• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-31 16:15:18    
Brulantaj Larmoj

cri

Sur la vizaĝo de la filino ŝajne neniam aperis gaja rido, post kiam ŝi edziniĝis. Iafoje ŝi devis rideti vole-nevole, kiam aliaj ĝoje ridis, tamen la rideto estis maldolĉa, amara.

Nur tiam la patrino ŝajne ekkonsciiĝis, ke ŝi eraris en traktado de tiu afero, kaj ke ŝi kulpas antaŭ sia filino. Sed la ekkonsciiĝo alvenis tro malfrue! Nun ankaŭ ŝia filino havas sian filineton.

La filino ofte kverelis kun sia edzo. Neniu sciis, kiu estas kulpa en tio. La patrino timis, ke ŝia filino iutage sin ĵetos al ŝi sino kun plorego.

Tamen la filino neniam ploris. Kiel folore estas por homo, kiu ne ridas nek ploras. La patrino des pli ĉagreniĝis pro tio kaj ŝi esperis, ke la filino ploros, per kio ŝi eble plifaciligos sian animon. En la mondo troviĝas tiom da suferoj neeldireblaj, kiujn oni povus elverŝi eble nur per siaj larmoj. Sed tamen la filino ne ploris.

Ĉio longe atendita povas fariĝi soifo. La patrino soifis ekploron de la filino.

Iun tagon ĉe la filino finfine aperis larmoj en la okuloj post legado de ĵurnalo, sendita de kiu oni ne scias. "Ploru! Ploru laŭte, se vi volas!" diris la patrino. Sed la filino sin ĵetis al lito kaj, perforte retenante sian malĝojon, lasis la larmojn silente flui sur ŝiaj vangoj.

Sur la ĵurnalo certe estis io, kio plorigis la filinon. La patrino prenis la ĵurnalon kaj ĝin legis. Evidente ŝia filino legis novelon, kies enhavo tamen ne estis tiel malĝojiga.

La novelo rakontis, ke du gejunuloj pasie amantaj finfine disiĝis unu de la alia pro fortega malaprobo de familio de la fianĉino. Kiel konate, la kaŭzo estas: La familio de la fianĉo ne estas sufiĉe bonstata, kaj ankaŭ lia profesio malbona. – La menciita kaŭzo koincidis kun la penso de tiu ĉi patrino, kiu ĝuste pro tio malaprobis edziniĝon de la filino. – La novelo priskribis plu, ke ĉe la disiĝo la gejunuloj donacis unu al la alia fontoplumon, sur kiu estis gravurita ilia nomo respektive. Kaj poste, ĉiu el ili havis sian nupton. Iun tagon ekbrulis la domo de la junulo, li kaj lia tuta familio elkuris, sed poste li denove sin ĵetis en la fajregon spite al ĉio. Finfine li elkuris, kun la plumo en la mano…

La patrino opiniis, ke en la novelo troviĝas nenio kortuŝa. La filino tamen maldolĉe ploris ĝuste pro ĝi. La patrino timis, ke la plorado difektos ŝian sanon, kvankam ŝi esperis, ke ŝi ploros. Tial ŝi donis admonon al la filino:

"Ne estu tiel impulsiĝema. Rakonto restas tamen rakonto. Oni havas sian familion. Jam multe da jaroj pasis. Nenio povas esti kiel en la novelo."

Neatendite la konsolo de la patrino des pli dolorigis la koron de la filino, kiu laŭte ekploris kaj montris al ŝi fontoplumon.

Tenante ĝin en la tremanta mano, la patrino vidis sur ĝi nomon tute saman al tiu de la verkisto de la novelo.

Ŝi ekkomprenis, kaj ŝia koro ektremis. Aperis ŝajne antaŭ ŝi flamanta fajrego. Ne, ĝi ne estas fajro, sed flamanta amo neniam estingiĝanta. Finfine ŝi komprenis sian filinon, komprenis tian senton. Tamen jam tro malfrue… Ĉirkaŭprenante sian filinon, ŝi verŝis siajn larmojn ĝis elĉerpiĝo kune kun ŝi.