Korpulenteco ne nur malbeligas la homojn, sed ankaŭ kaŭzas plurajn malsanojn kaj precipe kormalsanon. La sanigaj kaj malgrasigaj manĝaĵoj estas utilaj ne nur al malpliigo de kolesterolo kaj graso entenataj en la homa korpo, sed ankaŭ efikaj por preventi kormalsanon.
Lakto
Lakto estas nutroriĉa. Iuj miskomprenas, ke ĝi estas grasiga, sed fakte ĝi havas abundon da laktacido kaj kalcio, malhelpantaj kolesterolan sedimenton en sangvazoj kaj aktivon de kolesterola enzimiĝo kaj estiĝon de kolesterolo, tial lakto estas la plej bona saniga kaj malgrasiga manĝaĵo. Matene, se oni trinkas lakton, tio estas utila por kuraci mallakson.
Vinbero
Vinbero kaj vinbera suko, samkiel vino, estas speciala materio, utila por redukti kolesterolon kaj malhelpi kolektiĝon de trombocitoj. Vinbero estas unu el la plej bonaj manĝaĵoj por malsanuloj suferantaj de hiperlipido. Sed oni ne devas manĝi tro, ĉar laŭ la ĉin-medicina teorio vinberoj estas malvarmaj kaj laksigaj.
Pomo
Pomo estas riĉa je pektino, celulozo kaj vitamino C. Se oni manĝas du pomojn ĉiutage, post unu monato, la hipodensa lipoproteina kolesterolo, malutila al kardiovaskuloj, povas malmultiĝi en lia sango, dum la hiperdensa lipoproteina kolesterolo, utila al kardiovaskuloj, povas multiĝi. La provado montris, ke al 80% de la hipertensiuloj la kolesterolo malmultiĝas, se ili ĉiutage prenas pomojn.
Ajlo
Ajlo, riĉa je sulfido, estas utila por redukti kolesterolon kaj malhelpi trombolozon. Ĝi estas efika ankaŭ por preventi enteriton. Se suferantoj de kronika enterito ĉiutage manĝas ajlon, ili resaniĝos post du monatoj. Tamen atentu, tro da ajloj povas kaŭzi mallakson kaj krom tio ajlo estas malutila al la okuloj.
Cepo
Cepo, riĉa je prostatino A, estas efika por dilati sangvazon kaj mallevi sangpremon. Ĝi entenas ankaŭ iom da sulfido kaj speciala amina acido, kiuj estas efikaj por malmultigi sang-lipidon, preventi arteriosklerozon. Ĝi estas utila precipe al pli-ol-40-jaraj homoj.
Giromitro
Giromitro estas efika por malmultigi kolesterolon kaj sang-lipidon, preventi kaj kuraci hipertension.
Vaksa kukurbo
Laŭ la ĉin-medicina teorio vaksa kukurbo estas utila por urinado. Ĝi estas utila ankaŭ por forigi la superfluajn grason kaj akvon de la homa korpo kaj sekve ĝi estas malgrasiga.
Karoto
Karoto estas riĉa je kalcio de pektina acido, kiu, miksiĝinte kun gal-acido, ekskreciiĝas kun fekaĵo. Por estigi gal-acidon estas bezonata kolesterolo, tial manĝi karoton estas utile por malmultigi kolesterolon en la homa sango.
Laminario
Laminario entenas specialan acidon, utilan por redukti kolesterolon en la homa galo.
Aveno
Aveno entenas specialan materion, utilan por elastigi sangvazon. Manĝi avenon utilas por preventi kaj kuraci arteriosklerozon.
Maizo
Maizo estas riĉa je kalcio, fosforo, seleno kaj vitamino E, kiuj estas utilaj por redukti kolesterolon. La indianoj de Ameriko ne suferas de hipertensio, nek de koronaria kormalsano. Oni atribuas tion ĉefe al maizo.
Ostro
Ostro estas riĉa je zinko kaj acidoj utilaj por malkomponi kolesterolon kaj redukti sangan lipidon. Krome, estas utilaj por redukti lipidon ankaŭ iuj freŝaj legomoj, fruktoj kaj algoj riĉaj je celulozo, pektino kaj vitamino C, kiaj celerio, brasiko, kapsiko, krataga frukto, jujubo, oranĝo kaj spirulino (Spirulina).
|