• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-30 16:39:40    
6 mondaj kulturaj heredaĵoj troviĝantaj en la okcidenta parto de Ĉinio(1)(foto)

cri

Karaj retlegantoj, la ĉina registaro decidis plenforte ekspluati la okcidentan parton de Ĉinio. Tiu decido vekis grandan atenton de la mondo. En la ĉina okcidenta parto, kies areo superas duonon de la landa teritorio, estas 5 naciminoritataj aŭtonomaj regionoj de tibeta, ujgura, zhuang-a, mongola kaj hui-a naciecoj kaj Yunnan, Gansu kaj aliaj sume 5 provincoj. Tie troviĝas ne nur riĉaj naturaj profitfontoj sed ankaŭ abundaj kulturaj profitfontoj. Inter ili estas 6 mondaj kulturaj heredaĵoj.

La plej frue enviciĝinta en la liston de la mondaj kulturaj heredaĵoj estas Dunhuang-a Kavernaro en la okcidenta parto de la provinco Gansu. La kavernaro estas monde la plej grandskala, plej enhavoriĉa kaj plej bone konservata trezorejo de budaisma arto. En la jaro 1987 la kavernaro enlisitiĝis kiel monda kultura heredaĵo.

La kavernaro ekkonstruiĝis en la jaro 366. En la sekvaj pli ol mil jaroj oni senĉese kompletigis ĝin. Ĉiuj kavernoj estas fositaj sur klifoj en 5 etaĝoj kun totala longeco de 1 600 metroj. Nun ni jam trovis 500 kavernojn, en kiuj troviĝas freskoj de 45 miloj da kvadrataj metroj kaj multaj statuoj. La tuta kavernaro estas sinteza arta trezorejo de konstruaĵoj, freskoj kaj statuoj. Ĉiuj statuoj estas koloraj kaj argilmodlitaj. La plej granda altas je pli ol 40 metroj, dum la plej malgranda je malpli ol 40 centimetroj. Ĉiuj statuoj per troigaj koloroj esprimis malsaman karakteron de la figuroj. La freskoj de la kavernaro formis monde plej grandan galerion de belarta historio. La freskoj temas pri budhaj statuoj, aferoj kaj mirrakontoj pri budaisma historio kaj dekoraciaj desegnoj kaj havas tre altan artan valoron.

Inter la kavernoj estas kavernoj kiuj speciale konstruitaj por konservi sutrojn kaj multegon da valoraj historiaj dokumentoj. Estas grandega bedaŭro, ke tiuj kavernoj estis serioze detruitaj de homoj post la eltrovo en la jaro 1899 kaj multaj valoraj dokumentoj estis ŝtelitaj de iuj fremdlandaj ekspediciintoj.

La dua monda kultura heredaĵo en la ĉina okcidenta parto estas la Maŭzoleo de la Imperiestro Shihuang de la dinastio Qin. Ĝi estas la unua maŭzoleo de feŭda imperiestro en la ĉina historio kaj ankaŭ la plej grandskala kaj plej enhavoriĉa imperiestra maŭzoleo. La tuta maŭzoleo okupas areon de 56 kvadrataj kilometroj kaj enviciĝis en la liston de mondaj kulturaj heredaĵoj en la jaro 1987.

Ĝis nun jam estas elfositaj la akompanaj kavoj de la maŭzoleo. Inter ili la plej famaj estas la kavoj de terakotaj soldataj kaj ĉevalaj figuroj. La kavoj havas totalan areon de 20 miloj da kvadrataj metroj kaj entenas 8 mil terakotajn figurojn soldatajn kaj ĉevalajn, preskaŭ same grandajn kiel veraj homoj kaj ĉevaloj. Krome en la kavoj troviĝas pli ol cent militaj ĉaroj kaj kelkdek miloj da armiloj. La terakotaj figuroj estas aranĝitaj en grandioza formacio, sekve oni titolis la tuton la 8-a mirindaĵo de la mondo.

La tuta maŭzoleo esats sfere ampleksa kun multaj akompanaj kavoj. La plej freŝe elfositaj koloraj terakotaj figuroj denove skuis la mondon, ĉar laŭ analizo la uzita farbo estis inventita de ni homoj nur en la 20-a jarcento. Tio estas ne imagebla. Cetere pro konsidero de protektado, la ĉefa parto de la maŭzoleo ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne estas elfosita. Laŭ konjekto ene entombiĝis multego da ekstreme valoraj objektoj, kiuj helpas nin solvi multajn enigmojn en la ĉina historio.

La 3-a monda kultura heredaĵo en la ĉina okcidenta parto estas la fama Potala Palaco. Ĝi situas sur la monto Potala en Lasao, la ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Ĝi estas monde fama kastela ensemblo.

La Palaco Potala estis konstruita en la 7-a jarcento kun areo de 360 miloj da kvadrataj metroj. La ĉefa turo altas je 117 metroj kun 13 etaĝoj el strukturo ŝtona kaj ligna. En la palaco troviĝas salonoj, budhaj haloj, relikvostupaoj kaj predikejoj. La palaco kombinis en si la artojn arkitekturan, pentran kaj skultan kaj samtempe konservas multajn gravajn kaj valorajn historiajn objektojn kaj dokumentojn. En la jaro 1994 ĝi fariĝis unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj.