• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-31 16:35:09    
Sablofonto oaziĝis

cri

La reguliga projekto kontraŭ sabloventa fonto minacanta Pekinon estis lanĉita antaŭ tri jaroj. Huangyangtan, la sablofonto minacanta Pekinon, nun jam fariĝis oazo post reformado. Nun la sablaj montetoj estas katenitaj de vico post vico da arboj kaj kovritaj de arbustoj kaj herboj. Nun tie regas senlima verdo. Mediprotekta fakulo diris, ke tio signifas, ke jam multe mildiĝis la sablovento, kiu rekte minacis Pekinon.

Huangyangtan areas entute 10 mil hektarojn. Ĝi kuŝas en Xuanhua-gubernio, Hebei-provinco, 138 km norde de Pekino. Oni diris, ke antaŭe tie estis herboriĉa loko kun agrabla klimato tre ŝatata de mongolaj gazeloj.

Poste pro troa ekspluatado kaj paŝtado regresis la herboj kaj reduktiĝis ankaŭ aliaj vegetaĵoj, kaj la loko dezertiĝis. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento du trionoj de la loko dezertiĝis kaj sablodunoj ondiĝis simile al longaj serpentoj. Vintre kaj printempe forta vento miksita kun sablo furiozis de nordokcidente kaj rekte minacis Pekinon. Somere, kiam falis pluvego, montdiluvo forportis sablon rekte al Guanting-akvokonservejo, kiu liveris akvon al Pekino. Kaj Huangyangtan fariĝis jam giganta sabla kuvo super Pekino. Ĝi estas la ĉefa fonto kaŭzanta sablan sedimenton en la akvokonservejo Guanting kaj sabloventon super Pekino.

Por nuligi tiun sablan kuvon, en 2001 entreprenoj de Pekino kaj la gubernia registaro de Xuanhua faris intiman kunlaboron kaj tie komencis praktiki projekton por bremsi la sablofonton kaj verdigi la lokon. En la pasintaj 3 jaroj ili konstruis 3 vicojn da kontraŭventaj forstoj kun totala longeco de 10 kilometroj kaj surbaze de tio konstruis kontraŭventan reton el cipresoj, ulmoj, arĝentaj salikoj (Elaeagnus angustifolia ) , abrikotujoj kaj diversspecaj herboj. Tie oni plantis ankaŭ eufratajn poplojn kaj aliajn 30 specojn da arboj, kiuj kune riĉigis la specojn de la tiea vegetaĵaro kaj plifortigis la reguligan efikon.

Laŭ statistiko 95% de la plantitaj arboj vivas, kio faris grandan meriton por protekti la medion de Pekino.