• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-31 16:59:40    
6 mondaj kulturaj heredaĵoj troviĝantaj en la okcidenta parto de Ĉinio(2)(foto)

cri

La 4-a monda kultura heredaĵo en la ĉina okcidenta parto estas la pitoreskejo de la Monto Lushan en la provinco Jiangxi. Tie ekstreme belas la naturaj pejzaĝoj, kaj estas longedaŭraj kulturaj tradicioj. Ĝi enviciĝis en al liston de mondaj kulturaj heredaĵoj en la jaro 1996.

La pitoreskejo sin trovas en subtropika zono kaj sterniĝas en regiono longa je ĉirkaŭ 25 kilometroj. La plej alta pinto superis 1 400 metrojn super la marnivelo. Tie abundas montetoj, rojoj kaj akvofaloj, generas multaj valoregaj animaloj kaj kreskas diversaj vegetaĵoj. En la 3-a jarcento la pitoreskejo estis unu el la budaismaj centroj de Ĉinio. Tie troviĝis tri famaj temploj. Ĝuste pro tio nun en la pitoreskejoj restas multaj kaligrafaĵoj kaj steleoj kun alta arta valoro.

La 5-a monda kultura heredaĵo en la ĉina okcidenta parto estas la antikva urbo Lijiang de la provinco Yunnan. Ĝi konstruiĝis en la 12-a jarcento, situas piede de la neĝ-monto Yulong kaj havas areon de 4 kvadrataj kilometroj.

La urbo konstruiĝis apud la rivero. 354 diversformaj ŝtonaj kaj lignaj pontoj kunligis la stratojn kaj stratetojn de la urbo. Bone konserviĝas ĉiuj antikvaj konstruaĵoj kaj malnovaj socimoroj. En la urbo loĝas popolanoj de la nacieco Naxi, kiu antaŭ pli ol mil jaroj kreis la lingvon Dongba, antikvan muzikon kaj freskojn, kiuj havas tre altan historian kaj kulturan valoron. En la jaro 1997 la urbo Lijiang enviciĝis kiel unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj.

La 6-a monda kultura heredaĵoj en la ĉina okcidenta parto estas la antikvaj ŝtonaj skulptaĵoj en Dazhu de la municipo Chongqing. La skulptaĵoj estas ekfaritaj en la jaro 892 kaj estas valoraĵoj de la ŝtonkaverna arto de la malfrua tempo de Ĉinio. Tie troviĝas sume 50 miloj da ŝtonaj statuoj. Inter ili plej famas la statuo de Ŝakjamuno longa je 31 metroj kaj la statuo de Avalokitesvaro kun 1707 manoj.