• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-04 16:16:20    
Disvolvo de ĉina mediprotekta laboro

cri
Per pli ol 30-jara senĉesa klopodado, la ĉina mediprotekta afero akiris monde konfirmitan atingon. En la procezo de reguligo de ekonomia strukturo kaj vastigo de interna postulo, Ĉinio evidente fortigis mediprotektan laboron. Ĝenerale la tendenco de pliserioziĝo de tutlanda media polucio fundamente estis regata, la media kvalito en iuj urboj kaj lokoj estas plibonigita kaj oni faris endan kontribuon al la ĉina plenumado de strategio pri kontinuigebla disvolvo.

La registaro alte atentas mediprotektan laboron
De 1997 la ĉina registaro en sinsekvaj 7 jaroj okazigis kunsidojn okaze de kunvenoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, aŭskultis raporton pri la mediprotekta laboro kaj faris aranĝon de la laboro. Ĉinaj ŝtataj gvidantoj opinias, ke la media protektado estas la granda afero fortigi la ŝtaton kaj riĉigi la popolon, kaj ĝi rilatas al la landa media sekurigo. La esenco de la media protektado estas la protektado de produkta povo. Oni devas establi kaj perfektigi sinteze decidan sistemon de medio kaj disvolvo kaj diverslokaj oficistoj devas persone kapti median problemon kaj porti ĉefan respondecon. Oni devas fortigi median unuiĝajn kontroladon kaj administradon, pliigi median investon kaj stimuli partoprenon de la publiko. Oni devas persisti en dono de egala atento al preventado de polucio kaj protektado de medio. Oni devas elstarigi ĉefajn punktojn kaj firme preni preventadon de polucio de ĉefaj urboj, basenoj, regionoj kaj maraj areoj.
En la reformado de landaj establaĵoj, la mediprotekta fako senĉese estis fortigata.

Media polucio estas regita
En la lastaj jaroj, Ĉinio fermis kaj malpermesis 84 milojn da grave malpurigaj malgrandaj entreprenoj. En 238 miloj da malpurigaj entreprenoj, pli ol 90% realigis ke la elimino de ĉefaj malpurigaj aĵoj atingis normon.
Polucia administra inĝenieriaĵo en ĉefaj regionoj difinitaj de la ŝtato akiris periodan frukton. Evidente malpliiĝis la polucia grado de la ĉeffluanto de la rivero Huaihe, iom malpliiĝis la polucia grado de riveroj Haihe kaj Liaohe, plimalpliiĝa tendenco de la Lago Taihu estis unuapaŝe regita. La efiko de administro de la atmosfera polucio de Pekino estas rimarkinda. Kaj ĉiuflanke komenciĝis la preventa laboro kontraŭ la polucio de Bohai.

Protektado kaj konstruado de ekologia medio estis fortigata
Ĉinio plenumas la orientilon, ke preventado de polucio kaj protektado de ekologia medio estas same gravaj kaj samtempe oni faras protektadon kaj konstruadon de ekologia medio, rapidigas paŝadon de la ekologiaj protektado kaj konstruado. La tuta lando sume establis 1 227 diversajn naturajn parkojn kaj la areo de la naturaj parkoj atingis 98 milionojn kaj 21 milojn da hektaroj okupante 9,85% de la tera teritoria areo. Ĉinio sankciis 4 ekologiajn provincojn, kaj pli 0l 200 provpunktojn de ŝtatanivelaj ekologiaj demonstraj lokoj.
Oni plenumis grandskalan blokadon de montoj kaj kulturado de arbaro, kaj la totala areo jam atingis 77 milionojn kaj 80 milojn da mu-oj. 13 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj ĉiuflanke haltigis faligon de naturaj arboj. La proporcio de tutlanda arbara kovro atingis 16,5%.

Media leĝsistema konstruado akiris progreson
Nun Ĉinio reviziis "Leĝo pri Preventado de Atmosfera Polucio" "Leĝo pri Preventado de Akva Polucio"kaj "Leĝo pri Protektado de Mara Medio"kaj ellaboris "Leĝo pri Preventado de Brua Polucio al Medio" "Plenuma Detalo pri Leĝo pri Protektado de Akva Polucio" "Regularo pri Media Protektado de Konstruaj Programoj" kaj aliajn mediprotektajn leĝojn. Ĝis nun Ĉinio totale proklamis 6 mediprotektajn leĝojn, 10 koncernajn riĉfontajn leĝojn kaj pli ol 30 mediprotektajn regulojn, publikigis pli ol 90 mediprotektajn statutojn kaj ellaboris 430 ŝtatajn mediprotektajn normojn kaj 1 020 lokajn mediprotektajn leĝojn.

Mediprotekta investo pliiĝis
De 1996 ĝis la fino de 2000, ĉina tutlanda totala mediprotekta investo atingis 360 miliardojn da juanoj de renminbi kaj estis pli multa je 230 miliardoj da juanoj de renminbi ol tiu de 1990 ĝis 1995 kaj atingis 0,93% de la totala enlanda produktovaloro. Precipe en la lastaj kelkaj jaroj en la longtempa konstrua ŝtata ŝuldo publikigita de la centra financo, 46 miliardoj da juanoj de renminbi estis uzataj en preventado de polucio kaj konstruado de ekologia medio, tio ludis pozitivan rolon por plibonigi la median kvaliton, altiri la internan postulon kaj akceli la ekonomian pliiĝon.

Altiĝis media koncepto de civitanoj
La entuziasmo de la totala socio pri atento, subteno kaj partopreno en media protektado estas pli kaj pli alta. De 1998 ĝis 1999, la ĉina Ŝtata Mediprotekta Ĝenerala Buroo kaj la Ministerio pri Eduko konfidis la studan centron de ŝtata stato de la Pekina universitato fari enketon al dekmiloj da loĝantoj en 139 gubernioj de 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, la enketa rezulto montris, ke la media problemo estas la varma problemo atentata de la socio. La mediprotekta eduko jam estis metita en 9-jaran devigan edukon. Kreo de verdaj lernejoj kaj verdaj kvartaloj kaŭzas pli kaj pli grandan socian influon.
La ŝtatao stimulis popolanojn partopreni en media protektado.

Ĉina mediprotekta celo
La ĉina mediprotekta celo estas: ke en 2005 la media polucio iom malpliiĝu, la plimalboniĝa tendenco de la ekologia medio unuapaŝe estu bremsita, la media kvalito en urboj kaj urbetoj, precipe en grandaj, mezaj urboj kaj en ĉefaj lokoj akiru pliboniĝon kaj oni perfektigu mediprotektajn leĝojn, politikojn kaj administrajn sistemojn konformajn al la socialisma merkata ekonomia sistemo.Por realigi la mediprotektan celon de la 10-a 5-jara plano de la ĉinaj ekonomiao kaj socio, dum la periodo de la 10-a 5-jara plano, la tutlanda mediprotekta investo estos 700 miliardoj da juanoj de renminbi preskaŭ okupante 1,3% de la totala enlanda produktovaloro en la sama periodo.