• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-04 20:54:56    
Vivo de mezlerneja knabino de Hui Ŝangyi

cri

Hui Ŝangyi estas 17-jara knabino. Nun ŝi lernas en la supera tria klaso de la Kvara Mezlernejo de Pekino. Ĉi-sube legiĝos ŝia lernejana vivo.

Ŝi amas sian lernejon

En 1983 la sesangulaj klasĉambroj, observatorio kaj aliaj domoj estis riparitaj kaj dekoraciitaj, tiel ke la medio fariĝis pli bela kaj kvieta. En la lerneja korto dislokiĝas pli ol 100 sonkestoj. En la ripozaj horoj aŭdiĝas orelplaĉa muziko. Hui Ŝangyi estas kontenta, ke ŝi povas lerni kaj vivi en tiel bela medio.

Ŝi amas siajn instruistojn

La instruistoj de la Kvara Mezlernejo de Pekino estas eminentaj kaj la matematikaj instruistoj devas havi pli altan rangon ol magistreco kaj iuj instruaj materialoj estis kompilitaj de la instruistoj mem. Respondante al la politiko de la ŝtato malpezigi la ŝarĝon de la lernantoj, la lernejo faras penadon, por ke la geknaboj bone posedu la sciojn tuj en la lecionoj. Komence Hui Ŝangyi ne kutimis ne plenumi la taskojn hejme kaj post klarigo de instruisto ŝi iom post iom alkutimiĝis al tiu metodo de memstara lernado.

Kun granda ĝojo ŝi ĉeestas la lecionojn. La instruisto de fiziko povas elfosi interesajn aferojn el simplaj temoj konataj por ĉiuj, kaj li povas etendi la temon de vektoro al la romano "Ruĝdoma Sonĝo". Kiam la instruisto de geografio instruis artefaritan geografion, li priparolis ankaŭ la urban projektadon. Li organizis diskuton pri reformado pri trafiko de Pekino.

Grupoj A kaj B

La Kvara Mezlernejo estas fama en la tuta urbo kaj ĝi akceptas ekskluzive eminentajn lernantojn. Jam antaŭ 20 jaroj ĝi ekpraktikis tian instruadon, ke antaŭ ĉio ĝi observas la lernantojn kaj poste laŭ la trajtoj de ilia pensado faras instruadon en malsamaj grupoj, ekz. la grupo A konsistas el viglapensaj kaj diskutemaj lernantoj, dum la grupo B el atentemaj, silentemaj kaj diligentaj lernantoj. Hui Ŝangyi lernas matematikon kaj la anglan lingvon en la grupo A. Ŝi rimarkis, ke la grupo A dediĉas grandan atenton al sugestado kaj sur la nigra tabulo vidiĝas multe da malgrandaj cirkloj, dum sur tiu de la grupo B legiĝas bonordaj skribaĵoj.

Nedevigaj kursoj

Hui spertis ĉagrenon pri elekto de nedevigaj kursoj. En la nomita mezlernejo la nedevigaj kursoj havas du specojn, t.e. la kursoj koncernantaj la studobjektojn, kiaj eksperimento pri ĉela genetiko, aplikata infinitezima kalkulo, lego de gongfu-romanoj, ekzotaj moroj, gazetara angla lingvo kaj aboco de ekonomiko, kaj la aliaj kursoj rilataj al la artaj kaj sportaj aktivadoj, kiaj ĉin-stila pentrado, Ĉen-skola tajĝiĉuan, kalistenio, briĝo, vejĉio kaj kolektiva socia danco. Laŭ siaj amo kaj trajtoj ŝi elektis la kursojn pri eksperimento de ĉela genetiko, aboco de ekonomiko, Ĉen-skola tajĝiĉuan kaj briĝo.

Iafoje tagmeze ŝi lernas manipuli komputilon, kaj ŝi ellernis aranĝon de retpaĝoj kaj movbildoj.

Sociaj aktivadoj

Dum lernado en la Kvara Mezlernejo ŝi multe partoprenis en la signifaj sociaj aktivadoj.

Dum la pekina invito de la 29-aj Olimpikoj, la inspekta teamo de la Internacia Olimpika Komitato vizitis la Kvaran Mezlernejon de Pekino. En la aĝo de 6 jaroj Hui Ŝangyi eklernis la anglan lingvon kaj flue parolas angle. Tiufoje ŝi funkciis kiel ĉiĉeronino kaj interpretistino de la estro de la teamo. Ŝi bone montris sian talenton en la laboro kaj pro tio la lernejo laŭdis ŝin. Ŝi akceptis ankaŭ la edzinon de Yertsen el Rusio kaj invitis britajn mezlernejanojn por fari amikecan konkurson de naĝo en la Kvara Mezlernejo de Pekino.

La Kvara Mezlernejo faris amikecan interŝanĝon kun germana lernejo kaj ŝi membriĝis al la vizitgrupo al Germanio. Ŝi kaj ŝiaj kamaradoj traveturis Luksemburgion, Belgion kaj Nederlandon kaj fine atingis Germanion. La vojaĝo en Europo multe larĝigis ŝian vidkampon.

Ŝi partoprenis ankaŭ amikecan viziton al mezlernejo Espero en okcidenta Ĉinio. La granda diferenco inter la urboj kaj kamparo, inter riĉeco kaj malriĉeco profunde impresis ŝin, ke ŝi donis pli grandan energion al sia lernado.

Perspektivo

La geknaboj de la Kvara Mezlernejo de Pekino lernas eminente kaj pli ol duono de ĝiaj abiturientoj sukcesas en la ekzameno por Qinĝua-universitato, la Pekina Universitato kaj aliaj unuaklasaj universitatoj de Ĉinio. Ankaŭ Hui Ŝangyi deziras lerni en Qinĝua-universitato.