• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-31 16:37:41    
"Libro de Poezio", la unua kolekto de poemoj de Ĉinio (1)

cri

Kiel popola buŝa literaturo, ĉinaj poemoj aperis samtempe de antikvaj mitoj. La skribitaj poemoj naskiĝis en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ 2500 jaroj, en formo de libro. Tio estas "Libro de Poezio".

En la ĉina histoio, de la komenco de la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc. a. K.), ĝis la mezo de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (6-a jc. a. K.) estis sklava socio. La 305 poemoj en la poem-kolekto ja estis verkoj faritaj en la 500 jaroj de tiu periodo.

La kolekto formiĝis en la sesa jc. a. K. Unue ĝi portis la titolon "Poemoj" aŭ "Tricent Poemoj". Pro tio, ke la pensulo, politikisto kaj edukisto Konfuceo en la lastaj jaroj de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la eklektikistoj adorantaj konfuceanismon, precipe homoj de post Han-dinastio, alte taksis klerigadon per poezio, la "Poemoj" estis prenita kiel klasika lernolibro kaj alinomita "Libro de Peozio".

Pri la procedo de la kompilado de la "Libro de Poezio" estis malsamaj konjektoj. Laŭ la kompleteco kaj riĉeco de la enhavo, la aranĝo de ritmoj de la poemoj kaj la vasteco de ties devenlokoj, oni asertis, ke la apero de la kolekto estus neebla sen intencaj kaj zorgaj kolektado kaj ordigado, en la socio kun malfacila trafikado kaj multaj enigmaj dialektoj. La poemoj en la kolekto estas kanteblaj tekstoj zorgataj de korteganoj pri muziko de Zhou-dinastio. Konjekteble, la kompilintoj de la "Libro de Poezio" estis tiaj korteganoj, kiuj kunigis la versaĵojn omaĝitajn de muzikistoj de dependaj regnoj de Zhou-reĝlando kaj popolkantojn kaj prezentis ilin al la kortego.

La "Libro de Poezio" dividiĝas en tri partojn: Guofeng (lokkoloraj), Ya (elegantaj) kaj Song (prikantaj).

"Ya" estis titoloj de melodioj. Ĝi entenas du partojn: "granda Ya" kaj "malgranda Ya". "Ya" nombras 105 poemojn aperintajn kompare frue verkitajn de la kortego de Zhou-reĝlando. La poemoj estis prezentitaj ĉe kortega kunveno kaj festeno, kaj plejparte estis prikanto al la regado de la reĝo kaj bonfaroj de la forpasintaj reĝoj.

"Song" entenas kvardek himnojn kaj kantojn por rito. La himnoj estis dividitaj en tri grupojn: Himnoj de Zhou, tiuj de Lu kaj tiuj de Ŝang. La himnoj de Zhou estis verkitaj en la komenco de Zhou-dinastio. Tiuj de Lu kaj Ŝang estis verkoj de la regnoj Lu kaj Song en la 7-8-a jc. a. K.

Valoraj estas la historiaj epopeoj en "Ya" kaj "Song". Ekz., "Naskiĝo de Houji", "Gongliu" kaj "Senĉesa Prosperiĝo" en "granda Ya" notis multajn legendojn kaj historiajn faktojn. "Gongliu" kaj "Senĉesa Prosperiĝo" priskribas la grandskalajn transloĝiĝojn de la nacio, la terkulturadon kaj domkonstruadon de la antikvaj popolanoj. En "Gongliu" estas tiaj versoj: "Ĉirkaŭe de la ĉefurbo la popolanoj ekhavis domojn, la migrantoj ĉesis vagadi, kaj ĉie leviĝas ĝojo kaj rido." "Senĉesa Prosperiĝo" priskribas streĉan laboron en konstruado de muroj. Tiuj versoj estas gravaj materialoj por esplori la antikvan socion de Ĉinio.

La plej brila parto de la "Libro de Poezio" estas Guofeng, en kiu kolektiĝas lokaj poemoj de 15 regnoj, verkitaj en la tempo de la komenco ĝis la mezo de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno. (Daŭrigota)