• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-31 17:34:07    
Artikolo de Ivan Budinov el Bulgario

cri

Kiam la homo komencas skribi eseon kaj li devas respondi al iu demando kiel ekzemple "Kion signifas por mi la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia, amon, amikecon aŭ la vojon?" Kaj mi daŭrigas demendi min mem – Kiel mi konatiĝis kun la Esperanta elsendo de ĈRI, kion ĝi donas al mi kaj kial mi sentas la homojn, kiuj laboras tie kiel miaj amikoj? Kaj sekvas ankoraŭ multe da demandoj – Kion mi sciis pri Ĉinio antaŭ konatiĝo kun Esperanta elsendo de ĈRI kaj kiel miajn sciojn pri Ĉinio pliboniĝis nun?

La komenco estis antaŭ du jaroj en alia bela kaj amikeca lando – Brazilo. Mi kaj mia fratino Rumjana partoprenis en la 87-a UK en Fortalezo. Ni estis en la kongresejo kaj interparolis kun iu ĉina samideano, kiu donis al ni iun ĉinan formularon por partopreni en konkurso de Esperanta elsendo de ĈRI. Iu fama bulgara filozofo Jordan Vatev diris, ke li bedaŭras, ke li ne renkontis la ĉinon. Ni estas feliĉaj, ĉar ni renkontiĝis kun niaj geamikoj el Ĉinio en la malproksima Brazilo.

Post nia reveno al la patrolando, komenciĝis la amikeco kun Esperanta elsendo de ĈRI kaj ni fariĝis fidelaj aŭskultantoj de ĈRI. Mi scias, ke la ĉina civiliacio kun longa historio estas unu de la lej antikvaj civilizacioj kun la fama grandega murego. Ankaŭ mi scias, ke tiu ĉi civilizacio donis multe da aĵoj al la homaro – pulvon, paperfaradon, kompason, silkon, teon, akvan horloĝon, kajton, ventumilon kaj tiel plu. Krome, en la lastaj du jaroj, dank' al la Esperanta-elsendo mi multe konis pri nuna Ĉinio moderna kaj malferma al la mondo. Multajn sukcesojn ĝi gajnis ne nur en ekonomio,sanprotektado, kulturo, scienco kaj tekniko. Mi scias, kiel multege laboras la ĉina registaro por protekti la kulturajn heredaĵojn de antikvatempo,kiuj viciĝis en la nomliston de Unesko. Ni, aŭskultantoj tutkore ĝojas pro la atingoj de la nuntempa Ĉinio, preicipe pro la sukcesa pafo de la kosmoŝipo Shenzhou 5.

Dank' al la Esperanta elsendo de ĈRI, mi scias plu pri la muziko, kulturo kaj arto, precipe pri pekina opero, kiu entenas elementojn de dramo, kanto, muziko, danco kaj akrobato… Nun miaj familianoj kaj ĉiuj esperantistoj de Bulgario senpacience atendas prezentadon de pekina opero, okazonta en la Nacia Palaco de Sofio dum la tago de ĉina kulturo.

Antaŭ nelonge, mi legis iun libron " La de mi konata Ĉina Popola Respubliko" en la rusa lingvo, skribita de iu kameruna komercisto post ĉeesto al la internacia scienca kaj ekonomia forumo en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio. Jenaj vortoj min impresis tre profunde:" Mi estas unuafoje en Ĉinio. Mi flugis tien 28 horojn kaj malgraŭ longa flugo, mi sentas min tre ĝoja, ĉar la ĉina popolo estas gastama. Mi ricevis multe da informoj, kiuj helpis min bone kompreni Ĉinion. Kompreneble mi faris tion, kio estas necese por fari kontribuojn al la komerca kaj ekonomia rilatoj inter Ĉinio kaj la landoj de Afriko." Dankinde al la informoj de la Esperanta elsendo de ĈRI, ankaŭ ni pli bone konis Ĉinion kaj ni faros nian kontribuon por pli bonaj rilatoj inter la ĉina popolo kaj diverslandaj esperantistoj.

La Esperanta redakcio estas parto de ĈRI. La Ĉina Radio Internacia ludas gravan rolon en la kultura interŝanĝo kun diversaj landoj. Ĝi estas la triagranda Radio en la mondo, kiu kunlaboras kun radioelsendaj korporacioj de pli ol 60 landoj kaj regionoj. Ni esperantistoj estas feliĉaj, ke jam 40 jarojn ni havas eblecon aŭskulti esperantan elsendon de ĈRI. Bedaŭrinde mi fariĝis ĝia aŭskutanto nur antaŭ du jaroj. Mi povas diri, ke ĉiuj rubrikoj (programeroj) estas unu fenestro al Ĉinio kaj al la mondo.

Esperanto por ni estas ne nur lingvo, sed ankaŭ ideo, maniero de interkomunikado kaj tial la Esperanta-elsendo de ĈRI estas ponto de amikeco, amo, muziko,unuigante kaj interligante diverslandajn popolojn kun amika Ĉinio. Ĉiuvespere, aŭskultante la elsendon, mi droniĝis en iun profundan belan mondon. La afablaj voĉoj, orelplaĉaj muzikoj kaj abuntaj informoj donas al ni senkomparan ĝuon.

Ĉiuj, kiuj laboras en la Esperanta-redakcio (nomlistoj)..ŝatas sian laboron kaj kun amo kaj energio sindediĉas al la radio-laboro. Do, ne gravas, kie ni aŭskultantoj loĝas – en suda aŭ norda Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko, ni sentas tiun ĉi amon kaj ni ĉiuj respondas per amo….