• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-30 20:35:51    
Retrospekto tra la mondo en 2004

cri

Forpasis la jaro 2004 kaj venis 2005. Ekde hodiaŭ mi preparas specialan programeron kaj invitas transmarajn raportistojn de Ĉina Radio Internacia kaj iujn specialistojn pri internaciaj problemoj por fari analizon kaj komenton pri la internacia situacio en 2004 kaj kune diskuti pri disvolva direkto de la mondo en la nova jaro.

En la ŝanĝiĝema internacia situacio, la plej zorgata problemo estas sekureco. En 2004, sinsekve okazis diversaj terorismaj atakoj, la internacia terorismo estas pli kaj pli furioza. Nia raportisto Yi Huaijie en UN parolis siajn opiniojn pri la monda sekureca situacio.

"Ĝenerale dirite, la internacia sekureca situacio en 2004 estis relative stabila. Unuflanke, la plurpolusiĝa tendenco havis novan disvolviĝon. Post la iraka milito, la internacia socio plie profunde sciis, ke solvo de gravaj internaciaj problemoj bezonas internacian kunlaboron, tio ne povas sin dispartigi el plurpolusismo, nek el plurflanka sistemo kun UN kiel centro. Due, la internacia sekureca situacio estis pli komplika, precipe sinsekva apero de regionaj fokusaj problemoj kaj furiozaj terorismaj aktivadoj, la netradicia sekureca problemo estis pli kaj pli evidenta."

Estro de la esplora centro kontraŭ terorismo de la Esplorejo pri Modernaj Internaciaj Rilatoj de Ĉinio, s-ro Li Wei opinias, ke la internacia sekureca situacio en 2004 estis relative optimismiga. Li diris,

"Ĝenerale, ni estas optimismaj pri la internacia sekureca situacio en 2004. Ĉar la ĝenerala sekureca situacio de la mondo estis relative stabila kaj havis tendencon de plia stabiliĝo. Tamen samtempe ekzistas kresko kaj pligraviĝo de regionaj kaj landaj skuoj. Tio estis kaŭzita ĉefe de du faktoroj. La unua estas la subtena forto de la tradicia sekureco----akordigo de rilatoj inter potencoj en konkurenco, tio mildiĝis kaj disvolviĝis en 2004, cetere, la rolo de UN en internaciaj sekurigaj aferoj restariĝis kaj plifortiĝis paŝo post paŝo. Aliflanke, minaco al la netradicia sekureco pligrandiĝis kaj altiĝis. Ne nur la terorisma problemo, sed ankaŭ translanda organizita krimago, narkotaĵa problemo kaj serio da aliaj problemoj okupis pli kaj pli grandan parton en minaco al internaciaj sekurigaj aferoj. Tia netradicia sekureco jam fariĝis ĉefa faktoro de minaco al la internacia sekureca situacio."

Parolante pri la internacia sekureco, oni devas mencii rivaladon inter solflankismo kaj plurflankismo. En la pasinta jaro, la solflankisma politiko de Usono ne estis sufiĉe sukcesa, post kiam Irako falis en senelirejon, Usono petis solvi la irakan problemon sub kadro de UN. Nia raportisto Qian Weizeng en Ĝenevo parolis siajn opiniojn pri tio.

"Mi opinias, ke disvolviĝo de la internacia situacio montras, ke la rivalado inter solflankismo kaj plurflankismo ankoraŭ estis forta kaj aperis iuj novaj trajtoj kaj tendenco. Plurflankismo jam fariĝis ĉefa forto por antaŭenpuŝi internaciajn rilatojn sane disvolviĝi. La evidenta trajto de tiu rivalado estas sinsekva malsukceso de la solflankismo de Usono. En la unua jariĝo de eksplodigo de la iraka milito, en la tuta mondo leviĝis granda ondo kontraŭ milito. Eĉ en la sama tempo, la hispana registaro faris renovigon, la antaŭa registaro de Aznar malsukcesis en la ĝenerala elektado pro sekvo al Usono kaj Britio en la iraka problemo, la nova registaro de Hispanio definitive esprimis oponon kontraŭ la solflankismo de Usono. Usono estis pli kaj pli izolata en la iraka problemo. Por sin liberigi el senelirejo, Usono devigite revenis al la kadro de UN por solvi la irakan problemon, tio estis ke UN aprobis la rezolucion n. 1546."

Vicestro de instituto pri internaciaj rilatoj de la Ĉina Popola Universitato Jin Canrong opinias, ke en la rivalado inter solflankismo kaj plurflankismo esence estas du diferencaj sintenoj pri la internacia ordo. Li diris,

"Ĝenerale dirite, la usona solflankismo estas tia tendenco de Usono, ke ĝi metas la ŝtatajn interesojn super komunajn interesojn de la internacia socio kaj volas solvi problemojn per la nunaj internaciaj ordo kaj reguloj, sed per propra solflanka forto, precipe per milita forto. La plurflankismo signifas, ke oni solvu problemojn per la nunaj internaciaj reguloj, internacia leĝo kaj sistemo de UN. En la procezo de solvo de problemoj, koncernaj landoj devas fari interkonsiliĝon. "