• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-04 11:01:08    
Profesia edukado en Ĉinio (1)

cri

Antaŭ ol Ĉinio ekpraktikis la reformadon kaj pordomalfermon en 1979, la profesia edukado estis subveoluinta en Ĉinio. La diplomitoj el mezlernejoj plejparte ricevis nenian profesian trejnadon antaŭ ol trovi okupon. Siatempe, la mezgradaj kolegioj por instruistoj kaj teknikistoj konsistigis ĉefan parton de la ĉina profesia edukado.

Teknikaj mezlernejoj, kiuj ekfunkciis en la 50-aj jaroj, multiĝis al 3 204 dum tiuj pli ol 40 jaroj. Ili kulturis entute 9 milionojn da diplomitoj. En la lastaj jaroj multaj iliaj diplomitoj ne estis ŝatataj de la entreprenoj, malgraŭ ke la ŝtato respondecis pri ilia okupo, pro iliaj malnovaj studfakoj. Nun teknikaj lernejoj ekhavis novan funkcion: kulturi ne nur teknikajn laboristojn, sed ankaŭ senlaboriĝintojn. Krome, en la ĉina kamparo funkcias elementaj kaj mezaj agrikulturaj lernejoj. Antaŭe ili akceptis nur kamparanajn gefilojn el elementaj kaj mezgradaj lernejoj. Kvankam ili ludis ian rolon por edukado kaj agrikultura progresado en foraj malriĉaj montregionoj, tamen ili ne liberiĝis el la tradicioj de kruda terkulturado.

Evidente, la elementa kaj mezgrada profesia eduko ne plu taŭgis por ekonomia disvolviĝo. En 1980 la unuaj profesiaj altlernejoj kaj mezlernejoj naskiĝis kaj rapide disvolviĝis. La profesiaj mezlernejoj havas 4.31 milionojn da lernantoj kaj ĉiujare akceptas 1.8 milionojn da novaj lernantoj. La proporcio de la lernantoj de profesiaj mezlernejoj kaj tiuj de la ordinaraj havas grandan ŝanĝiĝon.

Por kontentigi la socian bezonon

Kun disvolviĝo de la merkata ekonomio, progreso de sciencoj kaj tekniko, pliiĝo de interŝanĝo kun aliaj landoj kaj altiĝo de la popola vivnivelo, aperis multaj nove starigitaj entreprenoj, kiuj urĝe bezonas ne nur scienc-teknikajn ekspluatantojn, sed ankaŭ alte klerigitajn laboristojn kapablajn por modernaj produktado, administrado kaj servado al la tuta socio. Ĝuste por tio, diversaj porfesiaj mezlernejoj starigis jenajn studfakojn, t.e. komercaj publikaj rilatoj, komputilo-aplikado, turismo, servado por eksteraj aferoj, medikamenta negoco, dekoracia belarto, kuiarto, kosmetiko, agrikultura konstruo...Dank' al tio, kvankam la ŝtato ne plu respondecas pri laborigo de diplomitoj el tiuj lernejoj, tamen ili centprocente povas trovi okupon laŭ deziro en intensa konkurenco en la laborperejo. La lernantoj diplomiĝas en julio ĉiujare kaj jam en majo ili estas anticipe akceptitaj de la entreprenoj, kiuj bezonas ilin. Informiĝinte pri la socia bezono, la lernejoj ĝustatempe reguligas la fakan strukturon. Antaŭ kelkaj jaroj, la Pekina Praktika Belarta Lernejo havis studfakon por modelinoj de kostumjo-aĉeta gvidado, poste, rimarkinte, ke la fako malvaste uzeblas, oni ĝustatempe ĝin anstataŭigis per tiu de etiketaj modelinoj. La diplomitoj kapablas ne nur bone funkcii en publikaj aferoj, sed ankaŭ bone servi kiel modelinoj.

La profesiaj mezlernejoj aranĝas sian fakan strukturon tute laŭ la merkata bezono, tion ne povas fari la tradiciaj mezgradaj kolegioj nek altlernejoj. Por kulturi fakulojn kun multflankaj kapabloj la lernejoj ne nur funkciigas kursojn pri sociaj rilatoj, komercaj aferoj, uzo de modernaj oficaj instalaĵoj, sed ankaŭ instruas aŭto-stiradon, muzikilo-ludadon, kantadon, dancadon, kosmetikon, donaco-pakadon k.a. Tiel, ŝtataj organoj, famaj kompanioj, entreprenoj administrataj de alilandanoj konkure dungas diplomitojn el profesiaj mezlernejoj, opiniante, ke kvankam ilia teoria nivelo estas malalta ol tiu de diplomitoj el altlernejoj, tamen ili estas kapablaj en praktikado. Ili perfekte faras la laboron sur iuj postenoj, kiun ne bone faras diplomitoj el altlernejoj.

La profesiaj mezlernejoj donas grandan atenton al trejnado de teknika kapableco. Ĉiuj fakoj posedas praktikan bazon en kaj ekster la lernejo. Ilia lernotempo estas 3-jara. Dum la unuaj 2 jaroj, oni donas kulturajn kaj fakajn lecionojn. En la 3-a jaro, la lernantoj faras praktikadon ekskluzive. Fakte, jam dum la lernado ili ekservas al la socio. Ekz., 60-70 lernantoj en la komputila fako de la Pekina Praktika Belarta Lernejo partoprenas ĉiujare la pekinan juĝadon per komputiloj pri mezgrada ekzameno. Dum la 4-a Monda Virina Konferenco, 7-a kaj 11-a Aziaj Sportkunvenoj kaj aliaj gravaj internaciaj kongresoj, la lernantoj en fakoj de publikaj rilatoj de pekinaj profesiaj mezlernejoj servis por diversaj gravaj eksteraj aferoj, tiuj en huj-a kuirarta fako de la Nacia Profesia Mezlernejo plene montris sian lertecon kaj regalis islamanojn el diversaj lokoj de la mondo per bongustaj islamaj pladoj.