Li diris:

"Gekamaradoj, mi komencu per botelo da vino." Sekve li elmetis botelon da ginsenga vino.

Tion vidinte, la numero 02 sentis la koron forte bati kaj haste kovris sian ruĝiĝintan vizaĝon per ambaŭ manoj por ke oni ne vidu ŝian embarason…